瑪拉基書 2
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1「眾祭司啊,這誡命是傳給你們的。
1Kaj nun, ho pastroj, al vi estas donata jena ordono:
2萬軍之耶和華說:你們若不聽從,也不放在心上,將榮耀歸與我的名,我就使咒詛臨到你們,使你們的福分變為咒詛;因你們不把誡命放在心上,我已經咒詛你們了。
2Se vi ne obeos, kaj se vi ne atentos, ke vi donadu honoron al Mia nomo, diras la Eternulo Cebaot, tiam Mi sendos sur vin malbenon, Mi malbenos viajn benojn; jes, Mi tion malbenos pro tio, ke vi ne donas vian atenton.
3我必斥責你們的種子,又把你們犧牲的糞抹在你們的臉上;你們要與糞一同除掉。
3Jen Mi ĵetos insulton sur la semon ĉe vi, malpuraĵon Mi ĵetos sur viajn vizaĝojn, la malpuraĵon de viaj festoferoj, kaj ĝi algluiĝos al vi.
4你們就知道我傳這誡命給你們,使我與 利未 所立的約可以常存。這是萬軍之耶和華說的。
4Kaj vi scios, ke Mi sendis al vi ĉi tiun ordonon, por konservi Mian interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot.
5我曾與他立生命和平安的約。我將這兩樣賜給他,使他存敬畏的心,他就敬畏我,懼怕我的名。
5Mia interligo kun li estis por vivo kaj paco, kaj Mi donis ilin al li, por ke li timu Min, kaj li timis Min kaj respektegis Mian nomon.
6真實的律法在他口中,他嘴裏沒有不義的話。他以平安和正直與我同行,使多人回頭離開罪孽。
6Instruo de la vero estis en lia buŝo, kaj maljustaĵo ne troviĝis sur liaj lipoj; en paco kaj sincereco li iradis antaŭ Mi, kaj multajn li deturnis de peko.
7祭司的嘴裏當存知識,人也當由他口中尋求律法,因為他是萬軍之耶和華的使者。
7Ĉar la lipoj de pastro devas konservi scion, kaj el lia buŝo oni devas serĉi instruon; ĉar li estas sendito de la Eternulo Cebaot.
8你們卻偏離正道,使許多人在律法上跌倒。你們廢棄 我 與 利未 所立的約。這是萬軍之耶和華說的。
8Sed vi forkliniĝis de la vojo, vi delogis multajn de la instruo, vi detruis la interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot.
9所以我使你們被眾人藐視,看為下賤;因你們不守我的道,竟在律法上瞻徇情面。」
9Tial Mi ankaŭ faris vin malestimataj kaj malaltigataj antaŭ la tuta popolo, pro tio, ke vi ne observas Miajn vojojn kaj estas personfavoraj en la aferoj de la leĝo.
10我們豈不都是一位父嗎?豈不是一位上帝所造的嗎?我們各人怎麼以詭詐待弟兄,背棄了 上帝 與我們列祖所立的約呢?
10Ĉu ne unu patron ni ĉiuj havas? ĉu ne unu Dio nin kreis? kial ni perfidas unu la alian, malsanktigante la interligon de niaj patroj?
11猶大 人行事詭詐,並且在 以色列 和 耶路撒冷 中行一件可憎的事;因為 猶大 人褻瀆耶和華所喜愛的聖潔,娶 事奉 外邦神的女子為妻。
11Perfidis Jehuda, kaj abomenaĵo estas farita en Izrael kaj en Jerusalem; ĉar Jehuda malhonoris la sanktaĵon de la Eternulo per tio, ke li ekamis kaj edzinigis al si filinon de fremda dio.
12凡行這事的,無論何人,就是獻供物給萬軍之耶和華,耶和華也必從 雅各 的帳棚中剪除他。
12Al tiu, kiu tion faras, la Eternulo ekstermos el la tendoj de Jakob majstron kaj disĉiplon, kaj ankaŭ tiun, kiu alportas donon al la Eternulo Cebaot.
13你們又行了一件這樣的事,使 前妻 歎息哭泣的眼淚遮蓋耶和華的壇,以致耶和華不再看顧那供物,也不樂意從你們手中收納。
13Ankaŭ tion vi faras: vi kovras la altaron de la Eternulo per larmoj, plorado, kaj ĝemado tiel, ke Li jam ne povas rigardi la donojn nek akcepti ion agrable el via mano.
14你們還說:「這是為甚麼呢?」因耶和華在你和你幼年所娶的妻中間作見證。她雖是你的配偶,又是你盟約的妻,你卻以詭詐待她。
14Vi diras: Kial? Tial, ke la Eternulo estas atestanto inter vi kaj la edzino de via juneco, kontraŭ kiu vi agis perfide, kvankam ŝi estas via kamaradino kaj via leĝa edzino.
15雖然上帝有靈的餘 力能造多人 ,他不是單造一人嗎?為何只造一人呢?乃是他願人得虔誠的後裔。所以當謹守你們的心,誰也不可以詭詐待幼年所娶的妻。
15Tion ne faris eĉ seninfanulo, se en li restis spirito. Kion faris la seninfanulo? li petis de Dio idaron. Estu do singardaj en via spirito, kaj neniu agu perfide kontraŭ la edzino de sia juneco.
16耶和華- 以色列 的上帝說:「休妻的事和以強暴待妻的人都是我所恨惡的!所以當謹守你們的心,不可行詭詐。」這是萬軍之耶和華說的。
16Kiu elmalamis ŝin kaj forpuŝas ŝin, diras la Eternulo, Dio de Izrael, tiu makulas sian veston per perfortaĵo, diras la Eternulo Cebaot: estu do singardaj en via spirito, kaj ne agu perfide.
17你們用言語煩瑣耶和華,你們還說:「我們在何事上煩瑣他呢?」因為你們說:「凡行惡的,耶和華眼看為善,並且他喜悅他們」;或說:「公義的上帝在哪裏呢?」
17Vi indignigis la Eternulon per viaj vortoj. Tamen vi diras: Per kio ni indignigis Lin? Per tio, ke vi diras: Ĉiu malbonaganto estas bona antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj tiajn Li favoras; aŭ: Kie estas la Dio de justeco?
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.