士師記 1
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1約書亞 死後, 以色列 人求問耶和華說:「我們中間誰當首先上去攻擊 迦南 人,與他們爭戰?」
1Post la morto de Josuo la Izraelidoj demandis la Eternulon, dirante: Kiu el ni plej antaŭe devas iri kontraŭ la Kanaanidojn, por militi kontraŭ ili?
2耶和華說:「 猶大 當先上去,我已將那地交在他手中。」
2Kaj la Eternulo diris: Jehuda iros; jen Mi transdonas la landon en liajn manojn.
3猶大 對他哥哥 西緬 說:「請你同我到拈鬮所得之地去,好與 迦南 人爭戰;以後我也同你到你拈鬮所得之地去。」於是 西緬 與他同去。
3Tiam Jehuda diris al sia frato Simeon: Iru kun mi en mian sorton, kaj ni militos kontraŭ la Kanaanidoj; kaj mi ankaŭ iros kun vi en vian sorton. Kaj Simeon iris kun li.
4猶大 就上去;耶和華將 迦南 人和 比利洗 人交在他們手中。他們在 比色 擊殺了一萬人,
4Kaj Jehuda iris, kaj la Eternulo transdonis en liajn manojn la Kanaanidojn kaj la Perizidojn; kaj ili batis el ili en Bezek dek mil homojn.
5又在那裏遇見 亞多尼‧比色 ,與他爭戰,殺敗 迦南 人和 比利洗 人。
5Kaj ili renkontis Adoni-Bezekon en Bezek kaj batalis kontraŭ li kaj venkobatis la Kanaanidojn kaj la Perizidojn.
6亞多尼‧比色 逃跑;他們追趕,拿住他,砍斷他手腳的大拇指。
6Kaj Adoni-Bezek forkuris; sed ili postkuris lin kaj kaptis lin kaj dehakis la dikfingrojn de liaj manoj kaj piedoj.
7亞多尼‧比色 說:「從前有七十個王,手腳的大拇指都被 我 砍斷,在我桌子底下拾取 零碎食物 。現在上帝按着我所行的報應我了。」於是他們將 亞多尼‧比色 帶到 耶路撒冷 ,他就死在那裏。
7Kaj Adoni-Bezek diris: Sepdek reĝoj kun dehakitaj dikfingroj de la manoj kaj piedoj kolektadis panrestaĵojn sub mia tablo; kiel mi agis, tiel Dio repagis al mi. Kaj oni venigis lin en Jerusalemon, kaj li mortis tie.
8猶大 人攻打 耶路撒冷 ,將城攻取,用刀殺了城內的人,並且放火燒城。
8Kaj la Jehudaidoj militis kontraŭ Jerusalem kaj prenis ĝin kaj venkobatis ĝin per glavo, kaj la urbon ili forbruligis.
9後來 猶大 人下去,與住山地、南地,和高原的 迦南 人爭戰。
9Poste la Jehudaidoj iris, por militi kontraŭ la Kanaanidoj, kiuj loĝis sur la monto kaj en la suda regiono kaj sur la malaltaĵo.
10猶大 人去攻擊住 希伯崙 的 迦南 人,殺了 示篩 、 亞希幔 、 撻買 。 希伯崙 從前名叫 基列‧亞巴 。
10Kaj Jehuda iris al la Kanaanidoj, kiuj loĝis en Ĥebron (la nomo de Ĥebron antaŭe estis Kirjat-Arba), kaj venkobatis Ŝeŝajon kaj Aĥimanon kaj Talmajon.
11他們從那裏去攻擊 底壁 的居民; 底壁 從前名叫 基列‧西弗 。
11Kaj de tie li iris al la loĝantoj de Debir (la nomo de Debir antaŭe estis Kirjat-Sefer).
12迦勒 說:「誰能攻打 基列‧西弗 ,將城奪取,我就把我女兒 押撒 給他為妻。」
12Kaj Kaleb diris: Kiu venkobatos Kirjat-Seferon kaj prenos ĝin, al tiu mi donos mian filinon Aĥsa kiel edzinon.
13迦勒 兄弟 基納斯 的兒子 俄陀聶 奪取了那城, 迦勒 就把女兒 押撒 給他為妻。
13Kaj prenis ĝin Otniel, filo de Kenaz, la pli juna frato de Kaleb; kaj li donis al li sian filinon Aĥsa kiel edzinon.
14押撒 過門的時候,勸丈夫向她父親求一塊田。 押撒 一下驢, 迦勒 問她說:「你要甚麼?」
14Kaj kiam ŝi venis, ŝi instigis lin peti de ŝia patro kampon. Kaj ŝi malsupreniĝis de la azeno; kaj Kaleb diris al ŝi: Kio estas al vi?
15她說:「求你賜福給我,你既將我安置在南地,求你也給我水泉。」 迦勒 就把上泉下泉賜給她。
15Kaj ŝi diris al li: Donu al mi benon; ĉar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaŭ akvofontojn. Kaj Kaleb donis al ŝi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.
16摩西 的內兄是 基尼 人,他的子孫與 猶大 人一同離了棕樹城,往 亞拉得 以南的 猶大 曠野去,就住在民中。
16Kaj la idoj de la Kenido, bofrato de Moseo, iris el la urbo de Palmoj kun la idoj de Jehuda en la dezerton de Jehuda, kiu estas sude de Arad; kaj ili venis kaj ekloĝis kune kun la popolo.
17猶大 和他哥哥 西緬 同去,擊殺了住 洗法 的 迦南 人,將城盡行毀滅,那城的名便叫 何珥瑪 。
17Kaj Jehuda iris kun sia frato Simeon, kaj ili venkobatis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en Cefat, kaj detruis ĝin, kaj donis al la urbo la nomon Ĥorma.
18猶大 又取了 迦薩 和 迦薩 的四境, 亞實基倫 和 亞實基倫 的四境, 以革倫 和 以革倫 的四境。
18Kaj Jehuda prenis la urbojn Gaza kun ĝiaj limoj kaj Aŝkelon kun ĝiaj limoj kaj Ekron kun ĝiaj limoj.
19耶和華與 猶大 同在, 猶大 就趕出山地的 居民 ,只是不能趕出平原的居民,因為他們有鐵車。
19Kaj la Eternulo estis kun Jehuda, kaj li ekposedis la monton. Sed li ne povis forpeli la loĝantojn de la valo, ĉar ili havis ferajn ĉarojn.
20以色列 人照 摩西 所說的,將 希伯崙 給了 迦勒 ; 迦勒 就從那裏趕出 亞衲 族的三個族長。
20Kaj oni donis al Kaleb Ĥebronon, kiel diris Moseo; kaj li elpelis el tie la tri filojn de Anak.
21便雅憫 人沒有趕出住 耶路撒冷 的 耶布斯 人。 耶布斯 人仍在 耶路撒冷 與 便雅憫 人同住,直到今日。
21Sed la Jebusidojn, kiuj loĝis en Jerusalem, la Benjamenidoj ne elpelis; kaj la Jebusidoj loĝis kun la Benjamenidoj en Jerusalem ĝis la nuna tago.
22約瑟 家也上去攻打 伯特利 ;耶和華與他們同在。
22Kaj iris ankaŭ la Jozefidoj al Bet-El; kaj la Eternulo estis kun ili.
23約瑟 家打發人去窺探 伯特利 (那城起先名叫 路斯 )。
23Kaj la Jozefidoj esplorrigardis Bet-Elon (la nomo de la urbo antaŭe estis Luz).
24窺探的人看見一個人從城裏出來,就對他說:「求你將進城的路指示我們,我們必恩待你。」
24Kaj la esplorrigardantoj vidis viron, irantan el la urbo, kaj ili diris al li: Montru al ni la eniron en la urbon, kaj ni faros al vi favoraĵon.
25那人將進城的路指示他們,他們就用刀擊殺了城中的居民,但將那人和他全家放去。
25Kaj li montris al ili la eniron en la urbon, kaj ili venkobatis la urbon per glavo; sed tiun viron kaj lian tutan familion ili forliberigis.
26那人往 赫 人之地去,築了一座城,起名叫 路斯 。那城到如今還叫這名。
26Kaj la viro iris en la landon de la Ĥetidoj, kaj konstruis urbon, kaj donis al ĝi la nomon Luz; tia estas ĝia nomo ĝis la nuna tago.
27瑪拿西 沒有趕出 伯‧善 和屬 伯‧善 鄉村的 居民 , 他納 和屬 他納 鄉村的 居民 , 多珥 和屬 多珥 鄉村的居民, 以伯蓮 和屬 以伯蓮 鄉村的居民, 米吉多 和屬 米吉多 鄉村的居民; 迦南 人卻執意住在那些地方。
27Kaj Manase ne ekposedis la urbojn Bet-Ŝean kun ĝiaj urbetoj kaj Taanaĥ kun ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantojn de Dor kaj de ĝiaj urbetoj kaj la loĝantojn de Jibleam kaj de ĝiaj urbetoj kaj la loĝantojn de Megido kaj de ĝiaj urbetoj; kaj la Kanaanidoj plue loĝis en tiu lando.
28及至 以色列 強盛了,就使 迦南 人做苦工,沒有把他們全然趕出。
28Kiam Izrael fortiĝis, li faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne elpelis ilin.
29以法蓮 沒有趕出住 基色 的 迦南 人。於是 迦南 人仍住在 基色 ,在 以法蓮 中間。
29Kaj Efraim ne elpelis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en Gezer; kaj la Kanaanidoj loĝis inter li en Gezer.
30西布倫 沒有趕出 基倫 的居民和 拿哈拉 的居民。於是 迦南 人仍住在 西布倫 中間,成了服苦的人。
30Zebulun ne forpelis la loĝantojn de Kitron, nek la loĝantojn de Nahalol; kaj la Kanaanidoj loĝis inter li, kaj fariĝis tributuloj.
31亞設 沒有趕出 亞柯 和 西頓 的居民, 亞黑拉 和 亞革悉 的居民, 黑巴 、 亞弗革 與 利合 的居民。
31Aŝer ne forpelis la loĝantojn de Ako, nek la loĝantojn de Cidon, nek de Aĥlab, nek de Aĥzib, nek de Ĥelba, nek de Afek, nek de Reĥob.
32於是, 亞設 因為沒有趕出那地的 迦南 人,就住在他們中間。
32Kaj la Aŝeridoj loĝis meze de la Kanaanidoj, loĝantoj de la lando; ĉar ili ne forpelis ilin.
33拿弗他利 沒有趕出 伯‧示麥 和 伯‧亞納 的居民,於是 拿弗他利 就住在那地的 迦南 人中間;然而 伯‧示麥 和 伯‧亞納 的居民成了服苦的人。
33Naftali ne forpelis la loĝantojn de Bet-Ŝemeŝ, nek la loĝantojn de Bet-Anat; kaj li loĝis meze de la Kanaanidoj, loĝantoj de la lando; kaj la loĝantoj de Bet-Ŝemeŝ kaj de Bet-Anat fariĝis liaj tributuloj.
34亞摩利 人強逼 但 人住在山地,不容他們下到平原;
34Kaj la Amoridoj premis la Danidojn sur la monton, ne permesante al ili malsupreniri en la valon.
35亞摩利 人卻執意住在 希烈山 和 亞雅崙 並 沙賓 。然而 約瑟 家勝了他們,使他們成了服苦的人。
35Kaj la Amoridoj plue loĝis sur la monto Ĥeres, en Ajalon kaj en Ŝaalbim; sed la mano de la Jozefidoj pezis sur ili, kaj ili fariĝis tributuloj.
36亞摩利 人的境界,是從 亞克拉濱 坡,從 西拉 而上。
36Kaj la limo de la Amoridoj estis de la loko, kie leviĝas Akrabim, de Sela pli alten.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.