士師記 4
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1以笏 死後, 以色列 人又行耶和華眼中看為惡的事,
1Kaj la Izraelidoj denove faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kiam Ehud mortis.
2耶和華就把他們付與在 夏瑣 作王的 迦南 王 耶賓 手中;他的將軍是 西西拉 ,住在外邦人的 夏羅設 。
2Kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Jabin, Kanaana reĝo, kiu reĝis en Ĥacor; lia militistestro estis Sisera, kiu loĝis en Ĥaroŝet-Goim.
3耶賓 王有鐵車九百輛。他大大欺壓 以色列 人二十年, 以色列 人就呼求耶和華。
3Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo; ĉar tiu havis naŭcent ferajn ĉarojn, kaj li forte premis la Izraelidojn dum dudek jaroj.
4有一位女先知名叫 底波拉 ,是 拉比多 的妻,當時作 以色列 的士師。
4Debora, profetino, edzino de Lapidot, estis en tiu tempo juĝistino de la Izraelidoj;
5她住在 以法蓮 山地 拉瑪 和 伯特利 中間,在 底波拉 的棕樹下。 以色列 人都上她那裏去聽判斷。
5ŝi sidadis sub la palmo de Debora, inter Rama kaj Bet-El, sur la monto de Efraim; kaj la Izraelidoj venadis al ŝi por juĝo.
6她打發人從 拿弗他利 的 基低斯 將 亞比挪菴 的兒子 巴拉 召了來,對他說:「耶和華- 以色列 的上帝吩咐你說:『你率領一萬 拿弗他利 和 西布倫 人上 他泊山 去。
6Kaj ŝi sendis kaj alvokigis Barakon, filon de Abinoam, el Kedeŝ-Naftali, kaj diris al li: La Eternulo, Dio de Izrael, ordonis: Iru, konduku la militistaron sur la monton Tabor, kaj prenu kun vi dek mil virojn el la Naftaliidoj kaj el la Zebulunidoj;
7我必使 耶賓 的將軍 西西拉 率領他的車輛和全軍往 基順河 ,到你那裏去;我必將他交在你手中。』」
7kaj al la torento Kiŝon Mi alkondukos al vi Siseran, la militistestron de Jabin, kaj liajn ĉarojn kaj lian amasegon; kaj Mi transdonos lin en viajn manojn.
8巴拉 說:「你若同我去,我就去;你若不同我去,我就不去。」
8Tiam diris al ŝi Barak: Se vi iros kun mi, mi iros; sed se vi ne iros kun mi, mi ne iros.
9底波拉 說:「我必與你同去,只是你在所行的路上得不着榮耀,因為耶和華要將 西西拉 交在一個婦人手裏。」於是 底波拉 起來,與 巴拉 一同往 基低斯 去了。
9Kaj ŝi respondis: Bone, mi iros kun vi; sed vi ne havos gloron sur la vojo, kiun vi iros; ĉar en la manojn de virino la Eternulo transdonos Siseran. Kaj Debora leviĝis, kaj iris kun Barak al Kedeŝ.
10巴拉 就招聚 西布倫 人和 拿弗他利 人到 基低斯 ,跟他上去的有一萬人。 底波拉 也同他上去。
10Kaj Barak vokis la Zebulunidojn kaj la Naftaliidojn al Kedeŝ; kaj lin sekvis dek mil viroj, kaj Debora iris kun li.
11摩西 岳父 何巴 的後裔, 基尼 人 希百 曾離開 基尼 族,到靠近 基低斯 、 撒拿音 的橡樹旁支搭帳棚。
11Ĥeber, la Kenido, apartiĝis de la Kenidoj, de la idoj de Ĥobab, bofrato de Moseo, kaj li starigis sian tendon apud la kverkaro en Caananim, apud Kedeŝ.
12有人告訴 西西拉 說:「 亞比挪菴 的兒子 巴拉 已經上 他泊山 了。」
12Kaj oni sciigis Siseran, ke Barak, filo de Abinoam, supreniris sur la monton Tabor.
13西西拉 就聚集所有的鐵車九百輛和跟隨他的全軍,從外邦人的 夏羅設 出來,到了 基順河 。
13Kaj Sisera kunvokis ĉiujn siajn ĉarojn, naŭcent ferajn ĉarojn, kaj la tutan popolon, kiu estis kun li, el Ĥaroŝet-Goim al la torento Kiŝon.
14底波拉 對 巴拉 說:「你起來,今日就是耶和華將 西西拉 交在你手的日子。耶和華豈不在你前頭行嗎?」於是 巴拉 下了 他泊山 ,跟隨他有一萬人。
14Tiam Debora diris al Barak: Leviĝu, ĉar nun estas la tago, en kiu la Eternulo transdonos Siseran en viajn manojn; jen la Eternulo eliris antaŭ vi. Kaj Barak malsupreniris de la monto Tabor, kaj post li dek mil viroj.
15耶和華使 西西拉 和他一切車輛全軍潰亂,在 巴拉 面前被刀殺敗; 西西拉 下車步行逃跑。
15Kaj la Eternulo ĵetis konfuzon sur Siseran kaj sur ĉiujn ĉarojn kaj sur la tutan militistaron, antaŭ la glavo de Barak; kaj Sisera deiris de la ĉaro kaj forkuris piede.
16巴拉 追趕車輛、軍隊,直到外邦人的 夏羅設 。 西西拉 的全軍都倒在刀下,沒有留下一人。
16Kaj Barak persekutis la ĉarojn kaj la militistaron ĝis Ĥaroŝet-Goim; kaj la tuta militistaro de Sisera falis de glavo; restis neniu.
17只有 西西拉 步行逃跑,到了 基尼 人 希百 之妻 雅億 的帳棚,因為 夏瑣 王 耶賓 與 基尼 人 希百 家和好。
17Sed Sisera forkuris piede al la tendo de Jael, edzino de la Kenido Ĥeber; ĉar estis paco inter Jabin, reĝo de Ĥacor, kaj la domo de la Kenido Ĥeber.
18雅億 出來迎接 西西拉 ,對他說:「請我主進來,不要懼怕」; 西西拉 就進了她的帳棚。 雅億 用被將他遮蓋。
18Kaj Jael eliris renkonte al Sisera, kaj diris al li: Eniru, mia sinjoro, eniru al mi; ne timu. Kaj li eniris al ŝi en la tendon, kaj ŝi kovris lin per litkovrilo.
19西西拉 對 雅億 說:「我渴了,求你給我一點水喝。」 雅億 就打開皮袋,給他奶子喝,仍舊把他遮蓋。
19Kaj li diris al ŝi: Donu al mi por trinki iom da akvo, ĉar mi soifas. Kaj ŝi malfermis felsakon kun lakto kaj donis al li por trinki, kaj kovris lin.
20西西拉 又對 雅億 說:「請你站在帳棚門口,若有人來問你說:『有人在這裏沒有?』你就說:『沒有。』」
20Kaj li diris al ŝi: Staru ĉe la pordo de la tendo, kaj se iu venos kaj demandos vin, kaj diros: Ĉu iu estas ĉi tie? tiam diru, ke neniu estas.
21西西拉 疲乏沉睡。 希百 的妻 雅億 取了帳棚的橛子,手裏拿着錘子,輕悄悄地到他旁邊,將橛子從他鬢邊釘進去,釘入地裏。 西西拉 就死了。
21Kaj Jael, edzino de Ĥeber, prenis najlon de la tendo kaj metis martelon en sian manon kaj aliris al li mallaŭte, kaj enbatis la najlon en lian tempion tiel, ke ĝi enpenetris en la teron. Li dormis, lacigita; kaj li mortis.
22巴拉 追趕 西西拉 的時候, 雅億 出來迎接他說:「來吧,我將你所尋找的人給你看。」他就進入帳棚,看見 西西拉 已經死了,倒在地上,橛子還在他鬢中。
22Kaj Barak postkuris Siseran. Kaj Jael eliris al li renkonte, kaj diris al li: Venu, mi montros al vi la viron, kiun vi serĉas. Kaj li venis al ŝi, kaj li vidis, ke Sisera kuŝas malviva kaj najlo estas en lia tempio.
23這樣,上帝使 迦南 王 耶賓 被 以色列 人制伏了。
23Tiel Dio humiligis en tiu tago Jabinon, reĝon de Kanaan, antaŭ la Izraelidoj.
24從此 以色列 人的手越發有力,勝了 迦南 王 耶賓 ,直到將他滅絕了。
24Kaj la mano de la Izraelidoj ĉiam pli fortiĝis super Jabin, reĝo de Kanaan, ĝis ili ekstermis Jabinon, reĝon de Kanaan.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.