那鴻書 1
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1論 尼尼微 的默示,就是 伊勒歌斯 人 那鴻 所得的默示。
1Profetaĵo pri Nineve, libro de vizio de Naĥum, la Elkoŝano.
2耶和華是忌邪施報的上帝。 耶和華施報大有忿怒; 向他的敵人施報, 向他的仇敵懷怒。
2La Eternulo estas Dio severa kaj venĝanta; la Eternulo estas venĝanto kaj koleranto; la Eternulo venĝas al Siaj malamikoj kaj ne forgesas pri Siaj kontraŭuloj.
3耶和華不輕易發怒,大有能力, 萬不以 有罪的 為無罪。 他乘旋風和暴風而來, 雲彩為他腳下的塵土。
3La Eternulo estas longepacienca, kaj potenca per Sia forto, kaj neniu estas senkulpa antaŭ Li; la vojo de la Eternulo estas en fulmotondro kaj ventego, kaj nubo estas la polvo sub Liaj piedoj.
4他斥責海,使海乾了, 使一切江河乾涸。 巴珊 和 迦密 的樹林 衰殘; 黎巴嫩 的花草也衰殘了。
4Kiam Li ekparolas kolere al la maro, Li elsekigas ĝin, kaj ĉiujn riverojn Li senakvigas; malgajiĝas Baŝan kaj Karmel, kaj velkas ĉio, kio floras sur Lebanon.
5大山因他震動; 小山也都消化。 大地在他面前突起; 世界和住在其間的也都如此。
5La montoj tremas antaŭ Li, la montetoj disfandiĝas; skuiĝas antaŭ Li la tero, la mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.
6他發忿恨,誰能立得住呢? 他發烈怒,誰能當得起呢? 他的忿怒如火傾倒; 磐石因他崩裂。
6Kiu povas kontraŭstari al Lia indigno? kaj kiu povas elteni la flamon de Lia kolero? Lia indigno disverŝiĝas kiel fajro; la rokoj disfalas antaŭ Li.
7耶和華本為善, 在患難的日子為人的保障, 並且認得那些投靠他的人。
7La Eternulo estas bona, forta apogo en tago de malfeliĉo; kaj Li konas tiujn, kiuj fidas Lin.
8但他必以漲溢的洪水淹沒 尼尼微 , 又驅逐仇敵進入黑暗。
8Dronigante per inundo, Li faras finon al loko, kaj Liajn malamikojn persekutas mallumo.
9尼尼微 人哪,設何謀攻擊耶和華呢? 他必 將你們 滅絕淨盡; 災難不再興起。
9Kion vi pensas pri la Eternulo? Li faros la ekstermon, la malfeliĉo ne bezonas veni duafoje.
10你們像叢雜的荊棘, 像喝醉了的人, 又如枯乾的碎稭全然燒滅。
10Ĉar, interplektiĝinte kiel dornoj kaj ebriaj de drinkado, ili estos ekstermitaj, kiel tute seka pajlo.
11有一人從你那裏出來, 圖謀邪惡,設惡計攻擊耶和華。
11El vi eliris tiu, kiu havis malbonan intencon kontraŭ la Eternulo kaj kiu estas malica konsilanto.
12耶和華如此說: 尼尼微 雖然勢力充足,人數繁多, 也被剪除,歸於無有。 猶大 啊,我雖然使你受苦, 卻不再使你受苦。
12Tiele diras la Eternulo: Kvankam ili estas unuanimaj kaj multaj, ili tamen estos dishakitaj kaj malaperos; sed vin, kiun Mi humiligis, Mi ne plu humiligos.
13現在我必從你 頸項 上折斷他的軛, 扭開他的繩索。
13Nun Mi rompos lian jugon, kiu estas sur vi, kaj Mi disŝiros viajn ligilojn.
14耶和華已經出令,指着 尼尼微 說: 你名下的人必不留後; 我必從你神的廟中除滅雕刻的偶像和鑄造的偶像; 我必因你鄙陋,使你歸於墳墓。
14Sed pri vi la Eternulo decidis: Ne plu restos semo portanta vian nomon; el la domo de viaj dioj Mi ekstermos la idolojn kaj statuojn; Mi signos sur via tombo, ke vi fariĝis senvalora.
15看哪,有報好信傳平安之人的腳登山, 說 : 猶大 啊,可以守你的節期, 還你所許的願吧! 因為那惡人不再從你中間經過, 他已滅絕淨盡了。
15Jen sur la montoj estas la piedoj de sciiganto, kiu proklamas pacon! Festu, ho Judujo, viajn festojn, plenumu viajn sanktajn promesojn; ĉar ne plu iros tra vi la sentaŭgulo; li estas tute ekstermita.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.