那鴻書
Chapter 3

那鴻書

Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1禍哉!這流人血的城, 充滿謊詐和強暴- 搶奪的事總不止息。
1Ve al la urbo sangavida, kiu estas plena de trompoj kaj raboj, kaj ne volas ĉesigi la rabadon!
2鞭聲響亮,車輪轟轟, 馬匹踢跳,車輛奔騰,
2Oni aŭdas la sonadon de vipoj, la sonadon de bruantaj radoj; blekas ĉevalo, saltas ĉaro;
3馬兵爭先,刀劍發光, 槍矛閃爍,被殺的甚多, 屍首成了大堆, 屍骸無數,人碰着而跌倒,
3moviĝas rajdantoj, brilas glavoj, fulmas lancoj; estas multe da mortigitoj kaj amasoj da kadavroj; sennombraj estas la kadavroj, oni falpuŝiĝas sur ili.
4都因那美貌的妓女多有淫行, 慣行邪術,藉淫行誘惑列國, 用邪術誘惑多族。
4Tio estas pro la granda malĉastado de la malĉastistino, kiu ĉarmas per sia beleco, estas lerta sorĉistino, kaj vendas naciojn per sia malĉastado kaj gentojn per sia sorĉado.
5萬軍之耶和華說:我與你為敵; 我必揭起你的衣襟,蒙在你臉上, 使列國看見你的赤體, 使列邦觀看你的醜陋。
5Jen Mi iras kontraŭ vin, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi levos ĝis via vizaĝo la randojn de via vesto, kaj Mi montros al la nacioj vian nudecon kaj al la regnoj vian malhonoron.
6我必將可憎污穢之物拋在你身上, 辱沒你,為眾目所觀。
6Mi ĵetos sur vin abomenindaĵojn, Mi malhonoros vin kaj faros vin mokataĵo.
7凡看見你的,都必逃跑離開你, 說: 尼尼微 荒涼了!有誰為你悲傷呢? 我何處尋得安慰你的人呢?
7Ĉiu, kiu vidos vin, forkuros de vi, kaj diros: Ruinigita estas Nineve; kiu bedaŭros ĝin? kie mi povas serĉi por vi konsolantojn?
8你豈比 挪亞們 強呢? 挪亞們 坐落在眾河之間,周圍有水; 海作她的濠溝, 又作她的城牆。
8Ĉu vi estas pli bona ol No-Amon, kiu troviĝas inter riveroj, estas ĉirkaŭata de akvo, kaj kies forto kaj murego estis la maro?
9古實 和 埃及 是她無窮的力量; 弗 人和 路比 族是她的幫手。
9Etiopujo kaj la senfina Egiptujo estis ĝia forto, la Putidoj kaj Luboj donadis al vi helpon;
10但她被遷移,被擄去; 她的嬰孩在各市口上也被摔死。 人為她的尊貴人拈鬮; 她所有的大人都被鍊子鎖着。
10tamen ĝi ankaŭ estas elpatrujigita kaj forkaptita; eĉ ĝiaj malgrandaj infanoj estas frakasitaj en la komenco de ĉiuj stratoj; pri ĝiaj eminentuloj oni lotis, kaj ĉiujn ĝiajn altrangulojn oni katenis.
11你也必喝醉,必被埋藏, 並因仇敵的緣故尋求避難所。
11Tiel ankaŭ vi ebriiĝos kaj kaŝos vin kaj serĉos defendon kontraŭ la malamikoj.
12你一切保障必像無花果樹上初熟的無花果, 若一搖撼就落在想吃之人的口中。
12Ĉiuj viaj fortikaĵoj estas kiel figarboj kun maturaj fruktoj; se oni ekskuas ilin, ili falas en la buŝon de manĝonto.
13你地上的人民如同婦女; 你國中的關口向仇敵敞開; 你的門閂被火焚燒。
13Jen via popolo estas ĉe vi kiel virinoj; al viaj malamikoj larĝe malfermiĝos la pordegoj de via lando; fajro ekstermos viajn riglilojn.
14你要打水預備受困; 要堅固你的保障, 踹土和泥,修補磚窯。
14Provizu al vi akvon por la tempo de sieĝo; fortigu viajn fortikaĵojn; iru en kalkon, knedu argilon, faru fortajn brikojn.
15在那裏,火必燒滅你; 刀必殺戮你, 吞滅你如同蝻子。 任你加增人數多如蝻子, 多如蝗蟲吧!
15Tamen tie la fajro vin konsumos, glavo vin ekstermos, formanĝos vin kiel skarabo, se vi eĉ estus grandnombra kiel skaraboj, grandnombra kiel akridoj.
16你增添商賈,多過天上的星; 蝻子吃盡而去。
16Vi havas pli da komercistoj, ol la steloj de la ĉielo; sed ili diskuros kiel akridoj kaj forflugos.
17你的首領多如蝗蟲; 你的軍長彷彿成群的螞蚱, 天涼的時候齊落在籬笆上, 日頭一出便都飛去, 人不知道落在何處。
17Viaj taĉmentoj estas kiel akridoj, kaj viaj taĉmentestroj estas kiel lokustoj, kiuj dum la malvarmo kaŝas sin en fendoj, kaj kiam la suno ekbrilas, ili disflugas tiel, ke oni ne scias, kie ili estas.
18亞述 王啊,你的牧人睡覺; 你的貴冑安歇; 你的人民散在山間,無人招聚。
18Dormas viaj paŝtistoj, ho reĝo de Asirio, kuŝas viaj fortuloj; via popolo estas disĵetita sur la montoj, kaj troviĝas neniu, kiu ĝin kolektus.
19你的損傷無法醫治; 你的傷痕極其重大。 凡聽你信息的必都因此向你拍掌。 你所行的惡誰沒有時常遭遇呢?
19Ne resaniĝas via vundo, doloriga estas via ulcero; ĉiu, kiu aŭdas la sciigon pri vi, aplaŭdas pri vi; ĉar kiun ne trafis senĉese via malboneco?

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.