歷代志下 1
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1大衛 的兒子 所羅門 國位堅固;耶和華-他的上帝與他同在,使他甚為尊大。
1Salomono, filo de David, fortikiĝis en sia regno; kaj la Eternulo, lia Dio, estis kun li kaj levis lin alte.
2所羅門 吩咐 以色列 眾人,就是千夫長、百夫長、審判官、首領與族長都來。
2Kaj Salomono kunvokis la tutan Izraelon, la milestrojn kaj centestrojn, la juĝistojn, kaj ĉiujn estrojn en la tuta Izrael, la ĉefojn de la patrodomoj.
3所羅門 和會眾都往 基遍 的邱壇去,因那裏有上帝的會幕,就是耶和華僕人 摩西 在曠野所製造的。
3Kaj Salomono kune kun la tuta komunumo iris al la altaĵo en Gibeon, ĉar tie estis la tabernaklo de kunveno de Dio, tiu, kiun faris Moseo, servanto de la Eternulo, en la dezerto.
4只是上帝的 約 櫃, 大衛 已經從 基列‧耶琳 搬到他所預備的 地方 ,因他曾在 耶路撒冷 為 約 櫃支搭了帳幕,
4Sed la keston de Dio David estis transportinta el Kirjat-Jearim sur tiun lokon, kiun David pretigis por ĝi; ĉar li aranĝis por ĝi tendon en Jerusalem.
5並且 戶珥 的孫子、 烏利 的兒子 比撒列 所造的銅壇也在 基遍 耶和華的會幕前。 所羅門 和會眾都就近壇前。
5La kupra altaro, kiun faris Becalel, filo de Uri, filo de Ĥur, estis tie, antaŭ la tabernaklo de la Eternulo; kaj Salomono kaj la komunumo ĝin serĉis.
6所羅門 上到耶和華面前會幕的銅壇那裏,獻一千犧牲為燔祭。
6Kaj Salomono supreniris tie antaŭ la Eternulo sur la kupran altaron, kiu estis antaŭ la tabernaklo de kunveno, kaj alportis sur ĝi mil bruloferojn.
7當夜,上帝向 所羅門 顯現,對他說:「你願我賜你甚麼,你可以求。」
7En tiu nokto Dio aperis al Salomono, kaj diris al li: Petu, kion Mi donu al vi.
8所羅門 對上帝說:「你曾向我父 大衛 大施慈愛,使我接續他作王。
8Kaj Salomono diris al Dio: Vi estis tre favorkora al mia patro David, kaj Vi faris min reĝo anstataŭ li;
9耶和華上帝啊,現在求你成就向我父 大衛 所應許的話;因你立我作這民的王,他們如同地上塵沙那樣多。
9nun, ho Dio Eternulo, plenumiĝu do Via vorto al mia patro David. Ĉar Vi faris min reĝo super popolo grandnombra kiel la polvo de la tero,
10求你賜我智慧聰明,我好在這民前出入;不然,誰能判斷這眾多的民呢?」
10tial donu al mi nun saĝecon kaj sciadon, por ke mi povosciu eliradi kaj eniradi antaŭ tiu popolo; ĉar kiu povas regi tiun Vian grandan popolon?
11上帝對 所羅門 說:「我已立你作我民的王。你既有這心意,並不求資財、豐富、尊榮,也不求滅絕那恨你之人的性命,又不求大壽數,只求智慧聰明好判斷我的民;
11Tiam Dio diris al Salomono: Pro tio, ke ĉi tio estis en via koro, kaj vi ne petis riĉecon, nek havaĵojn, nek gloron, nek la animon de viaj malamikoj, kaj eĉ longan vivon vi ne petis, sed vi petis por vi saĝecon kaj sciadon, por regi Mian popolon, super kiu Mi faris vin reĝo:
12我必賜你智慧聰明,也必賜你資財、豐富、尊榮。在你以前的列王都沒有這樣,在你以後也必沒有這樣的。」
12pro tio saĝeco kaj sciado estas donataj al vi; sed ankaŭ riĉecon, havaĵojn, kaj gloron Mi donos al vi en tia grado, kiun ne havis la reĝoj antaŭ vi, kaj ankaŭ post vi oni tion ne havos.
13於是, 所羅門 從 基遍 邱壇會幕前回到 耶路撒冷 ,治理 以色列 人。
13Kaj Salomono revenis de la altaĵo en Gibeon, de la tabernaklo de kunveno, en Jerusalemon. Kaj li reĝis super Izrael.
14所羅門 聚集戰車馬兵,有戰車一千四百輛,馬兵一萬二千名,安置在屯車的城邑和 耶路撒冷 ,就是王那裏。
14Kaj Salomono kolektis al si ĉarojn kaj rajdistojn. Li havis mil kvarcent ĉarojn kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de ĉaroj kaj ĉe la reĝo en Jerusalem.
15王在 耶路撒冷 使金銀多如石頭,香柏木多如高原的桑樹。
15Kaj la reĝo atingis tion, ke la arĝento kaj oro estis en Jerusalem kiel ŝtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel la sikomoroj sur la malaltaj lokoj.
16所羅門 的馬是從 埃及 帶來的,是王的商人一群一群按着定價買來的。
16La ĉevalojn al Salomono oni venigadis el Egiptujo; kaj societo de komercistoj de la reĝo aĉetadis ilin amase laŭ difinita prezo.
17他們從 埃及 買來的車,每輛價銀六百 舍客勒 ,馬每匹一百五十 舍客勒 。 赫 人諸王和 亞蘭 諸王所買的車馬,也是按這價值經他們手買來的。
17Ili liveradis el Egiptujo ĉiun ĉaron pro sescent sikloj da arĝento, kaj ĉiun ĉevalon pro cent kvindek; tiel same ili estis liverataj per iliaj manoj al ĉiuj reĝoj de la Ĥetidoj kaj al la reĝoj de Sirio.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.