歷代志下
Chapter 24
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1約阿施 登基的時候年七歲,在 耶路撒冷 作王四十年。他母親名叫 西比亞 ,是 別是巴 人。
1La aĝon de sep jaroj havis Joaŝ, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvardek jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Cibja, el Beer-Ŝeba.
2祭司 耶何耶大 在世的時候, 約阿施 行耶和華眼中看為正的事。
2Joaŝ agadis bone antaŭ la Eternulo dum la tuta vivo de la pastro Jehojada.
3耶何耶大 為他娶了兩個妻,並且生兒養女。
3Kaj Jehojada prenis por li du edzinojn, kaj li naskigis filojn kaj filinojn.
4此後, 約阿施 有意重修耶和華的殿,
4Post tio Joaŝ ekintencis renovigi la domon de la Eternulo.
5便召聚眾祭司和 利未 人,吩咐他們說:「你們要往 猶大 各城去,使 以色列 眾人捐納銀子,每年可以修理你們上帝的殿;你們要急速辦理這事。」只是 利未 人不急速辦理。
5Kaj li kunvokis la pastrojn kaj la Levidojn, kaj diris al ili: Iru en la urbojn de Judujo kaj kolektu de ĉiuj Izraelidoj monon por riparadi la domon de via Dio ĉiujare; kaj rapidu kun tiu afero. Sed la Levidoj ne rapidis.
6王召了大祭司 耶何耶大 來,對他說:「從前耶和華的僕人 摩西 ,為法 櫃 的帳幕與 以色列 會眾所定的捐項,你為何不叫 利未 人 照這例 從 猶大 和 耶路撒冷 帶來 作殿的費用呢 ?」(
6Tiam la reĝo alvokis Jehojadan, ilian ĉefon, kaj diris al li: Kial vi ne postulas de la Levidoj, ke ili alportadu el Judujo kaj Jerusalem la imposton, kiun Moseo, la servanto de la Eternulo, kaj la komunumo de Izrael starigis por la tabernaklo de la interligo?
7因為那惡婦 亞她利雅 的眾子曾拆毀上帝的殿,又用耶和華殿中分別為聖的物供奉 巴力 。)
7Ĉar la malpia Atalja kaj ŝiaj filoj ruinigis la domon de Dio; kaj ĉion, kio estis sanktigita por la domo de la Eternulo, ili uzis por la Baaloj.
8於是王下令,眾人做了一櫃,放在耶和華殿的門外,
8Kaj la reĝo ordonis, kaj oni faris unu keston kaj starigis ĝin ĉe la pordego de la domo de la Eternulo, ekstere.
9又通告 猶大 和 耶路撒冷 的百姓,要將上帝僕人 摩西 在曠野所吩咐 以色列 人的捐項給耶和華送來。
9Kaj oni proklamis en Judujo kaj en Jerusalem, ke oni alportadu al la Eternulo la imposton, kiun Moseo, servanto de Dio, starigis por la Izraelidoj en la dezerto.
10眾首領和百姓都歡歡喜喜地將銀子送來,投入櫃中,直到捐完。
10Kaj ekĝojis ĉiuj estroj kaj la tuta popolo, kaj ili alportis kaj ĵetis en la keston, ĝis ĝi pleniĝis.
11利未 人見銀子多了,就把櫃抬到王所派的司事面前;王的書記和大祭司的屬員來將櫃倒空,仍放在原處。日日都是這樣,積蓄的銀子甚多。
11Kaj ĉiufoje, kiam oni alportis la keston per la Levidoj en la reĝan oficejon, kaj oni vidis, ke estas multe da mono, venis skribisto de la reĝo kaj komisiito de la ĉefpastro, kaj ili malplenigis la keston, kaj poste oni reportis ĝin kaj restarigis sur ĝia loko. Tiel oni faradis ĉiutage, kaj oni kolektis multe da mono.
12王與 耶何耶大 將銀子交給耶和華殿裏辦事的人,他們就雇了石匠、木匠重修耶和華的殿,又雇了鐵匠、銅匠修理耶和華的殿。
12Kaj la reĝo kaj Jehojada donadis ĝin al la farantoj de la laboroj en la domo de la Eternulo, kaj oni dungis ŝtonhakistojn kaj ĉarpentistojn, por renovigi la domon de la Eternulo, ankaŭ feraĵistojn kaj kupraĵistojn, por ripari la domon de la Eternulo.
13工人操作,漸漸修成,將上帝殿修造得與從前一樣,而且甚是堅固。
13Kaj la laboristoj laboris, kaj la afero antaŭeniris per iliaj manoj; kaj oni metis la domon de Dio en bonan staton, kaj oni ĝin fortikigis.
14工程完了,他們就把其餘的銀子拿到王與 耶何耶大 面前,用以製造耶和華殿供奉所用的器皿和調羹,並金銀的器皿。 耶何耶大 在世的時候,眾人常在耶和華殿裏獻燔祭。
14Kiam ili finis, ili alportis la restintan monon al la reĝo kaj al Jehojada; el tio oni faris vazojn por la domo de la Eternulo, vazojn por la servado kaj por la bruloferoj, kalikojn kaj aliajn vazojn orajn kaj arĝentajn. Kaj oni alportadis bruloferojn en la domo de la Eternulo konstante, dum la tuta vivo de Jehojada.
15耶何耶大 年紀老邁,日子滿足而死。死的時候年一百三十歲,
15Jehojada maljuniĝis kaj atingis sufiĉan aĝon, kaj li mortis; la aĝon de cent tridek jaroj li havis, kiam li mortis.
16葬在 大衛城 列王的墳墓裏;因為他在 以色列 人中行善,又事奉上帝,修理上帝的殿。
16Kaj oni enterigis lin en la urbo de David, kun la reĝoj; ĉar li faradis bonon en Izrael, por Dio kaj por Lia domo.
17耶何耶大 死後, 猶大 的眾首領來朝拜王;王就聽從他們。
17Post la morto de Jehojada venis la estroj de Judujo kaj kliniĝis antaŭ la reĝo; kaj li komencis obeadi ilin.
18他們離棄耶和華-他們列祖上帝的殿,去事奉 亞舍拉 和偶像;因他們這罪,就有忿怒臨到 猶大 和 耶路撒冷 。
18Kaj ili forlasis la domon de la Eternulo, Dio de iliaj patroj, kaj ili servadis al sanktaj stangoj kaj al idoloj; kaj ekscitiĝis Lia kolero kontraŭ Judujo kaj kontraŭ Jerusalem pro ĉi tiu ilia kulpo.
19但上帝仍遣先知到他們那裏,引導他們歸向耶和華。這先知警戒他們,他們卻不肯聽。
19Li sendis al ili profetojn, por revenigi ilin al la Eternulo; kaj ili admonis ilin, sed ĉi tiuj ne atentis.
20那時,上帝的靈感動祭司 耶何耶大 的兒子 撒迦利亞 ,他就站在上面對民說:「上帝如此說:你們為何干犯耶和華的誡命,以致不得亨通呢?因為你們離棄耶和華,所以他也離棄你們。」
20La spirito de Dio venis sur Zeĥarjan, filon de la pastro Jehojada, kaj li stariĝis antaŭ la popolo, kaj diris al ili: Tiele diras Dio: Kial vi malobeas la ordonojn de la Eternulo? Vi ne havos sukceson, ĉar vi forlasis la Eternulon, kaj tial Li vin forlasis.
21眾民同心謀害 撒迦利亞 ,就照王的吩咐,在耶和華殿的院內用石頭打死他。
21Ili faris konspiron kontraŭ li, kaj ŝtonmortigis lin laŭ ordono de la reĝo sur la korto de la domo de la Eternulo.
22這樣, 約阿施 王不想念 撒迦利亞 的父親 耶何耶大 向自己所施的恩,殺了他的兒子。 撒迦利亞 臨死的時候說:「願耶和華鑒察伸冤!」
22Kaj la reĝo Joaŝ ne memoris la favorkoraĵon, kiun lia patro Jehojada faris al li, kaj li mortigis lian filon. Ĉi tiu, mortante, diris: La Eternulo vidu, kaj punu.
23滿了一年, 亞蘭 的軍兵上來攻擊 約阿施 ,來到 猶大 和 耶路撒冷 ,殺了民中的眾首領,將所掠的財貨送到 大馬士革 王那裏。
23Post paso de unu jaro eliris kontraŭ lin la militistaro de Sirio; kaj ili eniris en Judujon kaj Jerusalemon kaj ekstermis el la popolo ĉiujn estrojn de la popolo; kaj la tutan militakiraĵon ili sendis al la reĝo de Damasko.
24亞蘭 的軍兵雖來了一小隊,耶和華卻將大隊的軍兵交在他們手裏,是因 猶大 人離棄耶和華-他們列祖的上帝,所以藉 亞蘭 人懲罰 約阿施 。
24Kun nemulte da homoj venis la militistaro de Sirio; tamen la Eternulo transdonis en ilian manon la militistaron multe pli grandan, pro tio, ke ĉi tiuj forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj. Kaj sur Joaŝ ili faris juĝon.
25亞蘭 人離開 約阿施 的時候,他患重病;臣僕背叛他,要報祭司 耶何耶大 兒子流血之仇,殺他在床上,葬他在 大衛城 ,只是不葬在列王的墳墓裏。
25Kiam ili foriris de li, lasinte lin en grava malsano, liaj servantoj faris konspiron kontraŭ li pro la sango de la filoj de Jehojada, la pastro, kaj ili mortigis lin sur lia lito, kaj li mortis. Kaj oni enterigis lin en la urbo de David, sed oni ne enterigis lin en la reĝaj tomboj.
26背叛他的是 亞捫 婦人 示米押 的兒子 撒拔 和 摩押 婦人 示米利 的兒子 約薩拔 。
26La konspirintoj kontraŭ li estis: Zabad, filo de la Amonidino Ŝimeat, kaj Jehozabad, filo de la Moabidino Ŝimrit.
27至於他的眾子和他所受的警戒,並他重修上帝殿的事,都寫在列王的傳上。他兒子 亞瑪謝 接續他作王。
27Pri liaj filoj, pri la multo da mono, kiu estis kolektita sub li, kaj pri la riparado de la domo de Dio, estas skribite en la komentario en la libro de la reĝoj. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Amacja.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.