歷代志下
Chapter 14
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1亞比雅 與他列祖同睡,葬在 大衛城 裏。他兒子 亞撒 接續他作王。 亞撒 年間,國中太平十年。
1Kaj Abija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Asa. En lia tempo la lando estis trankvila dum dek jaroj.
2亞撒 行耶和華-他上帝眼中看為善為正的事,
2Asa agadis bone kaj juste antaŭ la Eternulo, sia Dio.
3除掉外邦神的壇和邱壇,打碎柱像,砍下木偶,
3Li forigis la altarojn de fremdaj dioj kaj la altaĵojn, li disbatis la statuojn, kaj dehakis la sanktajn stangojn.
4吩咐 猶大 人尋求耶和華-他們列祖的上帝,遵行他的律法、誡命;
4Kaj li ordonis al la Judoj turni sin al la Eternulo, Dio de iliaj patroj, por plenumi la instruon kaj la ordonojn.
5又在 猶大 各城邑除掉邱壇和日像,那時國享太平;
5Li forigis el ĉiuj urboj de Judujo la altaĵojn kaj la kolonojn de la suno. Kaj la regno estis trankvila sub li.
6又在 猶大 建造了幾座堅固城。國中太平數年,沒有戰爭,因為耶和華賜他平安。
6Li konstruis urbojn fortikigitajn en Judujo; la lando estis trankvila, kaj li ne havis militon en tiuj jaroj, ĉar la Eternulo donis al li ripozon.
7他對 猶大 人說:「我們要建造這些城邑,四圍築牆,蓋樓,安門,做閂;地還屬我們,是因尋求耶和華-我們的上帝;我們既尋求他,他就賜我們四境平安。」於是建造城邑,諸事亨通。
7Kaj li diris al la Judoj: Ni prikonstruu ĉi tiujn urbojn, ni ĉirkaŭigu ilin per muregoj kaj turoj, pordoj, kaj rigliloj. La lando estas ankoraŭ nia, ĉar ni turnis nin al la Eternulo, nia Dio; ni turnis nin, kaj Li donis al ni trankvilecon ĉirkaŭe. Kaj ili konstruis, kaj la afero iris sukcese.
8亞撒 的軍兵,出自 猶大 拿盾牌拿槍的三十萬人;出自 便雅憫 拿盾牌拉弓的二十八萬人。這都是大能的勇士。
8Kaj Asa havis militistaron: da viroj armitaj per ŝildo kaj lanco el la Jehudaidoj tricent mil, kaj el la Benjamenidoj da viroj portantaj manŝildon kaj pafantaj per pafarko estis ducent okdek mil; ĉiuj ili estis bravaj militistoj.
9有 古實 王 謝拉 率領軍兵一百萬,戰車三百輛,出來攻擊 猶大 人,到了 瑪利沙 。
9Eliris kontraŭ ilin Zeraĥ, la Etiopo, kun militistaro de unu miliono kaj kun tricent ĉaroj, kaj li venis ĝis Mareŝa.
10於是 亞撒 出去與他迎敵,就在 瑪利沙 的 洗法谷 彼此擺陣。
10Kaj eliris Asa renkonte al li, kaj ili aranĝiĝis al batalo en la valo Cefata, apud Mareŝa.
11亞撒 呼求耶和華-他的上帝說:「耶和華啊,惟有你能幫助軟弱的,勝過強盛的。耶和華-我們的上帝啊,求你幫助我們;因為我們仰賴你,奉你的名來攻擊這大軍。耶和華啊,你是我們的上帝,不要容人勝過你。」
11Kaj Asa ekvokis al la Eternulo, sia Dio, kaj diris: Ho Eternulo, por Vi ne estas diferenco helpi al grandnombrulo aŭ al senfortulo; helpu do al ni, ho Eternulo, nia Dio, ĉar sur Vi ni nin apogas kaj en Via nomo ni venis kontraŭ ĉi tiun grandan anaron. Ho Eternulo, Vi estas nia Dio; kontraŭ Vi neniu homo montriĝu forta.
12於是耶和華使 古實 人敗在 亞撒 和 猶大 人面前, 古實 人就逃跑了;
12Kaj la Eternulo frapis la Etiopojn antaŭ Asa kaj antaŭ la Judoj, kaj la Etiopoj forkuris.
13亞撒 和跟隨他的軍兵追趕他們,直到 基拉耳 。 古實 人被殺的甚多,不能再強盛,因為敗在耶和華與他軍兵面前。 猶大 人就奪了許多財物,
13Kaj Asa, kaj la popolo, kiu estis kun li, persekutis ilin ĝis Gerar; kaj la Etiopoj falis tiel, ke neniu el ili restis vivanta; ĉar ili estis frakasitaj antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia militistaro. Kaj ili forportis tre multe da militakiraĵo.
14又打破 基拉耳 四圍的城邑;耶和華使其中的人都甚恐懼。 猶大 人又將所有的城擄掠一空,因其中的財物甚多,
14Kaj ili venkobatis ĉiujn urbojn ĉirkaŭe de Gerar, ĉar sur ilin falis teruro de la Eternulo; kaj ili prirabis ĉiujn urbojn, ĉar en ili troviĝis multe da rabeblaĵo.
15又毀壞了群畜的圈,奪取許多的羊和駱駝,就回 耶路撒冷 去了。
15Ankaŭ ili disbatis la tendojn de la brutoj, kaptis multe da ŝafoj kaj da kameloj, kaj revenis en Jerusalemon.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.