歷代志下 18
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1約沙法 大有尊榮資財,就與 亞哈 結親。
1Jehoŝafat havis multe da riĉeco kaj honoro; kaj li boparenciĝis kun Aĥab.
2過了幾年,他下到 撒馬利亞 去見 亞哈 ; 亞哈 為他和跟從他的人宰了許多牛羊,勸他與自己同去攻取 基列 的 拉末 。
2Post kelke da jaroj li veturis al Aĥab en Samarion. Kaj Aĥab buĉis multe da ŝafoj kaj bovoj por li, kaj por la popolo, kiu estis kun li, kaj konvinkis lin iri kontraŭ Ramoton en Gilead.
3以色列 王 亞哈 問 猶大 王 約沙法 說:「你肯同我去攻取 基列 的 拉末 嗎?」他回答說:「你我不分彼此,我的民與你的民一樣,必與你同去爭戰。」
3Kaj Aĥab, reĝo de Izrael, diris al Jehoŝafat, reĝo de Judujo: Ĉu vi iros kun mi kontraŭ Ramoton en Gilead? Kaj ĉi tiu respondis al li: Mi estas kiel vi, kaj mia popolo estas kiel via popolo; ni iros kun vi en la militon.
4約沙法 對 以色列 王說:「請你先求問耶和華。」
4Kaj Jehoŝafat diris al la reĝo de Izrael: Demandu hodiaŭ la vorton de la Eternulo.
5於是 以色列 王招聚先知四百人,問他們說:「我們上去攻取 基列 的 拉末 可以不可以?」他們說:「可以上去,因為上帝必將那城交在王的手裏。」
5Tiam la reĝo de Izrael kunvenigis la profetojn, kvarcent homojn, kaj diris al ili: Ĉu ni iru milite kontraŭ Ramoton en Gilead, aŭ mi tion ne faru? Kaj ili respondis: Iru, kaj Dio ĝin transdonos en la manon de la reĝo.
6約沙法 說:「這裏不是還有耶和華的先知,我們可以求問他嗎?」
6Sed Jehoŝafat diris: Ĉu ne troviĝas ĉi tie ankoraŭ iu profeto de la Eternulo, kiun ni povus demandi?
7以色列 王對 約沙法 說:「還有一個人,是 音拉 的兒子 米該雅 。我們可以託他求問耶和華,只是我恨他;因為他指着我所說的預言,不說吉語,常說凶言。」 約沙法 說:「王不必這樣說。」
7Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat: Ekzistas ankoraŭ unu homo, per kiu ni povas demandi la Eternulon, sed mi lin malamas, ĉar neniam li profetas pri mi ion bonan, sed dum sia tuta vivo nur malbonon; tio estas Miĥaja, filo de Jimla. Sed Jehoŝafat diris: La reĝo ne parolu tiel.
8以色列 王就召了一個太監來,說:「你快去將 音拉 的兒子 米該雅 召來。」
8Tiam la reĝo de Izrael alvokis unu korteganon, kaj diris: Venigu rapide Miĥajan, filon de Jimla.
9以色列 王和 猶大 王 約沙法 在 撒馬利亞 城門前的空場上,各穿朝服坐在位上,所有的先知都在他們面前說預言。
9La reĝo de Izrael, kaj Jehoŝafat, reĝo de Judujo, sidis ĉiu sur sia seĝo, vestitaj per siaj vestoj; ili sidis sur placo antaŭ la pordego de Samario, kaj ĉiuj profetoj profetadis antaŭ ili.
10基拿拿 的兒子 西底家 造了兩個鐵角,說:「耶和華如此說:『你要用這角牴觸 亞蘭 人,直到將他們滅盡。』」
10Kaj Cidkija, filo de Kenaana, faris al si ferajn kornojn, kaj diris: Tiele diras la Eternulo: Per ĉi tio vi kornobatos la Sirianojn, ĝis vi ilin tute ekstermos.
11所有的先知也都這樣預言說:「可以上 基列 的 拉末 去,必然得勝,因為耶和華必將那城交在王的手中。」
11Kaj ĉiuj profetoj profetis tiel same, dirante: Iru kontraŭ Ramoton en Gilead kaj sukcesu, ĉar la Eternulo ĝin transdonos en la manon de la reĝo.
12那去召 米該雅 的使者對 米該雅 說:「眾先知一口同音地都向王說吉言,你不如與他們說一樣的話,也說吉言。」
12La sendito, kiu iris por voki Miĥajan, diris al li: Jen la vortoj de la profetoj unuanime antaŭdiras bonon al la reĝo; estu do via vorto simila al la vorto de ĉiu el ili, kaj antaŭdiru bonon.
13米該雅 說:「我指着永生的耶和華起誓,我的上帝說甚麼,我就說甚麼。」
13Sed Miĥaja diris: Kiel vivas la Eternulo: kion mia Dio diros al mi, tion mi diros.
14米該雅 到王面前,王問他說:「 米該雅 啊,我們上去攻取 基列 的 拉末 可以不可以?」他說:「可以上去,必然得勝,敵人必交在你們手裏。」
14Kaj kiam li venis al la reĝo, la reĝo diris al li: Miĥaja! ĉu ni iru milite kontraŭ Ramoton en Gilead, aŭ ni tion ne faru? Kaj tiu diris: Iru kaj sukcesu, kaj ili estos transdonitaj en vian manon.
15王對他說:「我當囑咐你幾次,你才奉耶和華的名向我說實話呢?」
15Tiam la reĝo diris al li: Multfoje mi vin ĵurligas, ke vi parolu al mi nur la veron en la nomo de la Eternulo.
16米該雅 說:「我看見 以色列 眾民散在山上,如同沒有牧人的羊群一般。耶和華說:『這民沒有主人,他們可以平平安安地各歸各家去。』」
16Kaj tiu diris: Mi vidis ĉiujn Izraelidojn disĵetitaj sur la montoj, kiel ŝafoj, kiuj ne havas paŝtanton; kaj la Eternulo diris: Ili ne havas estrojn, ili reiru pace ĉiu al sia domo.
17以色列 王對 約沙法 說:「我豈沒有告訴你,這人指着我所說的預言,不說吉語,單說凶言嗎?」
17Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat: Ĉu mi ne diris al vi, ke li profetos pri mi ne bonon, sed nur malbonon?
18米該雅 說:「你們要聽耶和華的話。我看見耶和華坐在寶座上,天上的萬軍侍立在他左右。
18Sed Miĥaja diris: Tial aŭskultu la vorton de la Eternulo: mi vidis la Eternulon, sidantan sur Sia trono, kaj la tuta armeo de la ĉielo staris dekstre kaj maldekstre de Li.
19耶和華說:『誰去引誘 以色列 王 亞哈 上 基列 的 拉末 去陣亡呢?』這個就這樣說,那個就那樣說。
19Kaj la Eternulo diris: Kiu allogos Aĥabon, reĝon de Izrael, ke li iru kaj falu en Ramot en Gilead? Kaj unu parolis tiel, alia parolis alie.
20隨後,有一個神靈出來,站在耶和華面前說:『我去引誘他。』耶和華問他說:『你用何法呢?』
20Tiam eliris spirito kaj stariĝis antaŭ la Eternulo, kaj diris: Mi lin allogos. Kaj la Eternulo diris al li: Per kio?
21他說:『我去,要在他眾先知口中作謊言的靈。』耶和華說:『這樣,你必能引誘他,你去如此行吧!』
21Kaj tiu respondis: Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la buŝo de ĉiuj liaj profetoj. Kaj Li diris: Vi allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel.
22現在耶和華使謊言的靈入了你這些先知的口,並且耶和華已經命定降禍與你。」
22Kaj nun jen la Eternulo metis mensogan spiriton en la buŝon de tiuj viaj profetoj, kaj la Eternulo decidis por vi malbonon.
23基拿拿 的兒子 西底家 前來打 米該雅 的臉,說:「耶和華的靈從哪裏離開我與你說話呢?」
23Tiam aliris Cidkija, filo de Kenaana, kaj frapis Miĥajan sur la vango, kaj diris: Per kiu vojo la spirito de la Eternulo transiris de mi, por paroli per vi?
24米該雅 說:「你進嚴密的屋子藏躲的那日,就必看見了。」
24Miĥaja respondis: Jen vi tion vidos en tiu tago, kiam vi eniros en internan ĉambron, por vin kaŝi.
25以色列 王說:「將 米該雅 帶回,交給邑宰 亞們 和王的兒子 約阿施 ,說:
25Tiam la reĝo de Izrael diris: Prenu Miĥajan, kaj konduku lin al la urbestro Amon kaj al la reĝido Joaŝ,
26『王如此說:把這個人下在監裏,使他受苦,吃不飽喝不足,等候我平平安安地回來。』」
26kaj diru: Tiele diras la reĝo: Metu ĉi tiun en malliberejon, kaj nutru lin per mizera pano kaj mizera akvo, ĝis mi revenos en paco.
27米該雅 說:「你若能平安回來,那就是耶和華沒有藉我說這話了」;又說:「眾民哪,你們都要聽!」
27Sed Miĥaja diris: Se vi revenos en paco, en tiu okazo ne parolis per mi la Eternulo. Kaj li diris: Aŭskultu, ĉiuj popoloj.
28以色列 王和 猶大 王 約沙法 上 基列 的 拉末 去了。
28Kaj la reĝo de Izrael, kaj Jehoŝafat, reĝo de Judujo, iris al Ramot en Gilead.
29以色列 王對 約沙法 說:「我要改裝上陣,你可以仍穿王服。」於是 以色列 王改裝,他們就上陣去了。
29Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat: Mi alivestos min kaj iros en la batalon, sed vi surmetu viajn vestojn. Kaj la reĝo de Izrael alivestis sin, kaj ili iris en la batalon.
30先是 亞蘭 王吩咐車兵長說:「他們的 兵將 ,無論大小,你們都不可與他們爭戰,只要與 以色列 王爭戰。」
30Kaj la reĝo de Sirio ordonis al siaj ĉarestroj jene: Batalu ne kontraŭ iu malgranda aŭ granda, sed sole nur kontraŭ la reĝo de Izrael.
31車兵長看見 約沙法 便說,這必是 以色列 王,就轉過去與他爭戰。 約沙法 一呼喊,耶和華就幫助他,上帝又感動他們離開他。
31Kiam la ĉarestroj ekvidis Jehoŝafaton, ili pensis, ke tio estas la reĝo de Izrael, kaj ili ĉirkaŭis lin, por batali kontraŭ li; sed Jehoŝafat ekkriis, kaj la Eternulo helpis al li, kaj Dio forigis ilin de li.
32車兵長見不是 以色列 王,就轉去不追他了。
32Kiam la ĉarestroj vidis, ke tio ne estas la reĝo de Izrael, ili forturnis sin de li.
33有一人隨便開弓,恰巧射入 以色列 王的甲縫裏。王對趕車的說:「我受了重傷,你轉過車來,拉我出陣吧!」
33Kaj unu viro sen ia celo streĉis la pafarkon, kaj vundis la reĝon de Izrael inter la artikoj de la kiraso. Kaj ĉi tiu diris al sia veturiganto: Turnu vian manon kaj elveturigu min el la militistaro, ĉar mi estas vundita.
34那日陣勢越戰越猛, 以色列 王勉強站在車上抵擋 亞蘭 人,直到晚上。約在日落的時候,王就死了。
34Sed la batalo plifortiĝis en tiu tago; kaj la reĝo de Izrael staris sur la ĉaro kontraŭ la Sirianoj ĝis la vespero, kaj li mortis en la momento de la malleviĝo de la suno.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.