歷代志下 6
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1那時, 所羅門 說: 耶和華曾說他必住在幽暗之處。
1Tiam Salomono ekparolis: La Eternulo diris, ke Li deziras loĝi en mallumo;
2但我已經建造殿宇作你的居所, 為你永遠的住處。
2tial mi konstruis domon por Via loĝado, kaj lokon por Via restado eterna.
3王轉臉為 以色列 會眾祝福, 以色列 會眾就都站立。
3Kaj la reĝo turnis sian vizaĝon kaj benis la tutan komunumon de Izrael; kaj la tuta komunumo de Izrael staris.
4所羅門 說:「耶和華- 以色列 的上帝是應當稱頌的!因他親口向我父 大衛 所應許的,也親手成就了。
4Kaj li diris: Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia buŝo al mia patro David, kaj nun plenumis per Sia mano, dirante:
5他說:『自從我領我民出 埃及 地以來,我未曾在 以色列 眾支派中選擇一城建造殿宇為我名的居所,也未曾揀選一人作我民 以色列 的君;
5De post la tago, kiam Mi elkondukis Mian popolon el la lando Egipta, Mi elektis neniun urbon inter ĉiuj triboj de Izrael, por konstrui domon, en kiu estus Mia nomo; kaj Mi ne elektis homon, ke li estu reganto super Mia popolo Izrael.
6但選擇 耶路撒冷 為我名的居所,又揀選 大衛 治理我民 以色列 。』」
6Sed Mi elektis Jerusalemon, ke Mia nomo tie estu; kaj Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael.
7所羅門 說:「我父 大衛 曾立意要為耶和華- 以色列 上帝的名建殿,
7Mia patro David havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.
8耶和華卻對我父 大衛 說:『你立意要為我的名建殿,這意思甚好;
8Sed la Eternulo diris al mia patro David: Intencante konstrui domon al Mia nomo, vi agis bone, havante tian intencon;
9只是你不可建殿,惟你所生的兒子必為我名建殿。』
9tamen la domon konstruos ne vi, sed nur via filo, kiu eliris el viaj lumboj, li konstruos la domon al Mia nomo.
10「現在耶和華成就了他所應許的話,使我接續我父 大衛 坐 以色列 的國位,是照耶和華所說的,又為耶和華- 以色列 上帝的名建造了殿。
10Kaj la Eternulo plenumis Sian vorton, kiun Li diris: mi leviĝis anstataŭ mia patro David kaj sidiĝis sur la trono de Izrael, kiel diris la Eternulo, kaj mi konstruis la domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.
11我將 約 櫃安置在其中,櫃內有耶和華的約,就是他與 以色列 人所立的約。」
11Kaj mi metis tien la keston, en kiu troviĝas la interligo de la Eternulo, kiun Li faris kun la Izraelidoj.
12所羅門 當着 以色列 會眾,站在耶和華的壇前,舉起手來,
12Kaj li stariĝis antaŭ la altaro de la Eternulo kontraŭ la tuta komunumo de Izrael, kaj li etendis siajn manojn
13( 所羅門 曾造一個銅臺,長五肘,寬五肘,高三肘,放在院中)就站在臺上,當着 以色列 的會眾跪下,向天舉手,
13(ĉar Salomono estis farinta kupran ambonon, havantan la longon de kvin ulnoj, la larĝon de kvin ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj, kaj li estis lokinta ĝin meze de la antaŭkorto: li nun stariĝis sur ĝi, ekgenuis antaŭ la tuta komunumo de Izrael, etendis siajn manojn al la ĉielo),
14說:「耶和華- 以色列 的上帝啊,天上地下沒有神可比你的!你向那盡心行在你面前的僕人守約施慈愛;
14kaj li parolis: Ho Eternulo, Dio de Izrael! ne ekzistas dio simila al Vi en la ĉielo nek sur la tero; Vi konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj servantoj, kiuj iradas antaŭ Vi per sia tuta koro;
15向你僕人-我父 大衛 所應許的話現在應驗了。你親口應許,親手成就,正如今日一樣。
15Vi plenumis al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li; Vi parolis per Via buŝo, kaj Vi plenumis per Via mano, kiel ni nun vidas.
16耶和華- 以色列 的上帝啊,你所應許你僕人-我父 大衛 的話說:『你的子孫若謹慎自己的行為,遵守我的律法,像你在我面前所行的一樣,就不斷人坐 以色列 的國位。』現在求你應驗這話。
16Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, plenumu plue al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li, dirante: Ne mankos ĉe vi antaŭ Mi viro, sidanta sur la trono de Izrael, se viaj filoj nur observados sian vojon, por iri laŭ Mia instruo, kiel vi iradis antaŭ Mi.
17耶和華- 以色列 的上帝啊,求你成就向你僕人 大衛 所應許的話。
17Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, veriĝu Via vorto, kiun Vi diris al Via servanto David.
18「上帝果真與世人同住在地上嗎?看哪,天和天上的天尚且不足你居住的,何況我所建的這殿呢?
18Ĉu efektive Dio loĝus kun homoj sur la tero? ja la ĉielo kaj la ĉielo de ĉieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas ĉi tiu domo, kiun mi konstruis!
19惟求耶和華-我的上帝垂顧僕人的禱告祈求,俯聽僕人在你面前的祈禱呼籲。
19Sed turnu Vin al la preĝo de Via servanto kaj al lia petego, ho Eternulo, mia Dio, por aŭskulti la vokadon kaj la preĝon, per kiu Via servanto preĝas antaŭ Vi,
20願你晝夜看顧這殿,就是你應許立為你名的居所;求你垂聽僕人向此處禱告的話。
20por ke Viaj okuloj estu nefermitaj super ĉi tiu domo tage kaj nokte, super la loko, pri kiu Vi promesis, ke Vi estigos tie Vian nomon; por aŭskulti la preĝon, kiun Via servanto faros sur ĉi tiu loko.
21你僕人和你民 以色列 向此處祈禱的時候,求你從天上你的居所垂聽,垂聽而赦免。
21Kaj aŭskultu la petegojn de Via servanto kaj de Via popolo Izrael, per kiuj ili preĝos sur ĉi tiu loko; aŭskultu el la loko de Via loĝado, el la ĉielo; kaj kiam Vi aŭskultos, Vi pardonu.
22「人若得罪鄰舍,有人叫他起誓,他來到這殿,在你的壇前起誓,
22Se iu pekos kontraŭ sia proksimulo, kaj oni postulos de li ĵuron, ke li ĵuru, kaj la ĵuro estos farata antaŭ Via altaro en ĉi tiu domo:
23求你從天上垂聽,判斷你的僕人,定惡人有罪,照他所行的報應在他頭上;定義人有理,照他的義賞賜他。
23tiam aŭskultu el la ĉielo, kaj faru juĝon pri Viaj servantoj, repagante al la malbonagulo, metante lian konduton sur lian kapon, kaj elmontrante la pravecon de virtulo, rekompencante lin laŭ lia virteco.
24「你的民 以色列 若得罪你,敗在仇敵面前,又回心轉意承認你的名,在這殿裏向你祈求禱告,
24Se Via popolo Izrael estos frapita de malamiko, pekinte antaŭ Vi, sed ili returnos sin kaj gloros Vian nomon kaj preĝos kaj petegos antaŭ Vi en ĉi tiu domo:
25求你從天上垂聽,赦免你民 以色列 的罪,使他們歸回你賜給他們和他們列祖之地。
25tiam aŭskultu el la ĉielo, kaj pardonu la pekon de Via popolo Izrael, kaj revenigu ilin sur la teron, kiun Vi donis al ili kaj al iliaj patroj.
26「你的民因得罪你,你懲罰他們,使天閉塞不下雨,他們若向此處禱告,承認你的名,離開他們的罪,
26Se la ĉielo ŝlosiĝos tiel, ke ne estos pluvo pro tio, ke ili pekis antaŭ Vi, sed ili ekpreĝos sur ĉi tiu loko kaj gloros Vian nomon kaj returnos sin de sia peko, por ke Vi aŭskultu ilin:
27求你在天上垂聽,赦免你僕人和你民 以色列 的罪,將當行的善道指教他們,且降雨在你的地,就是你賜給你民為業之地。
27tiam aŭskultu el la ĉielo, kaj pardonu la pekon de Viaj servantoj kaj de Via popolo Izrael, montrante al ili la bonan vojon, kiun ili devas iri; kaj donu pluvon sur Vian landon, kiun Vi donis al Via popolo kiel heredaĵon.
28「國中若有饑荒、瘟疫、旱風、霉爛、蝗蟲、螞蚱,或有仇敵犯境,圍困城邑,無論遭遇甚麼災禍疾病,
28Se estos malsato en la lando, aŭ se estos pesto, brulsekeco, velkado, akridoj, aŭ vermoj, aŭ se premos ilin malamiko en la lando de ilia loĝado, aŭ se estos ia plago aŭ malsano;
29你的民 以色列 ,或是眾人,或是一人,自覺災禍甚苦,向這殿舉手,無論祈求甚麼,禱告甚麼,
29ĉe ĉiu preĝo, ĉe ĉiu petego, kiun faros iu homo aŭ Via tuta popolo Izrael, kiam ĉiu el ili sentos sian malfeliĉon kaj sian doloron kaj etendos siajn manojn al ĉi tiu domo:
30求你從天上你的居所垂聽赦免。你是知道人心的,要照各人所行的待他們(惟有你知道世人的心),
30aŭskultu el la ĉielo, el la loko de Via loĝado, kaj pardonu, kaj redonu al ĉiu konforme al lia tuta konduto, kiel Vi konas lian koron (ĉar Vi sola konas la koron de la homidoj);
31使他們在你賜給我們列祖之地上一生一世敬畏你,遵行你的道。
31por ke ili Vin timu, kaj por ke ili iradu laŭ Viaj vojoj dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj.
32「論到不屬你民 以色列 的外邦人,為你的大名和大能的手,並伸出來的膀臂,從遠方而來,向這殿禱告,
32Ankaŭ koncerne aligentulon, kiu ne estas el Via popolo Izrael, sed venos el malproksima lando pro Via granda nomo, pro Via forta mano, kaj pro Via etendita brako, kaj li venos kaj preĝos en ĉi tiu domo:
33求你從天上你的居所垂聽,照着外邦人所祈求的而行,使天下萬民都認識你的名,敬畏你,像你的民 以色列 一樣,又使他們知道我建造的這殿是稱為你名下的。
33Vi aŭskultu el la ĉielo, el la loko de Via loĝado, kaj faru ĉion, pri kio vokos al Vi la aligentulo; por ke ĉiuj popoloj de la tero konu Vian nomon, kaj timu Vin tiel, kiel Via popolo Izrael, kaj por ke ili sciu, ke per Via nomo estas nomata ĉi tiu domo, kiun mi konstruis.
34「你的民若奉你的差遣,無論往何處去與仇敵爭戰,向你所選擇的城與我為你名所建造的殿禱告,
34Kiam Via popolo eliros milite kontraŭ siajn malamikojn laŭ la vojo, laŭ kiu Vi ilin sendos, kaj ili preĝos al Vi, turninte sin al ĉi tiu urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:
35求你從天上垂聽他們的禱告祈求,使他們得勝。
35tiam aŭskultu el la ĉielo ilian preĝon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon.
36「你的民若得罪你(世上沒有不犯罪的人),你向他們發怒,將他們交給仇敵擄到或遠或近之地;
36Se ili pekos antaŭ Vi (ĉar ne ekzistas homo, kiu ne pekus), kaj Vi ekkoleros kontraŭ ili kaj transdonos ilin al malamiko, kaj iliaj kaptintoj forkondukos ilin en landon malproksiman aŭ proksiman;
37他們若在擄到之地想起罪來,回心轉意,懇求你說:『我們有罪了,我們悖逆了,我們作惡了』;
37sed ili rekonsciiĝos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj, konvertiĝos, kaj petegos Vin en la lando de sia kaptiteco, dirante: Ni pekis, ni malbonagis, ni krimis;
38他們若在擄到之地盡心盡性歸服你,又向自己的地,就是你賜給他們列祖之地和你所選擇的城,並我為你名所建造的殿禱告,
38kaj ili returnos sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de sia kaptiteco, kien oni forkondukis ilin, kaj ili preĝos, turninte sin al sia lando, kiun Vi donis al iliaj patroj, kaj al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:
39求你從天上你的居所垂聽你民的禱告祈求,為他們伸冤,赦免他們的過犯。
39tiam aŭskultu el la ĉielo, el la loko de Via loĝado, ilian preĝon kaj ilian petegon, defendu ilian aferon, kaj pardonu al Via popolo tion, per kio ili pekis antaŭ Vi.
40「我的上帝啊,現在求你睜眼看,側耳聽在此處所獻的禱告。
40Nun, ho mia Dio, Viaj okuloj estu nefermitaj kaj Viaj oreloj estu atentaj al la preĝo sur ĉi tiu loko.
41耶和華上帝啊,求你起來, 和你有能力的 約 櫃同入安息之所。 耶和華上帝啊,願你的祭司披上救恩; 願你的聖民蒙福歡樂。
41Kaj nun leviĝu, ho Dio Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la arkeo de Via potenco. Viaj pastroj, ho Dio Eternulo, vestiĝu per savo, kaj Viaj fideluloj ĝuu bonon.
42耶和華上帝啊,求你不要厭棄你的受膏者, 要記念向你僕人 大衛 所施的慈愛。」
42Ho Dio Eternulo, ne forturnu la vizaĝon de Via sanktoleito; memoru la favorkorecon koncerne Davidon, Vian servanton.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.