歷代志下 29
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1希西家 登基的時候年二十五歲,在 耶路撒冷 作王二十九年。他母親名叫 亞比雅 ,是 撒迦利雅 的女兒。
1Ĥizkija fariĝis reĝo, havante la aĝon de dudek kvin jaroj, kaj dudek naŭ jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Abija, filino de Zeĥarja.
2希西家 行耶和華眼中看為正的事,效法他祖 大衛 一切所行的。
2Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David.
3元年正月,開了耶和華殿的門,重新修理。
3En la unua jaro de sia reĝado, en la unua monato, li malŝlosis la pordojn de la domo de la Eternulo kaj riparis ilin.
4他召眾祭司和 利未 人來,聚集在東邊的寬闊處,
4Kaj li venigis la pastrojn kaj la Levidojn, kolektis ilin sur la placo orienta,
5對他們說:「 利未 人哪,當聽我說:現在你們要潔淨自己,又潔淨耶和華-你們列祖上帝的殿,從聖所中除去污穢之物。
5kaj diris al ili: Aŭskultu min, ho Levidoj! nun vi sanktigu vin, kaj sanktigu la domon de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj elĵetu la malpuraĵon el la sanktejo.
6我們列祖犯了罪,行耶和華-我們上帝眼中看為惡的事,離棄他,轉臉背向他的居所,
6Ĉar niaj patroj krimis, agadis malbone antaŭ la Eternulo, nia Dio, forlasis Lin, forturnis sian vizaĝon de la loĝejo de la Eternulo, kaj turnis al ĝi sian dorson.
7封鎖廊門,吹滅燈火,不在聖所中向 以色列 上帝燒香,或獻燔祭。
7Ili ankaŭ ŝlosis la pordojn de la portiko, estingis la lucernojn, incensojn ili ne incensis, kaj bruloferojn ili ne faris en la sanktejo al Dio de Izrael.
8因此,耶和華的忿怒臨到 猶大 和 耶路撒冷 ,將其中的人拋來拋去,令人驚駭、嗤笑,正如你們親眼所見的。
8Kaj ekkoleris la Eternulo kontraŭ Judujo kaj Jerusalem; kaj Li elmetis ilin al teruro, ruinigo, kaj mokado, kiel vi vidas per viaj okuloj.
9所以我們的祖宗倒在刀下,我們的妻子兒女也被擄掠。
9Kaj jen niaj patroj falis de glavo, kaj niaj filoj, filinoj, kaj edzinoj estas pro tio en kaptiteco.
10現在我心中有意與耶和華- 以色列 的上帝立約,好使他的烈怒轉離我們。
10Nun mi intencas fari interligon kun la Eternulo, Dio de Izrael, por ke Li forigu de ni la flamon de Sia kolero.
11我的眾子啊,現在不要懈怠;因為耶和華揀選你們站在他面前事奉他,與他燒香。」
11Miaj infanoj, nun ne estu malzorgaj, ĉar vin elektis la Eternulo, ke vi staru antaŭ Li, ke vi servu al Li, kaj ke vi estu por Li servantoj kaj incensantoj.
12於是, 利未 人 哥轄 的子孫、 亞瑪賽 的兒子 瑪哈 , 亞撒利雅 的兒子 約珥 ; 米拉利 的子孫、 亞伯底 的兒子 基士 , 耶哈利勒 的兒子 亞撒利雅 ; 革順 的子孫、 薪瑪 的兒子 約亞 , 約亞 的兒子 伊甸 ;
12Tiam leviĝis la Levidoj: Maĥat, filo de Amasaj, Joel, filo de Azarja, el la Kehatidoj; kaj el la Merariidoj: Kiŝ, filo de Abdi, Azarja, filo de Jehalelel; kaj el la Gerŝonidoj: Joaĥ, filo de Zima, kaj Eden, filo de Joaĥ;
13以利撒反 的子孫 申利 和 耶利 ; 亞薩 的子孫 撒迦利雅 和 瑪探雅 ;
13kaj el la idoj de Elicafan: Ŝimri kaj Jeiel; kaj el la idoj de Asaf: Zeĥarja kaj Matanja;
14希幔 的子孫 耶歇 和 示每 ; 耶杜頓 的子孫 示瑪雅 和 烏薛 ;
14kaj el la idoj de Heman: Jeĥiel kaj Ŝimei; kaj el la idoj de Jedutun: Ŝemaja kaj Uziel.
15起來聚集他們的弟兄,潔淨自己,照着王的吩咐、耶和華的命令,進去潔淨耶和華的殿。
15Kaj ili kolektis siajn fratojn kaj sanktigis sin; kaj ili eniris, laŭ la ordono de la reĝo, konforme al la vortoj de la Eternulo, por purigi la domon de la Eternulo.
16祭司進入耶和華的殿要潔淨殿,將殿中所有污穢之物搬到耶和華殿的院內, 利未 人接去,搬到外頭 汲淪溪 邊。
16Kaj la pastroj eniris en la internon de la domo de la Eternulo, por purigi; kaj ĉion malpuran, kion ili trovis en la templo de la Eternulo, ili elportis sur la korton de la domo de la Eternulo; kaj tion prenis la Levidoj, por elporti eksteren, al la torento Kidron.
17從正月初一日潔淨起,初八日到了耶和華的殿廊,用八日的工夫潔淨耶和華的殿,到正月十六日才潔淨完了。
17Ili komencis la sanktigadon en la unua tago de la unua monato, kaj en la oka tago de la monato ili eniris en la portikon de la Eternulo; ili sanktigis la domon de la Eternulo dum ok tagoj, kaj en la dek-sesa tago de la unua monato ili finis.
18於是,他們晉見 希西家 王,說:「我們已將耶和華的全殿和燔祭壇,並壇的一切器皿、陳設餅的桌子,與桌子的一切器皿都潔淨了;
18Kaj ili eniris internen al la reĝo Ĥizkija, kaj diris: Ni purigis la tutan domon de la Eternulo, kaj la altaron de bruloferoj kaj ĉiujn ĝiajn vazojn, kaj la tablon de la panoj de propono kaj ĉiujn ĝiajn vazojn;
19並且 亞哈斯 王在位犯罪的時候所廢棄的器皿,我們預備齊全,且潔淨了,現今都在耶和華的壇前。」
19kaj ĉiujn vazojn, kiujn la reĝo Aĥaz dum sia reĝado malpurigis per siaj krimoj, ni pretigis kaj sanktigis, kaj jen ili estas antaŭ la altaro de la Eternulo.
20希西家 王清早起來,聚集城裏的首領都上耶和華的殿;
20La reĝo Ĥizkija leviĝis frue matene, kunvenigis la estrojn de la urbo, kaj iris en la domon de la Eternulo.
21牽了七隻公牛,七隻公羊,七隻羊羔,七隻公山羊,要為國、為殿、為 猶大 人作贖罪祭。王吩咐 亞倫 的子孫眾祭司,獻在耶和華的壇上,
21Kaj ili alkondukis sep bovojn, sep virŝafojn, sep ŝafidojn, kaj sep kaprojn, kiel pekoferon pro la regno, pro la sanktejo, kaj pro Judujo; kaj li ordonis al la Aaronidoj, la pastroj, fari bruloferon sur la altaro de la Eternulo.
22就宰了公牛,祭司接血灑在壇上,宰了公羊,把血灑在壇上,又宰了羊羔,也把血灑在壇上;
22Kaj oni buĉis la bovojn, kaj la pastroj prenis la sangon kaj aspergis la altaron; kaj oni buĉis la virŝafojn kaj aspergis per la sango la altaron; kaj oni buĉis la ŝafidojn kaj aspergis per la sango la altaron.
23把那作贖罪祭的公山羊牽到王和會眾面前,他們就按手在其上。
23Kaj oni alkondukis la propekajn kaprojn antaŭ la reĝon kaj la komunumon, kaj ili metis siajn manojn sur ilin.
24祭司宰了羊,將血獻在壇上作贖罪祭,為 以色列 眾人贖罪,因為王吩咐將燔祭和贖罪祭為 以色列 眾人 獻上 。
24Kaj la pastroj ilin buĉis, kaj senpekigis per ilia sango la altaron, por pekliberigi la tutan Izraelon; ĉar pro la tuta Izrael, diris la reĝo, estas la brulofero kaj la pekofero.
25王又派 利未 人在耶和華殿中敲鈸,鼓瑟,彈琴,乃照 大衛 和他先見 迦得 ,並先知 拿單 所吩咐的,就是耶和華藉先知所吩咐的。
25Kaj li starigis la Levidojn en la domo de la Eternulo kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, laŭ la preskribo de David, de Gad, la viziisto de la reĝo, kaj de la profeto Natan; ĉar de la Eternulo estis tiu preskribo per Liaj profetoj.
26利未 人拿 大衛 的樂器,祭司拿號,一同站立。
26Kaj stariĝis la Levidoj kun la instrumentoj de David, kaj la pastroj kun la trumpetoj.
27希西家 吩咐在壇上獻燔祭,燔祭一獻,就唱讚美耶和華的歌,用號,並用 以色列 王 大衛 的樂器相和。
27Kaj Ĥizkija ordonis, ke oni faru la bruloferon sur la altaro. Kaj en la momento, kiam komenciĝis la brulofero, komenciĝis la kantado al la Eternulo, akompanata de trumpetoj kaj de instrumentoj de David, reĝo de Izrael.
28會眾都敬拜,歌唱的歌唱,吹號的吹號,如此直到燔祭獻完了。
28Kaj la tuta popolo adorkliniĝis, kaj la kantado de la kantistoj kaj la trumpetado de la trumpetistoj daŭris ĝis la fino de la brulofero.
29獻完了祭,王和一切跟隨的人都俯伏敬拜。
29Kiam la brulofero estis finita, la reĝo, kaj ĉiuj, kiuj troviĝis kun li, ekgenuis kaj adorkliniĝis.
30希西家 王與眾首領又吩咐 利未 人用 大衛 和先見 亞薩 的詩詞頌讚耶和華;他們就歡歡喜喜地頌讚耶和華,低頭敬拜。
30Kaj la reĝo Ĥizkija kaj la estroj diris al la Levidoj, ke ili gloru la Eternulon per la vortoj de David kaj de la viziisto Asaf; kaj ili glorkantis kun ĝojo, fleksis sin, kaj adorkliniĝis.
31希西家 說:「你們既然歸耶和華為聖,就要前來把祭物和感謝祭奉到耶和華殿裏。」會眾就把祭物和感謝祭奉來,凡甘心樂意的也將燔祭奉來。
31Kaj Ĥizkija diris plue: Nun vi konsekris vin al la Eternulo; aliru kaj konduku buĉoferojn kaj dankoferojn al la domo de la Eternulo. Kaj la komunumo alkondukis buĉoferojn kaj dankoferojn kaj memvolajn bruloferojn.
32會眾所奉的燔祭如下:公牛七十隻,公羊一百隻,羊羔二百隻,這都是作燔祭獻給耶和華的;
32La nombro de la bruloferoj, kiujn la komunumo alkondukis, estis: sepdek bovoj, cent virŝafoj, ducent ŝafidoj; ĉio ĉi tio estis bruloferoj al la Eternulo.
33又有分別為聖之物,公牛六百隻,綿羊三千隻。
33Da konsekritaj estis: sescent bovoj kaj tri mil ŝafoj.
34但祭司太少,不能剝盡燔祭牲的皮,所以他們的弟兄 利未 人幫助他們,直等燔祭的事完了,又等 別的 祭司自潔了;因為 利未 人誠心自潔,勝過祭司。
34Sed la nombro de la pastroj estis tro malgranda, kaj ili ne povis senfeligi ĉiujn bruloferojn; tial helpis al ili iliaj fratoj, la Levidoj, ĝis la laboro estis finita kaj ĝis la pastroj sin sanktigis; ĉar la Levidoj estis pli fervoraj en la sinsanktigado, ol la pastroj.
35燔祭和平安祭牲的脂油,並燔祭同獻的奠祭甚多。這樣,耶和華殿中的事務俱都齊備了。
35Ankaŭ tre multe estis da bruloferoj, kun la sebo de pacoferoj kaj kun verŝoferoj por la bruloferoj. Tiamaniere estis preta la servado en la domo de la Eternulo.
36這事辦的甚速, 希西家 和眾民都喜樂,是因上帝為眾民所預備的。
36Kaj ĝojis Ĥizkija kaj la tuta popolo pri tio, kion Dio pretigis por la popolo; ĉar neatendita estis la afero.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.