歷代志下
Chapter 34
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1約西亞 登基的時候年八歲,在 耶路撒冷 作王三十一年。
1La aĝon de ok jaroj havis Joŝija, kiam li fariĝis reĝo, kaj tridek unu jarojn li reĝis en Jerusalem.
2他行耶和華眼中看為正的事,效法他祖 大衛 所行的,不偏左右。
2Li agadis bone antaŭ la Eternulo, kaj iradis laŭ la vojoj de sia patro David, kaj ne deflankiĝis dekstren nek maldekstren.
3他作王第八年,尚且年幼,就尋求他祖 大衛 的上帝。到了十二年才潔淨 猶大 和 耶路撒冷 ,除掉邱壇、木偶、雕刻的像,和鑄造的像。
3En la oka jaro de sia reĝado, estante ankoraŭ knabo, li komencis turnadi sin al la Dio de sia patro David; kaj en la dek-dua jaro li komencis purigi Judujon kaj Jerusalemon de la altaĵoj, sanktaj stangoj, idoloj, kaj fanditaj statuoj.
4眾人在他面前拆毀 巴力 的壇,砍斷壇上高高的日像,又把木偶和雕刻的像,並鑄造的像打碎成灰,撒在祭偶像人的墳上,
4Kaj oni detruis antaŭ li la altarojn de la Baaloj; la kolonojn de la suno, kiuj estis super ili, li dehakis; la sanktajn stangojn, idolojn, kaj statuojn li disbatis, dispecetigis, kaj disĵetis sur la tombojn de tiuj, kiuj alportadis al ili oferojn.
5將他們祭司的骸骨燒在壇上,潔淨了 猶大 和 耶路撒冷 ;
5La ostojn de la pastroj li forbruligis sur iliaj altaroj; kaj li purigis Judujon kaj Jerusalemon.
6又在 瑪拿西 、 以法蓮 、 西緬 、 拿弗他利 各城,和四圍破壞之處, 都這樣行 ;
6Ankaŭ en la urboj de Manase, Efraim, Simeon, kaj ĝis Naftali, en iliaj ruinoj ĉirkaŭe,
7又拆毀祭壇,把木偶和雕刻的像打碎成灰,砍斷 以色列 遍地所有的日像,就回 耶路撒冷 去了。
7li detruis la altarojn kaj la sanktajn stangojn, kaj la idolojn li disbatis en pecetojn, kaj ĉiujn kolonojn de la suno li dehakis en la tuta lando de Izrael; kaj li revenis en Jerusalemon.
8約西亞 王十八年,淨地淨殿之後,就差遣 亞薩利雅 的兒子 沙番 、邑宰 瑪西雅 、 約哈斯 的兒子史官 約亞 去修理耶和華-他上帝的殿。
8En la dek-oka jaro de sia reĝado, post la purigo de la lando kaj de la domo, li sendis Ŝafanon, filon de Acalja, la urbestron Maaseja, kaj la kronikiston Joaĥ, filo de Joaĥaz, por ripari la domon de la Eternulo, lia Dio.
9他們就去見大祭司 希勒家 ,將奉到上帝殿的銀子交給他;這銀子是看守殿門的 利未 人從 瑪拿西 、 以法蓮 ,和一切 以色列 剩下的人,以及 猶大 、 便雅憫 眾人,並 耶路撒冷 的居民收來的。
9Kaj ili venis al la ĉefpastro Ĥilkija, kaj transdonis la arĝenton, alportitan en la domon de Dio, kaj kolektitan de la Levidoj, la sojlogardistoj, el la manoj de Manase, Efraim, kaj ĉiuj restintaj Izraelidoj, ankaŭ de ĉiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj; kaj ili revenis en Jerusalemon.
10又將這銀子交給耶和華殿裏督工的,轉交修理耶和華殿的工匠,
10Kaj ili donis tion en la manojn de la laborplenumantoj, kiuj havis komision en la domo de la Eternulo; kaj ĉi tiuj donis al tiuj, kiuj laboris en la domo de la Eternulo, rebonigante kaj riparante la domon.
11就是交給木匠、石匠,買鑿成的石頭和架木與棟樑,修 猶大 王所毀壞的殿。
11Ili donis al la ĉarpentistoj kaj konstruistoj, por aĉeti ĉirkaŭhakitajn ŝtonojn kaj lignon por kunteniloj kaj traboj por la domoj, kiujn ruinigis la reĝoj de Judujo.
12這些人辦事誠實,督工的是 利未 人 米拉利 的子孫 雅哈 、 俄巴底 ;督催的是 哥轄 的子孫 撒迦利亞 、 米書蘭 ;還有善於作樂的 利未 人。
12Tiuj homoj plenumadis la laboron honeste; oficon de observistoj super ili havis Jaĥat kaj Obadja, Levidoj el la Merariidoj, kaj Zeĥarja kaj Meŝulam el la Kehatidoj; la Levidoj ĉiuj estis kompetentaj muzikistoj;
13他們又監管扛抬的人,督催一切做工的。 利未 人中也有作書記、作司事、作守門的。
13super la portistoj, kiel observistoj super ĉiuj laboristoj en ĉiuj laboroj, estis el la Levidoj la skribistoj, kontrolistoj, kaj pordegistoj.
14他們將奉到耶和華殿的銀子運出來的時候,祭司 希勒家 偶然 得了 摩西 所傳耶和華的律法書。
14Kiam ili elprenis la arĝenton, kiu estis alportita en la domon de la Eternulo, la pastro Ĥilkija trovis la libron de instruo de la Eternulo, donitan per Moseo.
15希勒家 對書記 沙番 說:「我在耶和華殿裏得了律法書。」遂將書遞給 沙番 。
15Kaj Ĥilkija ekparolis kaj diris al la skribisto Ŝafan: Libron de la instruo mi trovis en la domo de la Eternulo; kaj Ĥilkija donis la libron al Ŝafan.
16沙番 把書拿到王那裏,回覆王說:「凡交給僕人們辦的都辦理了。
16Kaj Ŝafan alportis la libron al la reĝo, kaj li ankaŭ raportis al la reĝo jene: Ĉion, kio estas komisiita al viaj servantoj, ili faras.
17耶和華殿裏的銀子倒出來,交給督工的和匠人的手裏了。」
17Oni elŝutis la arĝenton, trovitan en la domo de la Eternulo, kaj donis ĝin en la manojn de la oficistoj kaj de la laboristoj.
18書記 沙番 又對王說:「祭司 希勒家 遞給我一卷書。」 沙番 就在王面前讀那書。
18Kaj la skribisto Ŝafan raportis al la reĝo, dirante: Libron donis al mi la pastro Ĥilkija. Kaj Ŝafan legis el ĝi antaŭ la reĝo.
19王聽見律法上的話,就撕裂衣服,
19Kiam la reĝo aŭdis la vortojn de la instruo, li disŝiris siajn vestojn.
20吩咐 希勒家 與 沙番 的兒子 亞希甘 、 米迦 的兒子 亞比頓 、書記 沙番 ,和王的臣僕 亞撒雅 說:
20Kaj la reĝo ordonis al Ĥilkija, Aĥikam, filo de Ŝafan, Abdon, filo de Miĥa, la skribisto Ŝafan, kaj Asaja, servanto de la reĝo, dirante:
21「你們去為我、為 以色列 和 猶大 剩下的人,以這書上的話求問耶和華;因我們列祖沒有遵守耶和華的言語,沒有照這書上所記的去行,耶和華的烈怒就倒在我們身上。」
21Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la restintoj el Izrael kaj Jehuda, pri la vortoj de la trovita libro; ĉar granda estas la kolero de la Eternulo, elverŝiĝinta sur nin pro tio, ke niaj patroj ne observis la vorton de la Eternulo, por plenumi ĉion, kio estas skribita en ĉi tiu libro.
22於是, 希勒家 和王所派的眾人都去見女先知 戶勒大 。 戶勒大 是掌管禮服 沙龍 的妻, 沙龍 是 哈斯拉 的孫子、 特瓦 的兒子。 戶勒大 住在 耶路撒冷 第二區;他們請問於她。
22Kaj iris Ĥilkija, kaj tiuj, kiuj estis ĉe la reĝo, al la profetino Ĥulda, edzino de Ŝalum, filo de Tokhat, filo de Ĥasra, la vestogardisto (ŝi loĝis en Jerusalem, en la dua parto); kaj ili parolis kun ŝi pri tio.
23她對他們說:「耶和華- 以色列 的上帝如此說:『你們可以回覆那差遣你們來見我的人說,
23Kaj ŝi diris al ili: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Diru al la homo, kiu sendis vin al mi:
24耶和華如此說:我必照着在 猶大 王面前所讀那書上的一切咒詛,降禍與這地和其上的居民;
24Tiele diras la Eternulo: Jen Mi venigos malfeliĉon sur ĉi tiun lokon kaj sur ĝiajn loĝantojn, ĉiujn malbenojn, skribitajn en la libro, kiun oni legis antaŭ la reĝo de Judujo.
25因為他們離棄我,向別神燒香,用他們手所做的惹我發怒,所以我的忿怒 如火 倒在這地上,總不熄滅。』
25Pro tio, ke ili Min forlasis kaj incensis al aliaj dioj, kolerigante Min per ĉiuj faroj de siaj manoj, ekflamis Mia kolero kontraŭ ĉi tiu loko, kaj ĝi ne estingiĝos.
26然而差遣你們來求問耶和華的 猶大 王,你們要這樣回覆他說:『耶和華- 以色列 的上帝如此說:至於你所聽見的話,
26Kaj koncerne la reĝon de Judujo, kiu sendis vin, por demandi la Eternulon, diru al li jene: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la vortoj, kiujn vi aŭdis:
27就是聽見我指着這地和其上居民所說的話,你便心裏敬服,在我面前自卑,撕裂衣服,向我哭泣,因此我應允了你。這是我-耶和華說的。
27Ĉar via koro moliĝis kaj vi humiliĝis antaŭ Dio, kiam vi aŭdis Liajn vortojn pri ĉi tiu loko kaj pri ĝiaj loĝantoj, kaj vi humiliĝis antaŭ Mi, disŝiris viajn vestojn, kaj ploris antaŭ Mi: tial Mi ankaŭ aŭskultis vin, diras la Eternulo.
28我必使你平平安安地歸到墳墓,到你列祖那裏,我要降與這地和其上居民的一切災禍,你也不致親眼看見。』」他們就回覆王去了。
28Jen Mi alkolektos vin al viaj patroj, kaj vi iros en vian tombon en paco, kaj viaj okuloj ne vidos la tutan malfeliĉon, kiun Mi venigos sur ĉi tiun lokon kaj sur ĝiajn loĝantojn. Kaj ili alportis la respondon al la reĝo.
29王差遣人招聚 猶大 和 耶路撒冷 的眾長老來。
29La reĝo sendis, kaj kunvenigis ĉiujn plejaĝulojn de Judujo kaj Jerusalem.
30王和 猶大 眾人,與 耶路撒冷 的居民,並祭司 利未 人,以及所有的百姓,無論大小,都一同上到耶和華的殿;王就把殿裏所得的約書念給他們聽。
30Kaj la reĝo iris en la domon de la Eternulo, kaj kune kun li ĉiuj Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem, la pastroj kaj la Levidoj, kaj la tuta popolo, de la grandaj ĝis la malgrandaj; kaj oni voĉlegis antaŭ ili ĉiujn vortojn de la libro de interligo, kiu estis trovita en la domo de la Eternulo.
31王站在他的地位上,在耶和華面前立約,要盡心盡性地順從耶和華,遵守他的誡命、法度、律例,成就這書上所記的約言;
31Kaj la reĝo stariĝis sur sia loko, kaj faris interligon antaŭ la Eternulo, por sekvi la Eternulon, kaj observi Liajn ordonojn, decidojn, kaj leĝojn, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, por plenumi la vortojn de la interligo, skribitajn en tiu libro.
32又使住 耶路撒冷 和 便雅憫 的人都服從 這約 。於是 耶路撒冷 的居民都遵行他們列祖之上帝的約。
32Kaj li aligis al tio ĉiujn, kiuj troviĝis en Jerusalem kaj en la lando de Benjamen. Kaj la loĝantoj de Jerusalem agadis laŭ la interligo de Dio, Dio de iliaj patroj.
33約西亞 從 以色列 各處將一切可憎之物盡都除掉,使 以色列 境內的人都事奉耶和華-他們的上帝。 約西亞 在世的日子,就跟從耶和華-他們列祖的上帝,總不離開。
33Kaj Joŝija forigis ĉiujn abomenindaĵojn el ĉiuj regionoj, kiuj apartenis al la Izraelidoj; kaj ĉiujn, kiuj troviĝis en Izrael, li devigis servi al la Eternulo, ilia Dio. Dum lia tuta vivo ili ne defalis de la Eternulo, Dio de iliaj patroj.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.