歷代志下
Chapter 16
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1亞撒 三十六年, 以色列 王 巴沙 上來攻擊 猶大 ,修築 拉瑪 ,不許人從 猶大 王 亞撒 那裏出入。
1En la tridek-sesa jaro de la reĝado de Asa iris Baaŝa, reĝo de Izrael, kontraŭ Judujon, kaj li konstruis Raman, por bari la eliradon kaj eniradon al Asa, reĝo de Judujo.
2於是 亞撒 從耶和華殿和王宮的府庫裏拿出金銀來,送與住 大馬士革 的 亞蘭 王 便‧哈達 ,說:
2Tiam Asa elprenis arĝenton kaj oron el la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la reĝa domo, kaj sendis al Ben-Hadad, reĝo de Sirio, kiu loĝis en Damasko, kaj dirigis al li:
3「你父曾與我父立約,我與你也要立約。現在我將金銀送給你,求你廢掉你與 以色列 王 巴沙 所立的約,使他離開我。」
3Estas interligo inter mi kaj vi, kiel inter mia patro kaj via patro; jen mi sendas al vi arĝenton kaj oron: neniigu vian interligon kun Baaŝa, reĝo de Izrael, por ke li foriru de mi.
4便‧哈達 聽從 亞撒 王的話,派軍長去攻擊 以色列 的城邑。他們就攻破 以雲 、 但 、 亞伯‧瑪音 ,和 拿弗他利 一切的積貨城。
4Kaj Ben-Hadad obeis la reĝon Asa, kaj sendis siajn militestrojn kontraŭ la urbojn de Izrael, kaj ili venkobatis Ijonon kaj Danon kaj Abel-Maimon, kaj ĉiujn provizejojn en la urboj de Naftali.
5巴沙 聽見就停工,不修築 拉瑪 了。
5Kiam Baaŝa tion aŭdis, li ĉesis konstrui Raman kaj haltigis sian laboradon.
6於是 亞撒 王率領 猶大 眾人,將 巴沙 修築 拉瑪 所用的石頭、木頭都運去,用以修築 迦巴 和 米斯巴 。
6Tiam la reĝo Asa prenis ĉiujn Judojn; kaj ili forportis la ŝtonojn de Rama kaj ĝian lignon, el kiuj Baaŝa faris la konstruadon; kaj li konstruis el tio Geban kaj Micpan.
7那時,先見 哈拿尼 來見 猶大 王 亞撒 ,對他說:「因你仰賴 亞蘭 王,沒有仰賴耶和華-你的上帝,所以 亞蘭 王的軍兵脫離了你的手。
7En tiu tempo venis la antaŭvidisto Ĥanani al Asa, reĝo de Judujo, kaj diris al li: Ĉar vi apogis vin sur la reĝo de Sirio, kaj ne apogis vin sur la Eternulo, via Dio, tial saviĝis el via mano la militistaro de la reĝo de Sirio.
8古實 人、 路比 人的軍隊不是甚大嗎?戰車馬兵不是極多嗎?只因你仰賴耶和華,他便將他們交在你手裏。
8Ĉu la Etiopoj kaj Luboj ne estis kun granda forto, kun ĉaroj kaj rajdistoj en tre granda nombro? tamen, ĉar vi apogis vin sur la Eternulo, Li transdonis ilin en vian manon;
9耶和華的眼目遍察全地,要顯大能幫助向他心存誠實的人。你這事行得愚昧;此後,你必有爭戰的事。」
9ĉar la okuloj de la Eternulo ĉirkaŭrigardas la tutan teron, por subteni tiujn, kies koro estas plene aldonita al Li. Malsaĝe vi agis per ĉi tio; pro tio de nun vi havos militojn.
10亞撒 因此惱恨先見,將他囚在監裏。那時 亞撒 也虐待一些人民。
10Asa ekkoleris kontraŭ la antaŭvidisto kaj metis lin en malliberejon, ĉar li indignis kontraŭ li pro tio; ankaŭ kelkajn el la popolo Asa premis en tiu tempo.
11亞撒 所行的事,自始至終都寫在 猶大 和 以色列 諸王記上。
11La historio de Asa, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la libro de la reĝoj de Judujo kaj Izrael.
12亞撒 作王三十九年,他腳上有病,而且甚重。病的時候沒有求耶和華,只求醫生。
12En la tridek-naŭa jaro de sia reĝado Asa malsaniĝis je siaj piedoj; tre forta fariĝis lia malsano; sed eĉ en sia malsano li turnis sin ne al la Eternulo, sed al kuracistoj.
13他作王四十一年而死,與他列祖同睡,
13Kaj Asa ekdormis kun siaj patroj, kaj mortis en la kvardek-unua jaro de sia reĝado.
14葬在 大衛城 自己所鑿的墳墓裏,放在床上,其床堆滿各樣馨香的香料,就是按做香的作法調和的香料,又為他燒了許多的物件。
14Kaj oni enterigis lin en lia tombo, kiun li pretigis al si en la urbo de David; kaj oni kuŝigis lin sur lito plenigita de aromaĵoj kaj diversaj lerte preparitaj ŝmiraĵoj, kaj oni faris por li tre grandan brulon.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.