歷代志上 29
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1大衛 王對會眾說:「我兒子 所羅門 是上帝特選的,還年幼嬌嫩;這工程甚大,因這殿不是為人,乃是為耶和華上帝建造的。
1Kaj la reĝo David diris al la tuta komunumo: Mia filo Salomono, la sola, kiun elektis la Eternulo, estas juna kaj neforta, kaj la laboro estas granda; ĉar ne por homo estas la loĝejo, sed por Dio la Eternulo.
2我為我上帝的殿已經盡力,預備金子做金器,銀子做銀器,銅做銅器,鐵做鐵器,木做木器,還有紅瑪瑙可鑲嵌的寶石,彩石和一切的寶石,並許多漢白玉。
2Mi preparis per mia tuta forto por la domo de mia Dio oron por la oraj objektoj, arĝenton por la arĝentaj, kupron por la kupraj, feron por la feraj, lignon por la lignaj, ŝtonojn oniksajn kaj ŝtonojn enkadrigitajn, ŝtonojn belajn kaj diverskolorajn, kaj ĉiaspecajn ŝtonojn multekostajn, kaj multe da ŝtonoj marmoraj.
3且因我心中愛慕我上帝的殿,就在預備建造聖殿的材料之外,又將我自己積蓄的金銀獻上,建造我上帝的殿,
3Krom tio, pro mia amo al la domo de mia Dio, mian propran trezoron de oro kaj arĝento, kiun mi havas, mi fordonas por la domo de mia Dio, krom tio, kion mi pretigis por la sankta domo:
4就是 俄斐 金三千他連得、精鍊的銀子七千他連得,以貼殿牆。
4tri mil kikarojn da oro, el la oro de Ofir, kaj sep mil kikarojn da arĝento refandita, por tegi la murojn de la domoj;
5金子做金器,銀子做銀器,並藉匠人的手製造一切。今日有誰樂意將自己獻給耶和華呢?」
5oron por la oraj objektoj, arĝenton por la arĝentaj, kaj por ĉiuj laborotaĵoj de la majstroj. Tamen kiu ankoraŭ deziras oferi hodiaŭ por la Eternulo?
6於是,眾族長和 以色列 各支派的首領、千夫長、百夫長,並監管王工的官長,都樂意獻上。
6Kaj oferis la ĉefoj de patrodomoj, la estroj de la triboj de Izrael, la milestroj kaj centestroj, kaj la estroj super la aferoj de la reĝo;
7他們為上帝殿的使用獻上金子五千他連得零一萬達利克,銀子一萬他連得,銅一萬八千他連得,鐵十萬他連得。
7kaj ili donis por la bezonoj de la domo de Dio kvin mil kikarojn da oro kaj dek mil darkemonojn, kaj dek mil kikarojn da arĝento, kaj dek ok mil kikarojn da kupro, kaj cent mil kikarojn da fero.
8凡有 寶 石的都交給 革順 人 耶歇 ,送入耶和華殿的府庫。
8Kaj tiuj, ĉe kiuj troviĝis multekostaj ŝtonoj, donis ilin por la trezorejo de la domo de la Eternulo, en la manojn de Jeĥiel, la Gerŝonido.
9因這些人誠心樂意獻給耶和華,百姓就歡喜, 大衛 王也大大歡喜。
9Kaj la popolo ĝojis pro tiu oferado, ĉar el plena koro ili oferis al la Eternulo; ankaŭ la reĝo David ĝojis tre forte.
10所以, 大衛 在會眾面前稱頌耶和華說:「耶和華-我們的父, 以色列 的上帝是應當稱頌,直到永永遠遠的!
10Kaj David benis la Eternulon antaŭ la okuloj de la tuta komunumo, kaj David diris: Estu benata, ho Eternulo, Dio de nia patro Izrael, eterne kaj eterne.
11耶和華啊,尊大、能力、榮耀、強勝、威嚴都是你的;凡天上地下的都是你的;國度也是你的,並且你為至高,為萬有之首。
11Al Vi, ho Eternulo, apartenas grandeco, potenco, majesto, venko, kaj gloro, ĉar ĉio en la ĉielo kaj sur la tero estas Via; al Vi, ho Eternulo, apartenas la reĝado, kaj Vi estas alte super ĉiuj estroj.
12豐富尊榮都從你而來,你也治理萬物。在你手裏有大能大力,使人尊大強盛都出於你。
12Riĉeco kaj honoro venas de Vi; Vi regas super ĉio; en Via mano estas forto kaj potenco; Via mano povas ĉion grandigi kaj fortikigi.
13我們的上帝啊,現在我們稱謝你,讚美你榮耀之名!
13Kaj nun, ho nia Dio, ni dankas Vin, kaj ni gloras Vian majestan nomon.
14「我算甚麼,我的民算甚麼,竟能如此樂意奉獻?因為萬物都從你而來,我們把從你而得的獻給你。
14Ĉar kiu estas mi, kaj kio estas mia popolo, ke mi havis la forton, por oferi tiom? de Vi estas ĉio, kaj el Via mano ni donis al Vi.
15我們在你面前是客旅,是寄居的,與我們列祖一樣。我們在世的日子如影兒,不能長存。
15Pasloĝantoj kaj enmigrintoj ni estas apud Vi, kiel ĉiuj niaj patroj; kiel ombro estas niaj tagoj sur la tero, nenio fortika.
16耶和華-我們的上帝啊,我們預備這許多材料,要為你的聖名建造殿宇,都是從你而來,都是屬你的。
16Ho Eternulo, nia Dio! ĉi tiu tuta abundaĵo, kiun ni preparis, por konstrui al Vi domon, al Via sankta nomo, estas el Via mano, al Vi ĉio apartenas.
17我的上帝啊,我知道你察驗人心,喜悅正直;我以正直的心樂意獻上這一切物。現在我喜歡見你的民在這裏都樂意奉獻與你。
17Mi scias, ho mia Dio, ke Vi esploras la koron kaj ke sincereco plaĉas al Vi; el sincera koro mi oferis ĉion ĉi tion; kaj nun mi vidas kun ĝojo Vian popolon, kiu troviĝas ĉi tie, ke ĝi oferas al Vi.
18耶和華-我們列祖 亞伯拉罕 、 以撒 、 以色列 的上帝啊,求你使你的民常存這樣的心思意念,堅定他們的心歸向你,
18Ho Eternulo, Dio de niaj patroj Abraham, Isaak, kaj Izrael! konservu ĝin por ĉiam, ĉi tiun pensmanieron de la koro de Via popolo, kaj turnu ilian koron al Vi.
19又求你賜我兒子 所羅門 誠實的心,遵守你的命令、法度、律例,成就這一切的事,用我所預備的建造殿宇。」
19Kaj al mia filo Salomono donu koron perfektan, ke li observu Viajn ordonojn, Viajn preskribojn, kaj Viajn leĝojn, ke li ĉion plenumu, kaj ke li konstruu la konstruaĵon, por kiu mi faris la preparojn.
20大衛 對全會眾說:「你們應當稱頌耶和華-你們的上帝。」於是會眾稱頌耶和華-他們列祖的上帝,低頭拜耶和華與王。
20Kaj David diris al la tuta komunumo: Benu la Eternulon, vian Dion. Kaj la tuta komunumo benis la Eternulon, Dion de iliaj patroj; kaj ili kliniĝis kun adoro antaŭ la Eternulo kaj antaŭ la reĝo.
21次日,他們向耶和華獻 平安 祭和燔祭,就是獻公牛一千隻,公綿羊一千隻,羊羔一千隻,並同獻的奠祭;又為 以色列 眾人獻許多的祭。那日,他們在耶和華面前吃喝,大大歡樂。
21Kaj ili faris buĉoferojn al la Eternulo. Kaj en la sekvanta tago ili alportis bruloferojn al la Eternulo: mil bovojn, mil virŝafojn, mil ŝafidojn, kune kun iliaj verŝoferoj, kaj multe da oferoj por la tuta Izrael.
22他們奉耶和華的命再膏 大衛 的兒子 所羅門 作王,又膏 撒督 作祭司。
22Kaj ili manĝis kaj trinkis antaŭ la Eternulo en tiu tago kun granda ĝojo. Kaj duafoje ili faris reĝo Salomonon, filon de David, kaj sanktoleis lin kiel reganton, kaj Cadokon kiel pastron.
23於是 所羅門 坐在耶和華所賜的位上,接續他父親 大衛 作王,萬事亨通; 以色列 眾人也都聽從他。
23Kaj Salomono suriris sur la tronon de la Eternulo kiel reĝo anstataŭ sia patro David; kaj li havis sukceson, kaj la tuta Izrael obeadis lin.
24眾首領和勇士,並 大衛 王的眾子,都順服 所羅門 王。
24Kaj ĉiuj estroj kaj eminentuloj, kaj ankaŭ ĉiuj filoj de la reĝo David, submetis sin al la reĝo Salomono.
25耶和華使 所羅門 在 以色列 眾人眼前甚為尊大,極其威嚴,勝過在他以前的 以色列 王。
25Kaj la Eternulo forte altigis Salomonon antaŭ la okuloj de la tuta Izrael, kaj metis sur lin reĝan majeston, kiu antaŭe estis sur neniu el la reĝoj de Izrael.
26耶西 的兒子 大衛 作 以色列 眾人的王,
26David, filo de Jiŝaj, estis reĝo super la tuta Izrael.
27作王共四十年:在 希伯崙 作王七年,在 耶路撒冷 作王三十三年。
27La tempo, dum kiu li reĝis super Izrael, estis kvardek jaroj: en Ĥebron li reĝis sep jarojn, kaj en Jerusalem li reĝis tridek tri jarojn.
28他年紀老邁,日子滿足,享受豐富、尊榮,就死了。他兒子 所羅門 接續他作王。
28Kaj li mortis en bona maljuneco, sata de aĝo, riĉeco, kaj gloro; kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Salomono.
29大衛 王始終的事都寫在先見 撒母耳 的書上和先知 拿單 並先見 迦得 的書上。
29La historio de la reĝo David, la antaŭa kaj la posta, estas priskribita en la kroniko de la antaŭvidisto Samuel, en la kroniko de la profeto Natan, kaj en la kroniko de la viziisto Gad;
30他的國事和他的勇力,以及他和 以色列 並列國所經過的事都寫在這書上。
30lia tuta reĝado, lia potenco, kaj la tempo, kiun travivis li kaj Izrael kaj ĉiuj regnoj de la landoj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.