歷代志上
Chapter 28
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1大衛 招聚 以色列 各支派的首領和輪班服事王的軍長,與千夫長、百夫長,掌管王和王子產業牲畜的,並太監,以及大能的勇士,都到 耶路撒冷 來。
1David kunvenigis en Jerusalemon ĉiujn estrojn de Izrael, la estrojn de la triboj, la estrojn de la apartaĵoj, kiuj servis al la reĝo, la milestrojn kaj centestrojn, la estrojn super ĉiuj havaĵoj kaj super la brutoj de la reĝo kaj de liaj filoj, ankaŭ la korteganojn, heroojn, kaj ĉiujn distingitojn.
2大衛 王就站起來,說:「我的弟兄,我的百姓啊,你們當聽我言,我心裏本想建造殿宇,安放耶和華的約櫃,作為我上帝的腳凳;我已經預備建造的材料。
2Kaj la reĝo David stariĝis sur siaj piedoj, kaj diris: Aŭskultu min, ho miaj fratoj kaj mia popolo! Mi intencis konstrui domon de ripozo por la kesto de interligo de la Eternulo kaj por piedbenketo por nia Dio, kaj mi preparis min, por konstrui.
3只是上帝對我說:『你不可為我的名建造殿宇;因你是戰士,流了人的血。』
3Sed Dio diris al mi: Ne konstruu domon al Mia nomo, ĉar vi estas homo de milito kaj vi verŝadis sangon.
4然而,耶和華- 以色列 的上帝在我父的全家揀選我作 以色列 的王,直到永遠。因他揀選 猶大 為首領;在 猶大 支派中揀選我父家,在我父的眾子裏喜悅我,立我作 以色列 眾人的王。
4Tamen la Eternulo, Dio de Izrael, elektis min el la tuta domo de mia patro, por ke mi estu reĝo super Izrael por ĉiam; ĉar Jehudan Li elektis kiel reganton, kaj en la domo de Jehuda la domon de mia patro, kaj inter la filoj de mia patro Li favoris min, farante min reĝo super la tuta Izrael.
5耶和華賜我許多兒子,在我兒子中揀選 所羅門 坐耶和華的國位,治理 以色列 人。
5Kaj el ĉiuj miaj filoj — ĉar multe da filoj donis al mi la Eternulo — Li elektis mian filon Salomono, ke li sidu sur la trono de la reĝado de la Eternulo super Izrael.
6耶和華對我說:『你兒子 所羅門 必建造我的殿和院宇;因為我揀選他作我的子,我也必作他的父。
6Kaj Li diris al mi: Via filo Salomono, li konstruos Mian domon kaj Miajn kortojn; ĉar Mi elektis lin al Mi kiel filon, kaj Mi estos al li patro.
7他若恆久遵行我的誡命典章如今日一樣,我就必堅定他的國位,直到永遠。』
7Kaj Mi fortikigos lian regnon por ĉiam, se li persistos en la plenumado de Miaj ordonoj kaj preskriboj kiel ĝis nun.
8現今在耶和華的會中, 以色列 眾人眼前所說的,我們的上帝也聽見了。你們應當尋求耶和華-你們上帝的一切誡命,謹守遵行,如此你們可以承受這美地,遺留給你們的子孫,永遠為業。
8Kaj nun antaŭ la okuloj de la tuta Izrael, la komunumo de la Eternulo, kaj antaŭ la oreloj de nia Dio: observu kaj atentu ĉiujn ordonojn de la Eternulo, via Dio, por ke vi posedu ĉi tiun bonan landon kaj heredigu ĝin al viaj infanoj post vi eterne.
9「我兒 所羅門 哪,你當認識耶和華-你父的上帝,誠心樂意地事奉他;因為他鑒察眾人的心,知道一切心思意念。你若尋求他,他必使你尋見;你若離棄他,他必永遠丟棄你。
9Kaj vi, mia filo Salomono, konu la Dion de via patro, kaj servu al Li el plena koro kaj kun animo sincera; ĉar ĉiujn korojn la Eternulo esploras, kaj ĉiujn pensojn kaj intencojn Li komprenas. Se vi serĉos Lin, vi Lin trovos; kaj se vi forlasos Lin, Li forpuŝos vin por ĉiam.
10你當謹慎,因耶和華揀選你建造殿宇作為聖所。你當剛強去行。」
10Vidu nun, kiam la Eternulo elektis vin, por konstrui domon por la sanktejo; estu forta, kaj agu.
11大衛 將 殿的 遊廊、旁屋、府庫、樓房、內殿,和施恩所的樣式指示他兒子 所羅門 ,
11Kaj David donis al sia filo Salomono la desegnon de la portiko, de la domoj, provizejoj, supraj ĉambroj, internaj ĉambroj, kaj de la loko por la sankta kesto;
12又將被靈感動所得的樣式,就是耶和華上帝殿的院子、周圍的房屋、殿的府庫,和聖物府庫的一切樣式都指示他;
12kaj la desegnon de ĉio, kion li havis en sia animo koncerne la kortojn de la domo de la Eternulo kaj koncerne ĉiujn ĉambrojn ĉirkaŭe, koncerne la trezorojn de la domo de Dio kaj la trezorojn de la sanktaĵoj,
13又指示他祭司和 利未 人的班次與耶和華殿裏各樣的工作,並耶和華殿裏一切器皿的樣式,
13koncerne la ordojn de la pastroj kaj de la Levidoj, koncerne la tutan servadon en la domo de la Eternulo, kaj koncerne ĉiujn objektojn de servado en la domo de la Eternulo;
14以及各樣應用金器的分兩和各樣應用銀器的分兩,
14ankaŭ la oron, laŭ la pezo de la oro por ĉiuj objektoj de servado, kaj la pezon de ĉiuj arĝentaj objektoj de servado;
15金燈臺和金燈的分兩,銀燈臺和銀燈的分兩,輕重各都合宜;
15ankaŭ la pezon de la oraj kandelabroj kaj de iliaj oraj lucernoj, montrante aparte la pezon de ĉiu kandelabro kaj de ĝiaj lucernoj, kaj la pezon de la arĝentaj kandelabroj, de ĉiu kandelabro kaj de ĝiaj lucernoj, laŭ la destino de ĉiu kandelabro.
16陳設餅金桌子的分兩,銀桌子的分兩,
16Li donis ankaŭ la pezon de la oro por la tabloj de propono, por ĉiu tablo aparte, kaj de la arĝento por la tabloj arĝentaj;
17精金的肉叉子、盤子,和爵的分兩,各金碗與各銀碗的分兩,
17ankaŭ por la forkoj, aspergaj kalikoj, tasoj el pura oro, oraj pelvoj, montrante la pezon por ĉiu pelvo aparte, kaj por la arĝentaj pelvoj, montrante la pezon de ĉiu pelvo;
18精金香壇的分兩,並用金子做基路伯;基路伯張開 翅膀 ,遮掩耶和華的約櫃。
18ankaŭ la pezon de la incensaltaro el refandita oro. Li donis ankaŭ desegnon de la ĉaro kun la oraj keruboj, kiuj etendas la flugilojn kaj ŝirmas la keston de interligo de la Eternulo.
19大衛 說:「這一切工作的樣式都是耶和華用手劃出來使我明白的。」
19Ĉio ĉi tio, li diris, estas skribita al mi de la mano de la Eternulo; Li klarigis al mi ĉiujn detalojn de la desegno.
20大衛 又對他兒子 所羅門 說:「你當剛強壯膽去行!不要懼怕,也不要驚惶。因為耶和華上帝就是我的上帝,與你同在;他必不撇下你,也不丟棄你,直到耶和華殿的工作都完畢了。
20Kaj David diris al sia filo Salomono: Estu forta kaj kuraĝa, kaj agu; ne timu, kaj ne tremu; ĉar Dio la Eternulo, mia Dio, estas kun vi; Li ne deturnos Sin de vi kaj ne forlasos vin, ĝis vi finos la tutan aferon por la servado en la domo de la Eternulo.
21有祭司和 利未 人的各班,為要辦理上帝殿各樣的事,又有靈巧的人在各樣的工作上樂意幫助你;並有眾首領和眾民一心聽從你的命令。」
21Kaj jen estas la ordoj de la pastroj kaj de la Levidoj por ĉia servado en la domo de Dio; ili estos kun vi por ĉiu faro, kun fervoro kaj lerteco en ĉiu laboro; kaj la estroj kaj la tuta popolo plenumos ĉiujn viajn vortojn.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.