歷代志上 19
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1此後, 亞捫 人的王 拿轄 死了,他兒子接續他作王。
1Okazis poste, ke mortis Naĥaŝ, reĝo de la Amonidoj, kaj lia filo fariĝis reĝo anstataŭ li.
2大衛 說:「我要照 哈嫩 的父親 拿轄 厚待我的恩典厚待 哈嫩 。」於是 大衛 差遣使者為他喪父安慰他。 大衛 的臣僕到了 亞捫 人的境內見 哈嫩 ,要安慰他,
2Tiam David diris: Mi estos favorkora al Ĥanun, filo de Naĥaŝ, ĉar lia patro agis favorkore koncerne min. Kaj David sendis senditojn, por konsoli lin pri lia patro. Kaj la servantoj de David venis en la landon de la Amonidoj, al Ĥanun, por lin konsoli.
3但 亞捫 人的首領對 哈嫩 說:「 大衛 差人來安慰你,你想他是尊敬你父親嗎?他的臣僕來見你不是為詳察窺探、傾覆這地嗎?」
3Sed la eminentuloj de la Amonidoj diris al Ĥanun: Ĉu efektive David deziras honori vian patron antaŭ vi, ke li sendis al vi konsolantojn? ĉu ne venis al vi liaj servantoj nur por esplori, por ruinigi, kaj por esplorrigardi la landon?
4哈嫩 便將 大衛 臣僕 的鬍鬚 剃去 一半 ,又割斷他們下半截的衣服,使他們露出下體,打發他們回去。
4Tiam Ĥanun prenis la servantojn de David, razigis ilin, detranĉis iliajn vestojn ĝis duono, ĝis la lumboj, kaj foririgis ilin.
5有人將臣僕所遇的事告訴 大衛 ,他就差人去迎接他們,因為他們甚覺羞恥;告訴他們說:「可以住在 耶利哥 ,等到鬍鬚長起再回來。」
5Kaj ili iris. Kaj oni raportis al David pri tiuj viroj, kaj li sendis renkonte al ili, ĉar la viroj tre hontis. Kaj la reĝo diris: Restu en Jeriĥo, ĝis rekreskos viaj barboj, kaj tiam revenu.
6亞捫 人知道 大衛 憎惡他們, 哈嫩 和 亞捫 人就打發人拿一千他連得銀子,從 美索不達米亞 、 亞蘭 、 瑪迦 、 瑣巴 雇戰車和馬兵,
6Kiam la Amonidoj vidis, ke ili indignigis kontraŭ si Davidon, tiam Ĥanun kaj la Amonidoj sendis mil kikarojn da arĝento, por dungi al si el Mezopotamio, el Sirio de Maaĥa, kaj el Coba ĉarojn kaj rajdistojn.
7於是雇了三萬二千輛戰車和 瑪迦 王並他的軍兵;他們來安營在 米底巴 前。 亞捫 人也從他們的城裏出來,聚集交戰。
7Kaj ili dungis al si tridek du mil ĉarojn kaj la reĝon de Maaĥa kun lia popolo. Kaj ili venis kaj stariĝis tendare antaŭ Medba. Kaj la Amonidoj kolektiĝis el siaj urboj kaj venis al la milito.
8大衛 聽見了,就差派 約押 統帶勇猛的全軍出去。
8Kiam David aŭdis pri tio, li sendis Joabon kaj la tutan armeon da kuraĝuloj.
9亞捫 人出來在城門前擺陣,所來的諸王另在郊野擺陣。
9Kaj la Amonidoj eliris, kaj batalaranĝiĝis antaŭ la enirejo de la urbo; kaj la reĝoj venintaj aranĝiĝis aparte, sur la kampo.
10約押 看見敵人在他前後擺陣,就從 以色列 軍中挑選精兵,使他們對着 亞蘭 人擺陣;
10Kiam Joab vidis, ke li havos kontraŭ si batalon antaŭe kaj malantaŭe, li faris elekton el ĉiuj plejbravuloj en Izrael kaj batalaranĝis ilin kontraŭ la Sirianoj;
11其餘的兵交與他兄弟 亞比篩 ,對着 亞捫 人擺陣。
11la ceteran parton de la popolo li komisiis al sia frato Abiŝaj, kaj ili batalaranĝis sin kontraŭ la Amonidoj.
12約押 對 亞比篩 說:「 亞蘭 人若強過我,你就來幫助我; 亞捫 人若強過你,我就去幫助你。
12Kaj li diris: Se la Sirianoj superfortos min, tiam vi donos al mi helpon; sed se la Amonidoj superfortos vin, tiam mi donos al vi helpon;
13我們都當剛強,為本國的民和上帝的城邑作大丈夫,願耶和華憑他的意旨而行。」
13estu kuraĝa, kaj ni tenu nin forte pro nia popolo kaj pro la urboj de nia Dio; kaj la Eternulo faru tion, kio plaĉos al Li.
14於是 約押 和跟隨他的人前進攻打 亞蘭 人; 亞蘭 人在 約押 面前逃跑。
14Kaj Joab, kun la popolo, kiu estis kun li, komencis la batalon kontraŭ la Sirianoj, kaj ĉi tiuj forkuris antaŭ li.
15亞捫 人見 亞蘭 人逃跑,他們也在 約押 的兄弟 亞比篩 面前逃跑進城。 約押 就回 耶路撒冷 去了。
15Kiam la Amonidoj vidis, ke la Sirianoj forkuris, ili ankaŭ forkuris antaŭ lia frato Abiŝaj, kaj foriris en la urbon. Kaj Joab venis Jerusalemon.
16亞蘭 人見自己被 以色列 人打敗,就打發使者將大河那邊的 亞蘭 人調來, 哈大利謝 的將軍 朔法 率領他們。
16Vidante, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, la Sirianoj sendis senditojn kaj elirigis la Sirianojn transriverajn; kaj Ŝofaĥ, la militestro de Hadarezer, ilin kondukis.
17有人告訴 大衛 ,他就聚集 以色列 眾人過 約旦河 ,來到 亞蘭 人那裏,迎着他們擺陣。 大衛 既擺陣攻擊 亞蘭 人, 亞蘭 人就與他打仗。
17Kiam tio estis raportita al David, li kolektis ĉiujn Izraelidojn, transiris Jordanon, venis al ili, kaj batalaranĝiĝis kontraŭ ili; David aranĝis batalon kontraŭ la Sirianoj, kaj ili interbatalis kun li.
18亞蘭 人在 以色列 人面前逃跑。 大衛 殺了 亞蘭 七千輛戰車 的人 ,四萬步兵,又殺了 亞蘭 的將軍 朔法 。
18Kaj la Sirianoj forkuris antaŭ Izrael, kaj David mortigis el la Sirianoj sep mil ĉaristojn kaj kvardek mil piedirantojn; ankaŭ Ŝofaĥon, la militestron, li mortigis.
19屬 哈大利謝 的諸王 見自己被 以色列 人打敗,就與 大衛 和好,歸服他。於是 亞蘭 人不敢再幫助 亞捫 人了。
19Kiam la servantoj de Hadarezer vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili faris pacon kun David kaj submetiĝis al li. Kaj la Sirianoj ne volis plu helpi al la Amonidoj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.