歷代志上
Chapter 15
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1大衛 在 大衛城 為自己建造宮殿,又為上帝的 約 櫃預備地方,支搭帳幕。
1Li konstruis al si domojn en la urbo de David, kaj pretigis lokon por la kesto de Dio, kaj etendis tendon super ĝi.
2那時 大衛 說:「除了 利未 人之外,無人可抬上帝的 約 櫃;因為耶和華揀選他們抬上帝的 約 櫃,且永遠事奉他。」
2Tiam David diris: Neniu portu la keston de Dio krom la Levidoj; ĉar ilin la Eternulo elektis, por ke ili portu la keston de Dio kaj servu al Li eterne.
3大衛 招聚 以色列 眾人到 耶路撒冷 ,要將耶和華的 約 櫃抬到他所預備的地方。
3Kaj David kunvenigis ĉiujn Izraelidojn en Jerusalemon, por porti la keston de la Eternulo sur ĝian lokon, kiun li pretigis por ĝi.
4大衛 又聚集 亞倫 的子孫和 利未 人。
4Kaj David kunvenigis la idojn de Aaron kaj la Levidojn:
5哥轄 子孫中有族長 烏列 和他的弟兄一百二十人。
5el la idoj de Kehat estis: la estro Uriel kaj liaj fratoj, cent dudek;
6米拉利 子孫中有族長 亞帥雅 和他的弟兄二百二十人。
6el la idoj de Merari: la estro Asaja kaj liaj fratoj, ducent dudek;
7革順 子孫中有族長 約珥 和他的弟兄一百三十人。
7el la idoj de Gerŝon: la estro Joel kaj liaj fratoj, cent tridek;
8以利撒反 子孫中有族長 示瑪雅 和他的弟兄二百人。
8el la idoj de Elicafan: la estro Ŝemaja kaj liaj fratoj, ducent;
9希伯崙 子孫中有族長 以列 和他的弟兄八十人。
9el la idoj de Ĥebron: la estro Eliel kaj liaj fratoj, okdek;
10烏薛 子孫中有族長 亞米拿達 和他的弟兄一百一十二人。
10el la idoj de Uziel: la estro Aminadab kaj liaj fratoj, cent dek du.
11大衛 將祭司 撒督 和 亞比亞他 ,並 利未 人 烏列 、 亞帥雅 、 約珥 、 示瑪雅 、 以列 、 亞米拿達 召來,
11Kaj David alvokis la pastrojn Cadok kaj Ebjatar, kaj la Levidojn Uriel, Asaja, Joel, Ŝemaja, Eliel, kaj Aminadab;
12對他們說:「你們是 利未 人的族長,你們和你們的弟兄應當自潔,好將耶和華- 以色列 上帝的 約 櫃抬到我所預備的地方。
12kaj li diris al ili: Vi, ĉefoj de patrodomoj de la Levidoj, sanktigu vin kaj viajn fratojn, kaj alportu la keston de la Eternulo, Dio de Izrael, sur la lokon, kiun mi pretigis por ĝi;
13因你們先前沒有 抬這約櫃 ,按定例求問耶和華-我們的上帝,所以他刑罰我們。」
13ĉar antaŭe, kiam ne vi tion faris, la Eternulo, nia Dio, frapis nin pro tio, ke ni serĉis Lin ne tiel, kiel oni devas.
14於是祭司 利未 人自潔,好將耶和華- 以色列 上帝的 約 櫃抬上來。
14Kaj sanktigis sin la pastroj kaj la Levidoj, por porti la keston de la Eternulo, Dio de Izrael.
15利未 子孫就用槓,肩抬上帝的 約 櫃,是照耶和華藉 摩西 所吩咐的。
15Kaj la idoj de Levi ekportis la keston de Dio, kiel ordonis Moseo laŭ la vorto de la Eternulo, sur siaj ŝultroj, per stangoj sur ili.
16大衛 吩咐 利未 人的族長,派他們歌唱的弟兄用琴瑟和鈸作樂,歡歡喜喜地大聲歌頌。
16Kaj David diris al la estroj de la Levidoj, ke ili starigu siajn fratojn la kantistojn kun muzikaj instrumentoj, psalteroj, harpoj, kaj laŭtaj cimbaloj, por ke alte aŭdiĝu la sonoj de ĝojo.
17於是 利未 人派 約珥 的兒子 希幔 和他弟兄中 比利家 的兒子 亞薩 ,並他們族弟兄 米拉利 子孫裏 古沙雅 的兒子 以探 。
17Kaj la Levidoj starigis Hemanon, filon de Joel, kaj el liaj fratoj Asafon, filon de Bereĥja, kaj el la idoj de Merari, siaj fratoj, Etanon, filon de Kuŝaja;
18其次還有他們的弟兄 撒迦利雅 、 便雅薛 、 示米拉末 、 耶歇 、 烏尼 、 以利押 、 比拿雅 、 瑪西雅 、 瑪他提雅 、 以利斐利戶 、 彌克尼雅 ,並守門的 俄別‧以東 和 耶利 。
18kaj kun ili iliajn duagradajn fratojn: Zeĥarja, Ben, Jaaziel, Ŝemiramot, Jeĥiel, Uni, Eliab, Benaja, Maaseja, Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, kaj Jeiel, kiel pordegistojn.
19這樣,派歌唱的 希幔 、 亞薩 、 以探 敲銅鈸,大發響聲;
19La kantistoj Heman, Asaf, kaj Etan estis por ludado sur kupraj cimbaloj;
20派 撒迦利雅 、 雅薛 、 示米拉末 、 耶歇 、 烏尼 、 以利押 、 瑪西雅 、 比拿雅 鼓瑟,調用女音;
20Zeĥarja, Aziel, Ŝemiramot, Jeĥiel, Uni, Eliab, Maaseja, kaj Benaja — sur psalteroj, por sopranuloj;
21又派 瑪他提雅 、 以利斐利戶 、 彌克尼雅 、 俄別‧以東 、 耶利 、 亞撒西雅 領首彈琴,調用第八。
21Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, Jeiel, kaj Azazja — sur harpoj, por basuloj, por antaŭkanti;
22利未 人的族長 基拿尼雅 是歌唱人的首領,又教訓人歌唱,因為他精通此事。
22Kenanja, la estro de la Levidoj — por aranĝado; li aranĝadis la muzikon, ĉar li estis kompetentulo.
23比利家 、 以利加拿 是 約 櫃前守門的。
23Bereĥja kaj Elkana estis pordogardistoj ĉe la kesto;
24祭司 示巴尼 、 約沙法 、 拿坦業 、 亞瑪賽 、 撒迦利雅 、 比拿亞 、 以利以謝 在上帝的 約 櫃前吹號。 俄別‧以東 和 耶希亞 也是 約 櫃前守門的。
24Ŝebanja, Joŝafat, Netanel, Amasaj, Zeĥarja, Benaja, kaj Eliezer, la pastroj, trumpetadis per trumpetoj antaŭ la kesto de Dio; Obed-Edom kaj Jeĥija estis pordogardistoj ĉe la kesto.
25於是, 大衛 和 以色列 的長老,並千夫長都去從 俄別‧以東 的家歡歡喜喜地將耶和華的約櫃抬上來。
25Tiamaniere iris David kaj la plejaĝuloj de Izrael kaj la milestroj, por transporti kun ĝojo la keston de interligo de la Eternulo el la domo de Obed-Edom.
26上帝賜恩與抬耶和華約櫃的 利未 人,他們就獻上七隻公牛,七隻公羊。
26Kaj kiam Dio helpis al la Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, oni oferbuĉis sep bovojn kaj sep ŝafojn.
27大衛 和抬 約 櫃的 利未 人,並歌唱人的首領 基拿尼雅 ,以及歌唱的人,都穿着細麻布的外袍; 大衛 另外穿着細麻布的以弗得。
27David estis vestita per tuniko el delikata tolo, ankaŭ ĉiuj Levidoj, kiuj portis la keston, la kantistoj, kaj Kenanja, la estro de aranĝado de la ĥoroj; David ankaŭ havis sur si linan efodon.
28這樣, 以色列 眾人歡呼吹角、吹號、敲鈸、鼓瑟、彈琴,大發響聲,將耶和華的約櫃抬上來。
28Kaj ĉiuj Izraelidoj akompanis la keston de interligo de la Eternulo, kun ĝojkrioj, kun sonado de korno, kun trumpetoj, laŭtaj cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj.
29耶和華的約櫃進了 大衛城 的時候, 掃羅 的女兒 米甲 從窗戶裏觀看,見 大衛 王踴躍跳舞,心裏就輕視他。
29Kiam la kesto de interligo de la Eternulo venis al la urbo de David, Miĥal, filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam ŝi vidis, ke la reĝo David saltas kaj ludas, ŝi ekmalestimis lin en sia koro.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.