士師記 18
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1那時, 以色列 中沒有王。 但 支派的人仍是尋地居住;因為到那日子,他們還沒有在 以色列 支派中得地為業。
1En tiu tempo ne ekzistis reĝo ĉe Izrael; kaj en tiu tempo la tribo de Dan serĉis por si posedaĵon, por ekloĝi, ĉar ĝis tiu tempo ili ne ricevis posedaĵon inter la triboj de Izrael.
2但 人從 瑣拉 和 以實陶 打發本族中的五個勇士,去仔細窺探那地,吩咐他們說:「你們去窺探那地。」他們來到 以法蓮 山地,進了 米迦 的住宅,就在那裏住宿。
2Kaj la Danidoj sendis kvin homojn el sia tribo, el siaj reprezentantoj, virojn batalkapablajn el Corea kaj Eŝtaol, por rigardi la landon kaj esplori ĝin, kaj diris al ili: Iru, esploru la landon. Kaj ili venis sur la monton de Efraim al la domo de Miĥa kaj tranoktis tie.
3他們臨近 米迦 的住宅,聽出那少年 利未 人的口音來,就進去問他說:「誰領你到這裏來?你在這裏做甚麼?你在這裏得甚麼?」
3Kiam ili estis kun la domanoj de Miĥa, ili rekonis la voĉon de la juna Levido, kaj eniris tien, kaj diris al li: Kiu venigis vin ĉi tien? kaj kion vi faras ĉi tie? kaj kion vi bezonas ĉi tie?
4他回答說:「 米迦 待我如此如此,請我作祭司。」
4Kaj li diris al ili: Tiel kaj tiel agis kun mi Miĥa, kaj li dungis min, kaj mi fariĝis pastro por li.
5他們對他說:「請你求問上帝,使我們知道所行的道路通達不通達。」
5Kaj ili diris al li: Demandu, ni petas, Dion, por ke ni eksciu, ĉu estos sukcesa nia vojo, kiun ni iras.
6祭司對他們說:「你們可以平平安安地去,你們所行的道路是在耶和華面前的。」
6Kaj la pastro diris al ili: Iru en paco; laŭ la Eternulo estas via vojo, kiun vi iras.
7五人就走了,來到 拉億 ,見那裏的民安居無慮,如同 西頓 人安居一樣。在那地沒有人掌權擾亂他們;他們離 西頓 人也遠,與別人沒有來往。
7Kaj tiuj kvin viroj ekiris kaj venis en Laiŝon, kaj vidis la popolon, ke ĝi tie loĝas senzorge, laŭ la maniero de la Cidonanoj, trankvile kaj fide, kaj neniu per io ofendas ilin en la lando aŭ regas super ili, kaj de la Cidonanoj ili estas malproksime kaj kun neniu ili havas ian aferon.
8五人回到 瑣拉 和 以實陶 ,見他們的弟兄;弟兄問他們說:「你們有甚麼話?」
8Kaj ili venis al siaj fratoj en Corean kaj Eŝtaolon; kaj iliaj fratoj diris al ili: Kion vi raportos?
9他們回答說:「起來,我們上去攻擊他們吧!我們已經窺探那地,見那地甚好。你們為何靜坐不動呢?要急速前往得那地為業,不可遲延。
9Kaj ili diris: Leviĝu, kaj ni iru kontraŭ ilin; ĉar ni vidis, ke la lando estas tre bona; estu trankvilaj, ne prokrastu iri kaj veni kaj ekposedi la landon.
10你們到了那裏,必看見安居無慮的民,地也寬闊。上帝已將那地交在你們手中;那地百物俱全,一無所缺。」
10Kiam vi venos, vi venos al popolo, kiu ne pensas pri danĝero, kaj la lando estas vasta; Dio transdonas ĝin en viajn manojn; tio estas loko, kie mankas nenio, kio estas sur la tero.
11於是 但 族中的六百人,各帶兵器,從 瑣拉 和 以實陶 前往,
11Kaj elmoviĝis el tie el la tribo de la Danidoj, el Corea kaj Eŝtaol, sescent viroj, zonitaj per bataliloj.
12上到 猶大 的 基列‧耶琳 ,在 基列‧耶琳 後邊安營。因此那地方名叫 瑪哈尼‧但 ,直到今日。
12Kaj ili iris, kaj stariĝis tendare en Kirjat-Jearim, en la regiono de Jehuda. Tial oni ĝis nun nomas tiun lokon Tendaro de Dan; ĝi estas post Kirjat-Jearim.
13他們從那裏往 以法蓮 山地去,來到 米迦 的住宅。
13Kaj ili iris de tie sur la monton de Efraim kaj venis al la domo de Miĥa.
14從前窺探 拉億 地的五個人對他們的弟兄說:「這宅子裏有以弗得和家中的神像,並雕刻的像與鑄成的像,你們知道嗎?現在你們要想一想當怎樣行。」
14Kaj la kvin viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la landon Laiŝ, diris al siaj fratoj: Ĉu vi scias, ke en ĉi tiuj domoj troviĝas efodo kaj domaj dioj kaj figuro kaj idolo? pripensu do, kion vi devas fari.
15五人就進入 米迦 的住宅,到了那少年 利未 人的房內問他好。
15Kaj ili turniĝis tien kaj eniris en la domon de la juna Levido, en la domon de Miĥa, kaj salutis lin.
16那六百 但 人各帶兵器,站在門口。
16La sescent viroj el la Danidoj, zonitaj per siaj bataliloj, staris antaŭ la pordego.
17窺探地的五個人走進去,將雕刻的像、以弗得、家中的神像,並鑄成的像,都拿了去。祭司和帶兵器的六百人,一同站在門口。
17Kaj la kvin viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la landon, eniris tien kaj prenis la figuron kaj la efodon kaj la domajn diojn kaj la idolon. Dume la pastro staris antaŭ la pordego, kun la sescent viroj, zonitaj per bataliloj.
18那五個人進入 米迦 的住宅,拿出雕刻的像、以弗得、家中的神像,並鑄成的像,祭司就問他們說:「你們做甚麼呢?」
18Kiam tiuj eniris en la domon de Miĥa, kaj prenis la figuron, la efodon, la domajn diojn, kaj la idolon, la pastro diris al ili: Kion vi faras?
19他們回答說:「不要作聲,用手摀口,跟我們去吧!我們必以你為父、為祭司。你作一家的祭司好呢?還是作 以色列 一族一支派的祭司好呢?」
19Sed ili diris al li: Silentu, metu vian manon sur vian buŝon; kaj iru kun ni kaj estu por ni patro kaj pastro; ĉu pli bone estas por vi esti pastro por la domo de unu homo, ol esti pastro por tribo kaj gento en Izrael?
20祭司心裏喜悅,便拿着以弗得和家中的神像,並雕刻的像,進入他們中間。
20Kaj tio bone plaĉis al la pastro, kaj li prenis la efodon kaj la domajn diojn kaj la figuron kaj iris inter la popolon.
21他們就轉身離開那裏,妻子、兒女、牲畜、財物都在前頭。
21Kaj ili turniĝis kaj iris, kaj sendis la infanojn kaj la brutojn kaj la pakaĵojn antaŭ sin.
22離 米迦 的住宅已遠, 米迦 的近鄰都聚集來,追趕 但 人,
22Kiam ili malproksimiĝis de la domo de Miĥa, la homoj, kiuj estis en la domoj najbaraj de Miĥa, kun krio kolektiĝis kaj kuris post la Danidoj.
23呼叫 但 人。 但 人回頭問 米迦 說:「你聚集這許多人來做甚麼呢?」
23Kaj ili kriis al la Danidoj; kaj ĉi tiuj turnis siajn vizaĝojn, kaj diris al Miĥa: Kio estas al vi, ke vi faras krion?
24米迦 說:「你們將我所做的神像和祭司都帶了去,我還有所剩的嗎?怎麼還問我說『做甚麼』呢?」
24Kaj li diris: Miajn diojn, kiujn mi faris, vi forprenis, kaj ankaŭ la pastron, kaj vi foriris; kaj kio ankoraŭ estas al mi? kial do vi demandas, kio estas al mi?
25但 人對 米迦 說:「你不要使我們聽見你的聲音,恐怕有性暴的人攻擊你,以致你和你的全家盡都喪命。」
25Kaj la Danidoj diris al li: Ne aŭdigu vian voĉon antaŭ ni, ĉar alie atakos vin koleraj homoj kaj vi pereigos vian animon kaj la animon de via domo.
26但 人還是走他們的路。 米迦 見他們的勢力比自己強盛,就轉身回家去了。
26Kaj la Danidoj foriris sian vojon. Kaj Miĥa vidis, ke ili estas pli fortaj ol li; kaj li returniĝis kaj revenis en sian domon.
27但 人將 米迦 所做的 神像 和他的祭司都帶到 拉億 ,見安居無慮的民,就用刀殺了那民,又放火燒了那城,
27Sed tiuj prenis tion, kion faris Miĥa, kaj la pastron, kiu estis ĉe li; kaj ili venis en Laiŝon, kontraŭ la popolon trankvilan kaj senzorgan, kaj venkobatis ĝin per la glavo; kaj la urbon ili forbruligis per fajro.
28並無人搭救;因為離 西頓 遠,他們又與別人沒有來往。城在平原,那平原靠近 伯‧利合 。 但 人又在那裏修城居住,
28Kaj estis neniu savanto, ĉar ĝi estis malproksime de Cidon kaj ili havis neniajn aferojn kun iu, kaj ĝi estis en la valo, kiu troviĝas apud Bet-Reĥob. Ili konstruis la urbon kaj ekloĝis en ĝi.
29照着他們始祖 以色列 之子 但 的名字,給那城起名叫 但 ;原先那城名叫 拉億 。
29Ili donis al la urbo la nomon Dan, laŭ la nomo de sia patro, kiu naskiĝis de Izrael; antaŭe la nomo de la urbo estis Laiŝ.
30但 人就為自己設立那雕刻的像。 摩西 的孫子、 革舜 的兒子 約拿單 ,和他的子孫作 但 支派的祭司,直到那地遭擄掠的日子。
30Kaj la Danidoj starigis al si la figuron; kaj Jehonatan, filo de Gerŝom, filo de Manase, li kaj liaj filoj estis pastroj por la tribo de la Danidoj, ĝis la tago, kiam ili estis forkaptitaj el la lando.
31上帝的殿在 示羅 多少日子, 但 人為自己設立 米迦 所雕刻的像也在 但 多少日子。
31Kaj dum la tuta tempo, kiam la domo de Dio estis en Ŝilo, ili havis ĉe si la idolon de Miĥa, kiun li faris.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.