撒迦利亞書
Chapter 10

撒迦利亞書

Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1當春雨的時候, 你們要向發閃電的耶和華求雨。 他必為眾人降下甘霖, 使田園生長菜蔬。
1Petu de la Eternulo pluvon printempan; la Eternulo faros fulmojn, kaj donos abundan pluvon por ĉiuj kreskaĵoj sur la kampo.
2因為,家神所言的是虛空; 卜士所見的是虛假; 做夢者所說的是假夢。 他們白白地安慰人, 所以眾人如羊流離, 因無牧人就受苦。
2La domaj dioj parolas sensencaĵon, la antaŭdiristoj havas malverajn viziojn, rakontas mensogajn sonĝojn, kaj konsolas per vantaĵo; tial ili diskuras kiel ŝafoj, suferas pro tio, ke ili ne havas paŝtiston.
3我的怒氣向牧人發作; 我必懲罰公山羊; 因我-萬軍之耶和華 眷顧自己的羊群,就是 猶大 家, 必使他們如駿馬在陣上。
3Kontraŭ la paŝtistoj ekflamis Mia kolero, kaj la antaŭirantajn virkaprojn Mi punos; sed la Eternulo Cebaot vizitos Sian ŝafaron, la domon de Jehuda, kaj faros ĝin kiel ornamita ĉevalo en batalo.
4房角石、釘子、爭戰的弓, 和一切掌權的都從他而出。
4El ĝi eliros la angula ŝtono, el ĝi la ĉefa stango, el ĝi la batala pafarko, el ĝi eliros ĉiuj regantoj.
5他們必如勇士在陣上 將 仇敵 踐踏在街上的泥土中。 他們必爭戰,因為耶和華與他們同在; 騎馬的也必羞愧。
5Ili estos kiel forteguloj, kiuj piedpremas en batalo kvazaŭ koton sur la strato; kaj ili batalos, ĉar la Eternulo estos kun ili, kaj ili hontigos tiujn, kiuj sidas sur ĉevaloj.
6我要堅固 猶大 家,拯救 約瑟 家, 要領他們歸回。 我要憐恤他們; 他們必像未曾棄絕的一樣, 都因我是耶和華-他們的上帝, 我必應允他們 的禱告 。
6Mi fortigos la domon de Jehuda, Mi savos la domon de Jozef, kaj Mi enloĝigos ilin, ĉar Mi kompatas ilin. Kaj ili estos en tia stato, kvazaŭ Mi neniam ilin forlasis; ĉar Mi, la Eternulo, estas ilia Dio, kaj Mi aŭskultos ilin.
7以法蓮 人必如勇士; 他們心中暢快如同喝酒; 他們的兒女必看見而快活; 他們的心必因耶和華喜樂。
7Efraim estos kiel fortegulo; kaj ilia koro estos gaja, kiel de vino; iliaj filoj vidos kaj ĝojos; ilia koro triumfos per la Eternulo.
8我要發嘶聲,聚集他們, 因我已經救贖他們。 他們的人數必加增, 如從前加增一樣。
8Mi fajfos al ili kaj kunvenigos ilin, ĉar Mi elaĉetis ilin; kaj ili multiĝos, kiel ili multiĝis antaŭe.
9我雖然播散他們在列國中, 他們必在遠方記念我。 他們與兒女都必存活,且得歸回。
9Mi semos ilin inter la popoloj, kaj en malproksimaj landoj ili memoros Min, kaj ili vivos kun siaj infanoj kaj revenos.
10我必再領他們出 埃及 地, 招聚他們出 亞述 , 領他們到 基列 和 黎巴嫩 ; 這地尚且不夠他們居住。
10Mi revenigos ilin el la lando Egipta, Mi kolektos ilin el Asirio, Mi revenigos ilin en la landon Gileadan kaj sur Lebanonon, kaj ne troviĝos sufiĉe da loko por ili.
11耶和華必經過苦海,擊打海浪, 使 尼羅河 的深處都枯乾。 亞述 的驕傲必致卑微; 埃及 的權柄必然滅沒。
11Malfeliĉo trairos la maron, batos la ondojn de la maro, kaj sekiĝos ĉiuj profundaj lokoj de Nilo; malaltiĝos la fiereco de Asirio, kaj malaperos la sceptro de Egiptujo.
12我必使他們倚靠我,得以堅固; 一舉一動必奉我的名。 這是耶和華說的。
12Mi faros ilin forteguloj per la Eternulo, kaj en Lia nomo ili irados, diras la Eternulo.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.