撒迦利亞書 4
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1那與我說話的天使又來叫醒我,好像人睡覺被喚醒一樣。
1Kaj revenis la anĝelo, kiu antaŭe parolis kun mi; kaj li vekis min, kiel oni vekas iun el lia dormo.
2他問我說:「你看見了甚麼?」我說:「我看見了一個純金的燈臺,頂上有燈盞,燈臺上有七盞燈,每盞有七個管子。
2Kaj li diris al mi: Kion vi vidas? Mi respondis: Mi vidas kandelabron tute el oro, kaj kaliketon ĝi havas sur sia supro, kaj sep lucernoj estas sur ĝi, kaj po sep tubetoj troviĝas sur la lucernoj supre de ĝi.
3旁邊有兩棵橄欖樹,一棵在燈盞的右邊,一棵在燈盞的左邊。」
3Kaj du olivarboj troviĝas super ĝi: unu dekstre de la kaliketo kaj la dua maldekstre de ĝi.
4我問與我說話的天使說:「主啊,這是甚麼意思?」
4Kaj mi ekparolis kaj diris al la anĝelo, kiu parolis kun mi: Kio tio estas, ho mia sinjoro?
5與我說話的天使回答我說:「你不知道這是甚麼意思嗎?」我說:「主啊,我不知道。」
5La anĝelo, kiu parolis kun mi, respondis kaj diris: Ĉu vi ne scias, kio tio estas? Mi diris: Ne, mia sinjoro.
6他對我說:「這是耶和華指示 所羅巴伯 的。萬軍之耶和華說:不是倚靠勢力,不是倚靠才能,乃是倚靠我的靈 方能成事 。
6Tiam li responde diris al mi jene: Tio estas la vorto de la Eternulo al Zerubabel, kaj signifas: Ne per militistaro kaj ne per forto, sed nur per Mia spirito, diras la Eternulo Cebaot.
7大山哪,你算甚麼呢?在 所羅巴伯 面前,你必成為平地。他必搬出一塊石頭,安在 殿 頂上。人且大聲歡呼說:『願恩惠恩惠歸與這殿!』」
7Kiu vi estas, ho granda monto? antaŭ Zerubabel vi fariĝos ebenaĵo; kaj li metos la unuan ŝtonon sub komuna vokado: Feliĉo, feliĉo al ĝi!
8耶和華的話又臨到我說:
8Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
9「 所羅巴伯 的手立了這殿的根基,他的手也必完成這工,你就知道萬軍之耶和華差遣我到你們這裏來了。
9La manoj de Zerubabel fondis ĉi tiun domon, kaj liaj manoj ankaŭ finos ĝin; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi.
10誰藐視這日的事為小呢?這七 眼 乃是耶和華的眼睛,遍察全地,見 所羅巴伯 手拿線鉈就歡喜。」
10Ĉar kiu povas malŝati ĉi tiun tagon kiel malgrandan, kiam ĝoje rigardas la vertikalŝnuron en la mano de Zerubabel tiuj sep okuloj de la Eternulo, kiuj trapenetras per sia rigardo la tutan teron?
11我又問天使說:「這燈臺左右的兩棵橄欖樹是甚麼意思?」
11Tiam mi denove parolis kaj diris al li: Kion signifas tiuj du olivarboj dekstre kaj maldekstre de la kandelabro?
12我二次問他說:「這兩根橄欖枝在兩個流出金色 油 的金嘴旁邊是甚麼意思?」
12Kaj mi parolis ankoraŭ kaj diris al li: Kion signifas la du branĉoj de olivarboj, kiuj troviĝas apud la du oraj tubetoj, tra kiuj fluas oro?
13他對我說:「你不知道這是甚麼意思嗎?」我說:「主啊,我不知道。」
13Li respondis al mi kaj diris: Ĉu vi ne scias, kio tio estas? Mi diris: Ne, mia sinjoro.
14他說:「這是兩個受膏者站在普天下主的旁邊。」
14Tiam li diris: Tio estas du oleitoj, kiuj staras apud la Reganto de la tuta tero.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.