撒迦利亞書 2
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1我又舉目觀看,見一人手拿準繩。
1Mi denove levis miajn okulojn, kaj mi ekvidis: jen staras viro, kiu tenas en sia mano mezurŝnuron.
2我說:「你往哪裏去?」他對我說:「要去量 耶路撒冷 ,看有多寬多長。」
2Mi demandis: Kien vi iras? Kaj li respondis al mi: Mezuri Jerusalemon, por vidi, kiel larĝa kaj kiel longa ĝi estas.
3與我說話的天使去的時候,又有一位天使迎着他來,
3Kaj jen la anĝelo, kiu parolis kun mi, eliris, kaj alia anĝelo iris renkonte al li,
4對他說:「你跑去告訴那少年人說, 耶路撒冷 必有人居住,好像無城牆的鄉村,因為人民和牲畜甚多。
4kaj diris al li: Kuru, kaj diru al ĉi tiu junulo: Sen murego estos Jerusalem, pro la multeco de la homoj kaj brutoj en ĝi.
5耶和華說:我要作 耶路撒冷 四圍的火城,並要作其中的榮耀。」
5Sed Mi estos por ĝi fajra murego ĉirkaŭe, diras la Eternulo, kaj Mi estos glora meze de ĝi.
6耶和華說:「我從前分散你們在天的四方,現在你們要從北方之地逃回。這是耶和華說的。
6He, he! kuru el la lando norda, diras la Eternulo; ĉar kiel la kvar ventojn de la ĉielo Mi dispelis vin, diras la Eternulo.
7與 巴比倫 人同住的 錫安 民哪,應當逃脫。
7He, Cion, kiu loĝas ĉe la filino de Babel, saviĝu!
8萬軍之耶和華說,在顯出榮耀之後,差遣我去 懲罰 那擄掠你們的列國,摸你們的就是摸他眼中的瞳人。
8Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot: Post la gloriĝo Li sendos min al la nacioj, kiuj prirabis vin; ĉar kiu tuŝas vin, tiu tuŝas la pupilon de Lia okulo.
9看哪,我要向他們掄手,他們就必作服事他們之人的擄物,你們便知道萬軍之耶和華差遣我了。
9Kaj jen mi levos mian manon sur ilin, kaj ili fariĝos rabaĵo por tiuj, kiujn ili sklavigis; kaj tiam vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot min sendis.
10錫安 城啊,應當歡樂歌唱,因為我來要住在你中間。這是耶和華說的。」
10Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Cion; ĉar jen Mi iras, por ekloĝi meze de vi, diras la Eternulo.
11那時,必有許多國歸附耶和華,作他的子民。他要住在你中間,你就知道萬軍之耶和華差遣我到你那裏去了。
11Kaj multaj popoloj aliĝos al la Eternulo en tiu tempo, kaj fariĝos Mia popolo, kaj Mi ekloĝos meze de vi; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi.
12耶和華必收回 猶大 作他聖地的分,也必再揀選 耶路撒冷 。
12Kaj la Eternulo posedos Judujon kiel Sian heredan parton sur la sankta tero, kaj Li denove favoros Jerusalemon.
13凡有血氣的都當在耶和華面前靜默無聲;因為他興起,從聖所出來了。
13Ĉiu karno silentu antaŭ la Eternulo, ĉar Li leviĝis el Sia sankta loĝejo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.