撒迦利亞書 3
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1天使又指給我看:大祭司 約書亞 站在耶和華的使者面前;撒但也站在 約書亞 的右邊,與他作對。
1Li montris al mi la ĉefpastron Josuo, kiu staris antaŭ la anĝelo de la Eternulo, kaj Satanon, kiu staris dekstre de li, por kontraŭagi al li.
2耶和華向撒但說:「撒但哪,耶和華責備你!就是揀選 耶路撒冷 的耶和華責備你!這不是從火中抽出來的一根柴嗎?」
2Kaj la Eternulo diris al Satano: La Eternulo faras al vi severan riproĉon, ho Satano, severe riproĉas vin la Eternulo, kiu favoras Jerusalemon; ĝi estas ja brulŝtipo, savita el la fajro.
3約書亞 穿着污穢的衣服站在使者面前。
3Josuo estis vestita per malpuraj vestoj, kaj staris antaŭ la anĝelo.
4使者吩咐站在面前的說:「你們要脫去他污穢的衣服」;又對 約書亞 說:「我使你脫離罪孽,要給你穿上華美的衣服。」
4Ĉi tiu ekparolis kaj diris al tiuj, kiuj staris antaŭ li: Deprenu de li la malpurajn vestojn. Kaj al li mem li diris: Vidu, mi deprenis de vi vian pekon, kaj mi metos sur vin festajn vestojn.
5我說:「要將潔淨的冠冕戴在他頭上。」他們就把潔淨的冠冕戴在他頭上,給他穿上 華美的 衣服,耶和華的使者在旁邊站立。
5Kaj li diris, ke oni metu puran kapornamon sur lian kapon; kaj oni metis la puran kapornamon sur lian kapon kaj vestis lin per novaj vestoj, en la ĉeesto de la anĝelo de la Eternulo.
6耶和華的使者告誡 約書亞 說:
6Kaj la anĝelo de la Eternulo atestis al Josuo, dirante:
7「萬軍之耶和華如此說:你若遵行我的道,謹守我的命令,你就可以管理我的家,看守我的院宇;我也要使你在這些站立的人中間來往。
7Tiele diras la Eternulo Cebaot: Se vi irados laŭ Miaj vojoj kaj plenumados la servadon al Mi, tiam vi regados en Mia domo kaj administrados en Miaj kortoj, kaj Mi donos al vi akompanantojn el tiuj, kiuj staras ĉi tie.
8大祭司 約書亞 啊,你和坐在你面前的同伴都當聽。(他們是作預兆的。)我必使我僕人 大衛 的苗裔發出。
8Aŭskultu, ho ĉefpastro Josuo, vi kaj viaj amikoj, kiuj sidas apud vi, ĉar ili komprenas misterajn signojn: jen Mi venigos Mian servanton-markoton.
9看哪,我在 約書亞 面前所立的石頭,在一塊石頭上有七眼。萬軍之耶和華說:我要親自雕刻這石頭,並要在一日之間除掉這地的罪孽。
9Ĉar vidu la ŝtonon, kiun Mi metis antaŭ Josuon: sur ĉi tiu sola ŝtono estas sep okuloj; jen Mi gravuros sur ĝi signojn, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi forigos la pekon de ĉi tiu lando en unu tago.
10當那日,你們各人要請鄰舍坐在葡萄樹和無花果樹下。這是萬軍之耶和華說的。」
10En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, vi vokos unu alian sub vinberbranĉon kaj sub figarbon.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.