加拉太書 2
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1過了十四年,我同 巴拿巴 又上 耶路撒冷 去,並帶着 提多 同去。
1Tiam, post intertempo de dek kvar jaroj, mi denove supreniris al Jerusalem kun Barnabas, kunkondukante ankaŭ Titon.
2我是奉啟示上去的,把我在外邦人中所傳的福音對弟兄們陳說;卻是背地裏對那有名望之人說的,惟恐我現在,或是從前,徒然奔跑。
2Kaj mi supreniris laŭ Dia malkaŝo; kaj mi prezentis al ili la evangelion, kiun mi predikas inter la nacianoj, sed aparte al la eminentuloj, por ke mi ne estu vane kuranta, aŭ kurinta.
3但與我同去的 提多 ,雖是 希臘 人,也沒有勉強他受割禮;
3Sed eĉ Titon, kiu estis kun mi, estante Greko, oni ne devigis cirkumcidiĝi;
4因為有偷着引進來的假弟兄,私下窺探我們在基督耶穌裏的自由,要叫我們作奴僕。
4sed tio estis pro la kaŝe enportitaj fratoj, kiuj ruze envenis, por spioni nian liberecon en Kristo Jesuo, por ke ili nin sklavigu;
5我們就是一刻的工夫也沒有容讓順服他們,為要叫福音的真理仍存在你們中間。
5al kiuj ni ne submetiĝis cedeme, eĉ por unu horo; por ke la vero de la evangelio restadu kun vi.
6至於那些有名望的,不論他是何等人,都與我無干。上帝不以外貌取人。那些有名望的,並沒有加增我甚麼,
6Sed el tiuj, kiuj ŝajne iom valoris (kiaj ajn ili estis, tio por mi ne estas grava: ĉe Dio ne estas personfavorado) — tiuj valoruloj nenion aldonis al mi;
7反倒看見了主託我傳福音給那未受割禮的人,正如託 彼得 傳福音給那受割禮的人。(
7sed kontraŭe, kiam ili vidis, ke je la evangelio de la necirkumcido mi estas komisiita tiel same, kiel Petro je la evangelio de la cirkumcido
8那感動 彼得 、叫他為受割禮之人作使徒的,也感動我,叫我為外邦人作使徒;)
8(ĉar Tiu, kiu forte energiis en Petro por la apostoleco de la cirkumcido, ankaŭ energiis en mi por la nacianoj),
9又知道所賜給我的恩典,那稱為 教會 柱石的 雅各 、 磯法 、 約翰 ,就向我和 巴拿巴 用右手行相交之禮,叫我們往外邦人那裏去,他們往受割禮的人那裏去。
9Jakobo kaj Kefas kaj Johano, kiuj ŝajne estis kolonoj, rimarkinte la gracon donitan al mi, donis al mi kaj al Barnabas la dekstrajn manojn de kunuleco, por ke ni iru al la nacianoj, kaj ili al la cirkumcidularo;
10只是願意我們記念窮人;這也是我本來熱心去行的。
10kondiĉe nur, ke ni memoru la malriĉulojn, kion ja mi klopodis jam fari.
11後來, 磯法 到了 安提阿 ;因他有可責之處,我就當面抵擋他。
11Sed kiam venis Kefas al Antioĥia, mi lin rezistis vizaĝon kontraŭ vizaĝo, ĉar li estis mallaŭdinda.
12從 雅各 那裏來的人未到以先,他和外邦人一同吃飯,及至他們來到,他因怕奉割禮的人,就退去與外邦人隔開了。
12Ĉar antaŭ ol iuj alvenis de Jakobo, li kunmanĝis kun la nacianoj; sed kiam ili alvenis, li sin fortiris kaj apartigis, timante tiujn, kiuj estis el la cirkumcido.
13其餘的 猶太 人也都隨着他裝假,甚至連 巴拿巴 也隨夥裝假。
13Kaj la aliaj Judoj kune hipokritis, tiel ke eĉ Barnabas mem fortiriĝis per ilia hipokriteco.
14但我一看見他們行的不正,與福音的真理不合,就在眾人面前對 磯法 說:「你既是 猶太 人,若隨外邦人行事,不隨 猶太 人行事,怎麼還勉強外邦人隨 猶太 人呢?」
14Kaj kiam mi vidis, ke ili ne prave kondutas laŭ la vero de la evangelio, mi diris al Kefas antaŭ ĉiuj: Se vi, estante Judo, naciane vivas, kaj ne kiel Judoj, kial vi devigas la nacianojn agi laŭ Judismo?
15我們這生來的 猶太 人,不是外邦的罪人;
15Ni, nature Judoj, kaj ne pekuloj el la nacianoj,
16既知道人稱義不是因行律法,乃是因信耶穌基督,連我們也信了基督耶穌,使我們因信基督稱義,不因行律法稱義;因為凡有血氣的,沒有一人因行律法稱義。
16sciante, ke praviĝas homo ne per faroj de la leĝo, sed nur per fido al Jesuo Kristo, ni mem en Kristo Jesuo kredis, por ke ni praviĝu per fido al Kristo, kaj ne per faroj de la leĝo; tial, ke per faroj de la leĝo neniu karno praviĝos.
17我們若求在基督裏稱義,卻仍舊是罪人,難道基督是叫人犯罪的嗎?斷乎不是!
17Sed se, dezirante praviĝi en Kristo, ni mem montriĝis pekuloj, ĉu Kristo estas servanto de peko? Nepre ne!
18我素來所拆毀的,若重新建造,這就證明自己是犯罪的人。
18Ĉar se mi rekonstruas tion, kion mi detruis, mi montras min pekulo.
19我因律法,就向律法死了,叫我可以向上帝活着。
19Ĉar per la leĝo mi al la leĝo mortis, por ke mi al Dio vivu.
20我已經與基督同釘十字架,現在活着的不再是我,乃是基督在我裏面活着;並且我如今在肉身活着,是因信上帝的兒子而活;他是愛我,為我捨己。
20Kun Kristo mi krucumiĝis, tamen mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi.
21我不廢掉上帝的恩;義若是藉着律法得的,基督就是徒然死了。
21Mi ne vanigas la gracon de Dio; ĉar se per la leĝo venas justeco, Kristo ja vane mortis.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.