詩篇
Chapter 103
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1我的心哪,你要稱頌耶和華! 凡在我裏面的,也要稱頌他的聖名!
1Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internaĵo Lian sanktan nomon.
2我的心哪,你要稱頌耶和華! 不可忘記他的一切恩惠!
2Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfarojn.
3他赦免你的一切罪孽, 醫治你的一切疾病。
3Li pardonas ĉiujn viajn pekojn, Li sanigas ĉiujn viajn malsanojn;
4他救贖你的命脫離死亡, 以仁愛和慈悲為你的冠冕。
4Li savas de la tombo vian vivon, Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco;
5他用美物使你所願的得以知足, 以致你如鷹返老還童。
5Li satigas per bonaĵoj vian maljunan aĝon, Ke via juneco renoviĝas kiel ĉe aglo.
6耶和華施行公義, 為一切受屈的人伸冤。
6La Eternulo faras justecon kaj juĝon al ĉiuj prematoj.
7他使 摩西 知道他的法則, 叫 以色列 人曉得他的作為。
7Li sciigis Siajn vojojn al Moseo, Siajn farojn al la Izraelidoj.
8耶和華有憐憫,有恩典, 不輕易發怒,且有豐盛的慈愛。
8Favorkora kaj kompatema estas la Eternulo, Longetolerema kaj tre bona.
9他不長久責備, 也不永遠懷 怒 。
9Ne eterne Li indignas, Kaj ne por ĉiam Li koleras.
10他沒有按我們的罪過待我們, 也沒有照我們的罪孽報應我們。
10Ne laŭ niaj pekoj Li agis kun ni, Kaj ne laŭ niaj krimoj Li redonis al ni.
11天離地何等的高, 他的慈愛向敬畏他的人也是何等的大!
11Ĉar kiel alte estas la ĉielo super la tero, Tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas.
12東離西有多遠, 他叫我們的過犯離我們也有多遠!
12Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento, Tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn.
13父親怎樣憐恤他的兒女, 耶和華也怎樣憐恤敬畏他的人!
13Kiel patro korfavoras filojn, Tiel la Eternulo korfavoras tiujn, kiuj Lin timas.
14因為他知道我們的本體, 思念我們不過是塵土。
14Ĉar Li scias nian esencon; Li memoras, ke ni estas polvo.
15至於世人,他的年日如草一樣。 他發旺如野地的花,
15La tagoj de homo estas kiel herbo; Kiel floro de kampo, tiel li floras.
16經風一吹,便歸無有; 它的原處也不再認識它。
16Pasas super ĝi vento, kaj ĝi jam ne ekzistas; Kaj ĝia loko ĝin jam ne rekonas.
17但耶和華的慈愛歸於敬畏他的人, 從亙古到永遠; 他的公義也歸於子子孫孫-
17Sed la boneco de la Eternulo daŭras eterne al tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Lia bonfaremeco iras ĝis la pranepoj,
18就是那些遵守他的約、 記念他的訓詞而遵行的人。
18Kiuj observas Lian interligon Kaj memoras Liajn ordonojn por ilin plenumi.
19耶和華在天上立定寶座; 他的權柄統管萬有。
19La Eternulo starigis en la ĉielo Sian tronon; Kaj Lia reĝeco regas ĉion.
20聽從他命令、成全他旨意、 有大能的天使,都要稱頌耶和華!
20Benu la Eternulon Liaj anĝeloj, potencaj per sia forto, Kiuj plenumas Lian vorton, Por ke oni obeu la voĉon de Lia vorto.
21你們作他的諸軍,作他的僕役, 行他所喜悅的,都要稱頌耶和華!
21Benu la Eternulon ĉiuj Liaj ĉirkaŭantoj, Liaj servantoj, kiuj plenumas Lian volon.
22你們一切被他造的, 在他所治理的各處, 都要稱頌耶和華! 我的心哪,你要稱頌耶和華!
22Benu la Eternulon ĉiuj Liaj kreitaĵoj, En ĉiuj lokoj de Lia regado. Benu, ho mia animo, la Eternulon.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.