Psalmaro 41
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Petrus Canisius Bible, 1939 (De Heilige Schrift)
1Feliĉa estas tiu, kiu atentas senhavulon: En tago de mizero savos lin la Eternulo.
1Voor muziekbegeleiding. Een psalm van David. Heil, die bezorgd is voor zwakken en armen: Op de dag van rampspoed zal Jahweh hem redden.
2La Eternulo lin gardos kaj vivigos; Li estos feliĉa sur la tero, Kaj Vi ne transdonos lin al la volo de liaj malamikoj.
2Jahweh behoedt en behoudt hem, maakt hem gelukkig op aarde, En geeft hem niet prijs aan de haat van zijn vijand.
3La Eternulo fortigos lin sur la lito de malsano; Lian tutan kuŝejon Vi aliigas en la tempo de lia malsano.
3Jahweh zal hem op zijn ziekbed verkwikken, En zijn lijdenssponde verlichten.
4Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min; Sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi.
4Ik bid wel: “Jahweh, wees mij genadig; Genees mijn ziel, want ik heb gezondigd tegen U!”
5Miaj malamikoj parolas malbonon pri mi, dirante: Kiam li mortos kaj lia nomo pereos?
5Maar mijn vijand verwenst mij: “Wanneer gaat hij dood, en verdwijnt ook zijn naam!”
6Kaj se iu venas, por vidi min, li parolas malsincere; Lia koro serĉas malbonon; Kaj, elirinte eksteren, li ĝin disparolas.
6En komt er een op bezoek, dan huichelt zijn hart, Verzint hij leugens, en gaat ze buiten vertellen.
7Mallaŭte parolas inter si pri mi ĉiuj miaj malamikoj; Ili pensas malbonon pri mi, dirante:
7Al die mij haten, smoezelen onder elkander, En denken het ergste van mij:
8Afero pereiga atakis lin; Kaj ĉar li kuŝiĝis, li jam ne plu leviĝos.
8“Een helse pest kleeft hem aan; Waar hij ligt, blijft hij liggen!”
9Eĉ mia konfidato, kiun mi fidis, kiu manĝis mian panon, Levis kontraŭ min la piedon.
9Zelfs mijn vriend, op wien ik vertrouwde, En die mijn brood heeft gegeten, heft de hiel tegen mij op.
10Sed Vi, ho Eternulo, korfavoru min kaj restarigu min, Por ke mi povu repagi al ili.
10Maar wees Gij mij genadig, o Jahweh; Richt mij weer op, om het hun te vergelden.
11Per tio mi scios, ke Vi favoras min, Se mia malamiko ne triumfos super mi.
11Hieraan erken ik, dat Gij mij bemint: Als mijn vijand niet over mij juicht,
12Kaj min Vi subtenos pro mia senkulpeco, Kaj Vi starigos min antaŭ Via vizaĝo por ĉiam.
12Maar als ik gezond word, en Gij mij behoudt, En mij eeuwig voor uw aangezicht plaatst.
13Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, De eterne ĝis eterne. Amen, kaj amen!
13Geloofd zij Jahweh, lsraëls God Van eeuwigheid tot eeuwigheid. Amen, Amen!
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.