Ijob
Chapter 15
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:
1提幔 人 以利法 回答说:
2Ĉu saĝulo povas respondi per ventaj opinioj, Kaj plenigi sian ventron per sensencaĵoj?
2智慧人岂可用虚空的知识回答, 用东风充满肚腹呢?
3Vi disputas per vortoj senutilaj, Kaj per paroloj, kiuj nenion helpas.
3他岂可用无益的话 和无济于事的言语理论呢?
4Vi forigas la timon, Kaj senvalorigas preĝon antaŭ Dio.
4你是废弃敬畏的意, 在 神面前阻止敬虔的心。
5Ĉar via malbonago instigas vian buŝon, Kaj vi elektis stilon de maliculoj.
5你的罪孽指教你的口; 你选用诡诈人的舌头。
6Vin kondamnas via buŝo, ne mi; Kaj viaj lipoj atestas kontraŭ vi.
6你自己的口定你有罪,并非是我; 你自己的嘴见证你的不是。
7Ĉu vi naskiĝis la unua homo? Ĉu vi estas kreita pli frue ol la altaĵoj?
7你岂是头一个被生的人吗? 你受造在诸山之先吗?
8Ĉu vi aŭdis la sekretan decidon de Dio, Kaj alkaptis al vi la saĝon?
8你曾听见 神的密旨吗? 你还将智慧独自得尽吗?
9Kion vi scias tian, kion ni ne scias? Kion vi komprenas tian, kio al ni mankas?
9你知道什么是我们不知道的呢? 你明白什么是我们不明白的呢?
10Inter ni estas grizuloj kaj maljunuloj, Kiuj vivis pli longe ol via patro.
10我们这里有白发的和年纪老迈的, 比你父亲还老。
11Ĉu tiel malmulte valoras por vi la konsoloj de Dio Kaj vorto kvieta?
11神用温和的话安慰你, 你以为太小吗?
12Kial vin tiel levas via koro, Kaj kial tiel palpebrumas viaj okuloj,
12你的心为何将你逼去? 你的眼为何冒出火星,
13Ke vi direktas kontraŭ Dion vian koleron, Kaj elirigis el via buŝo tiajn vortojn?
13使你的灵反对 神, 也任你的口发这言语?
14Kio estas homo, ke li povus esti pura Kaj ke naskito de virino povus esti prava?
14人是什么,竟算为洁净呢? 妇人所生的是什么,竟算为义呢?
15Vidu, inter Liaj sanktuloj ne ĉiuj estas fidindaj, Kaj la ĉielo ne estas pura en Liaj okuloj:
15神不信靠他的众圣者; 在他眼前,天也不洁净,
16Des pli homo, abomeninda kaj malbona, Kiu trinkas malbonagojn kiel akvon.
16何况那污秽可憎、 喝罪孽如水的世人呢!
17Mi montros al vi, aŭskultu min; Kaj kion mi vidis, tion mi rakontos,
17我指示你,你要听; 我要述说所看见的,
18Kion saĝuloj diris kaj ne kaŝis antaŭ siaj patroj,
18就是智慧人从列祖所受, 传说而不隐瞒的。
19Al kiuj, al ili solaj, estis donita la tero, Kaj fremdulo ne trairis meze de ili:
19这地惟独赐给他们, 并没有外人从他们中间经过。
20Dum sia tuta vivo malpiulo estas maltrankvila, Kaj la nombro de la jaroj de tirano estas kaŝita antaŭ li;
20恶人一生之日劬劳痛苦; 强暴人一生的年数也是如此。
21Teruroj sonas en liaj oreloj; Meze de paco venas sur lin rabisto.
21惊吓的声音常在他耳中; 在平安时,抢夺的必临到他那里。
22Li ne esperas, ke li saviĝos el mallumo; Kaj li serĉas ĉirkaŭe glavon.
22他不信自己能从黑暗中转回; 他被刀剑等候。
23Li vagadas, serĉante panon; Li scias, ke preta estas en lia mano la tago de mallumo.
23他漂流在外求食, 说 :哪里有食物呢? 他知道黑暗的日子在他手边预备好了。
24Teruras lin mizero kaj premateco, Venkobatas lin kiel reĝo, pretiĝinta por batalo;
24急难困苦叫他害怕, 而且胜了他,好像君王预备上阵一样。
25Pro tio, ke li etendis sian manon kontraŭ Dion Kaj kontraŭstaris al la Plejpotenculo,
25他伸手攻击 神, 以骄傲攻击全能者,
26Kuris kontraŭ Lin kun fiera kolo, Kun dikaj dorsoj de siaj ŝildoj.
26挺 着 颈项, 用盾牌的厚凸面向全能者直闯;
27Li kovris sian vizaĝon per graso Kaj metis sebon sur siajn lumbojn.
27是因他的脸蒙上脂油, 腰积成肥肉。
28Li loĝas en urboj ruinigitaj, En domoj ne loĝataj, Destinitaj esti ŝtonamasoj.
28他曾住在荒凉城邑, 无人居住、将成乱堆的房屋。
29Li ne restos riĉa, lia bonstato ne teniĝos, Kaj lia havaĵo ne disvastiĝos sur la tero.
29他不得富足,财物不得常存, 产业在地上也不加增。
30Li ne forkliniĝos de mallumo; Flamo velksekigos liajn branĉojn, Kaj Li forigos lin per la blovo de Sia buŝo.
30他不得出离黑暗。 火焰要将他的枝子烧干; 因 神口中的气,他要灭亡 。
31La erarinto ne fidu vantaĵon, Ĉar vanta estos lia rekompenco.
31他不用倚靠虚假欺哄自己, 因虚假必成为他的报应。
32Antaŭtempe li finiĝos, Kaj lia branĉo ne estos verda.
32他的日期未到之先,这事必成就; 他的枝子不得青绿。
33Lia nematura bero estos deŝirita, kiel ĉe vinbertrunko; Kaj lia floro defalos, kiel ĉe olivarbo.
33他必像葡萄树的葡萄,未熟而落; 又像橄榄树的花,一开而谢。
34Ĉar la anaro de la hipokrituloj senhomiĝos; Kaj fajro ekstermos la tendojn de tiuj, kiuj prenas subaĉeton.
34原来不敬虔之辈必无生育; 受贿赂之人的帐棚必被火烧。
35Ili gravediĝis per malpiaĵo kaj naskis pekon, Kaj ilia ventro pretigas malicaĵon.
35他们所怀的是毒害,所生的是罪孽; 心里所预备的是诡诈。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.