Ijob 6
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Ijob respondis kaj diris:
1约伯 回答说:
2Se estus pesita mia ĉagreno, Kaj samtempe estus metita sur la pesilon mia suferado,
2惟愿我的烦恼称一称, 我一切的灾害放在天平里;
3Ĝi estus nun pli peza, ol la sablo ĉe la maroj; Pro tio miaj vortoj estas plenaj de plendo.
3现今都比海沙更重, 所以我的言语急躁。
4Ĉar la sagoj de la Plejpotenculo estas en mi, Ilian venenon trinkas mia spirito; La teruraĵoj de Dio direktiĝis sur min.
4因全能者的箭射入我身; 其毒,我的灵喝尽了; 神的惊吓摆阵攻击我。
5Ĉu krias sovaĝa azeno sur herbo? Ĉu bovo blekas kolere ĉe sia manĝaĵo?
5野驴有草岂能叫唤? 牛有料岂能吼叫?
6Ĉu oni manĝas sengustaĵon sen salo? Ĉu havas guston la albumeno de ovo?
6物淡而无盐岂可吃吗? 蛋青有什么滋味呢?
7Kion ne volis tuŝi mia animo, Tio nun estas abomeninde mia manĝaĵo.
7看为可厌的食物, 我心不肯挨近。
8Ho, se mia peto plenumiĝus, Kaj se Dio donus al mi tion, kion mi esperas!
8惟愿我得着所求的, 愿 神赐我所切望的;
9Ho, se Dio komencus kaj disbatus min, Donus liberecon al Sia mano kaj frakasus min!
9就是愿 神把我压碎, 伸手将我剪除。
10Tio estus ankoraŭ konsolo por mi; Kaj mi ĝojus, se en la turmento Li ne kompatus, Ĉar mi ne forpuŝis ja la vortojn de la Sanktulo.
10我因没有违弃那圣者的言语, 就仍以此为安慰, 在不止息的痛苦中还可踊跃。
11Kio estas mia forto, ke mi persistu? Kaj kia estas mia fino, ke mi havu paciencon?
11我有什么气力使我等候? 我有什么结局使我忍耐?
12Ĉu mia forto estas forto de ŝtonoj? Ĉu mia karno estas kupro?
12我的气力岂是石头的气力? 我的肉身岂是铜的呢?
13Mi havas ja nenian helpon, Kaj savo estas forpuŝita for de mi.
13在我岂不是毫无帮助吗? 智慧岂不是从我心中赶出净尽吗?
14Al malfeliĉulo decas kompato de amiko, Eĉ se li forlasas la timon antaŭ la Plejpotenculo.
14那将要灰心、离弃全能者、 不敬畏 神的人, 他的朋友当以慈爱待他。
15Miaj fratoj trompas kiel torento, Kiel akvaj fluegoj, kiuj pasas,
15我的弟兄诡诈,好像溪水, 又像溪水流干的河道。
16Kiuj estas malklaraj pro glacio, En kiuj kaŝas sin neĝo;
16这河因结冰发黑, 有雪藏在其中;
17En la tempo de degelo ili malaperas, En la tempo de varmego ili forŝoviĝas de sia loko.
17天气渐暖就随时消化, 日头炎热便从原处干涸。
18Ili forklinas la direkton de sia vojo, Iras en la dezerton, kaj malaperas.
18结伴的客旅 离弃大道 , 顺河偏行,到荒野之地死亡。
19Serĉas ilin per sia rigardo la vojoj de Tema, Esperas je ili la karavanoj el Ŝeba;
19提玛 结伴的客旅瞻望; 示巴 同伙的人等候。
20Sed ili hontas pro sia fido; Ili aliras, kaj ruĝiĝas de honto.
20他们因失了盼望就抱愧, 来到那里便蒙羞。
21Nun vi neniiĝis; Vi ekvidis teruraĵon, kaj ektimis.
21现在你们正是这样, 看见惊吓的事便惧怕。
22Ĉu mi diris: Donu al mi, El via havaĵo donacu pro mi,
22我岂说:请你们供给我, 从你们的财物中送礼物给我?
23Savu min el la mano de premanto, Aŭ liberigu min el la mano de turmentantoj?
23岂说:拯救我脱离敌人的手吗? 救赎我脱离强暴人的手吗?
24Instruu min, kaj mi eksilentos; Komprenigu al mi, per kio mi pekis.
24请你们教导我,我便不作声; 使我明白在何事上有错。
25Kial vi mallaŭdas pravajn vortojn? Kaj kion povas instrui la moralinstruanto el vi?
25正直的言语力量何其大! 但你们责备是责备什么呢?
26Ĉu vi intencas riproĉi pro vortoj? Sed paroloj de malesperanto iras al la vento.
26绝望人的讲论既然如风, 你们还想要驳正言语吗?
27Eĉ orfon vi atakus, Kaj sub via amiko vi fosus.
27你们想为孤儿拈阄, 以朋友当货物。
28Nun, ĉar vi komencis, rigardu min; Ĉu mi mensogos antaŭ via vizaĝo?
28现在请你们看看我, 我决不当面说谎。
29Rigardu denove, vi ne trovos malpiaĵon; Ripetu, vi trovos mian pravecon en la afero.
29请你们转意,不要不公; 请再转意,我的事有理。
30Ĉu estas peko sur mia lango? Ĉu mia palato ne komprenas tion, kio estas malbona?
30我的舌上岂有不义吗? 我的口里岂不辨奸恶吗?
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.