Ijob 2
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por stariĝi antaŭ la Eternulo, venis ankaŭ Satano inter ili, por stariĝi antaŭ la Eternulo.
1又有一天, 神的众子来侍立在耶和华面前,撒但也来在其中。
2Kaj la Eternulo diris al Satano: De kie vi venas? Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Mi vagadis sur la tero kaj rondiradis sur ĝi.
2耶和华问撒但说:「你从哪里来?」撒但回答说:「我从地上走来走去,往返而来。」
3Kaj la Eternulo diris al Satano: Ĉu vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon; kaj li ĝis nun ankoraŭ estas firma en sia virteco, kvankam vi ekscitis Min kontraŭ li, por pereigi lin senkulpe.
3耶和华问撒但说:「你曾用心察看我的仆人 约伯 没有?地上再没有人像他完全正直,敬畏 神,远离恶事。你虽激动我攻击他,无故地毁灭他,他仍然持守他的纯正。」
4Tiam Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Haŭto pro haŭto; kaj ĉion, kion homo posedas, li fordonus pro sia vivo.
4撒但回答耶和华说:「人以皮代皮,情愿舍去一切所有的,保全性命。
5Sed etendu Vian manon, kaj tuŝu liajn ostojn kaj lian karnon; tiam Vi vidos, ke li blasfemos Vin antaŭ Via vizaĝo.
5你且伸手伤他的骨头和他的肉,他必当面弃掉你。」
6La Eternulo diris al Satano: Jen li estas transdonata en vian manon; nur lian vivon konservu.
6耶和华对撒但说:「他在你手中,只要存留他的性命。」
7Satano foriris de antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, kaj frapis Ijobon per turmentaj abscesoj de la plando de lia piedo ĝis lia verto.
7于是撒但从耶和华面前退去,击打 约伯 ,使他从脚掌到头顶长毒疮。
8Li prenis potpecon, por skrapadi sin per ĝi, sidante meze de cindro.
8约伯 就坐在炉灰中,拿瓦片刮身体。
9Kaj lia edzino diris al li: Vi ĉiam ankoraŭ estas firma en via virteco! blasfemu Dion, kaj mortu.
9他的妻子对他说:「你仍然持守你的纯正吗?你弃掉 神,死了吧!」
10Sed li diris al ŝi: Vi parolas tiel, kiel parolas iu el la malsaĝulinoj; ĉu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu? Malgraŭ ĉio ĉi tio Ijob ne pekis per siaj lipoj.
10约伯 却对她说:「你说话像愚顽的妇人一样。嗳!难道我们从 神手里得福,不也受祸吗?」在这一切的事上 约伯 并不以口犯罪。
11Kiam la tri amikoj de Ijob aŭdis pri tiu tuta malfeliĉo, kiu trafis lin, ili iris ĉiu de sia loko, Elifaz, la Temanano, Bildad, la Ŝuĥano, kaj Cofar, la Naamano, kaj kunvenis kune, por iri plori kun li kaj konsoli lin.
11约伯 的三个朋友— 提幔 人 以利法 、 书亚 人 比勒达 、 拿玛 人 琐法 —听说有这一切的灾祸临到他身上,各人就从本处约会同来,为他悲伤,安慰他。
12Kiam ili levis siajn okulojn de malproksime, ili ne rekonis lin; kaj ili levis sian voĉon kaj ekploris; kaj ĉiu el ili disŝiris sian veston, kaj ĵetis teron sur sian kapon, turnante sin al la ĉielo.
12他们远远地举目观看,认不出他来,就放声大哭。各人撕裂外袍,把尘土向天扬起来,落在自己的头上。
13Kaj ili sidis kun li sur la tero dum sep tagoj kaj sep noktoj, kaj ne parolis al li eĉ unu vorton; ĉar ili vidis, ke la suferado estas tre granda.
13他们就同他七天七夜坐在地上,一个人也不向他说句话,因为他极其痛苦。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.