Ijob
Chapter 30
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Sed nun ridas pri mi homoj pli junaj ol mi, Kies patrojn mi ne volus starigi kun la hundoj de miaj ŝafaroj;
1但如今,比我年少的人戏笑我; 其人之父我曾藐视, 不肯安在看守我羊群的狗中。
2Kies forto de la manoj estis senbezona por mi, Kaj kiuj ne povis atingi maljunecon;
2他们壮年的气力既已衰败, 其手之力与我何益呢?
3Kiuj pro malriĉeco kaj malsato solece kuris En la dezerton mizeran kaj senvivan;
3他们因穷乏饥饿,身体枯瘦, 在荒废凄凉的幽暗中啃干燥之地,
4Kiuj elŝiras atriplon apud la arbetaĵoj, Kaj kies pano estas la radiko de genisto.
4在草丛之中采咸草, 罗腾的根为他们的食物。
5El meze de la homoj oni elpelas ilin; Oni krias sur ilin, kiel sur ŝteliston;
5他们从人中被赶出; 人追喊他们如贼一般,
6En terfendoj ĉe la valoj ili loĝas, En truoj de la tero kaj de rokoj;
6以致他们住在荒谷之间, 在地洞和岩穴中;
7Inter la arbetaĵoj ili krias, Sub la kardoj ili kolektiĝas;
7在草丛中叫唤, 在荆棘下聚集。
8Kiel infanoj de sentaŭguloj kaj sennomuloj, Ili estas elpelitaj el la lando.
8这都是愚顽下贱人的儿女; 他们被鞭打,赶出境外。
9Kaj nun mi fariĝis objekto de ilia mokokanto, Mi fariĝis por ili objekto de babilado.
9现在这些人以我为歌曲, 以我为笑谈。
10Ili abomenas min, malproksimiĝas de mi, Ne timas kraĉi sur mian vizaĝon.
10他们厌恶我,躲在旁边站着, 不住地吐唾沫在我脸上。
11Li malligis mian ŝnuron kaj turmentas min, Kaj ili forĵetis antaŭ mi la bridon.
11松开他们的绳索苦待我, 在我面前脱去辔头。
12Dekstre buboj stariĝis, kaj puŝas miajn piedojn; Ili ebenigis kontraŭ mi siajn pereigajn vojojn;
12这等下流人在我右边起来, 推开我的脚,筑成战路来攻击我。
13Ili disfosis mian vojon, facile pereigas min, Ne bezonante helpanton;
13这些无人帮助的, 毁坏我的道,加增我的灾。
14Ili venas kiel tra larĝa breĉo, Ĵetas sin tumulte.
14他们来如同闯进大破口, 在毁坏之间滚 在我身上 。
15Teruroj turnis sin kontraŭ min, Forpelis mian majeston kiel vento; Kiel nubo foriris mia feliĉo.
15惊恐临到我, 驱逐我的尊荣如风; 我的福禄如云过去。
16Kaj nun elverŝiĝas mia animo; Kaptis min tagoj de mizero.
16现在我心极其悲伤; 困苦的日子将我抓住。
17En la nokto miaj ostoj traboriĝas en mi, Kaj miaj mordetantoj ne dormas.
17夜间,我里面的骨头刺我, 疼痛 不止,好像啃我。
18Kun granda malfacileco demetiĝas mia vesto; Premas min la rando de mia ĉemizo.
18因 神 的大力,我的外衣污秽不堪, 又如里衣的领子将我缠住。
19Oni komparas min kun koto; Mi similiĝis al polvo kaj cindro.
19神把我扔在淤泥中, 我就像尘土和炉灰一般。
20Mi krias al Vi, sed Vi ne respondas al mi; Mi staras, ke Vi atentu min.
20主啊 ,我呼求你,你不应允我; 我站起来,你就定睛看我。
21Vi fariĝis kruelulo por mi; Per la forto de Via mano Vi montras al mi Vian malamon.
21你向我变心,待我残忍, 又用大能追逼我,
22Vi levis min en la venton, Lasis min kaj neniigis min en la ventego.
22把我提在风中,使我驾风而行, 又使我消灭在烈风中。
23Mi scias, ke Vi transdonos min al la morto, En la kunvenejon de ĉio vivanta.
23我知道要使我临到死地, 到那为众生所定的阴宅。
24Sed ĉu oni povas ne deziri eltiri manon, Kaj krii en sia malfeliĉo?
24然而,人仆倒岂不伸手? 遇灾难岂不求救呢?
25Ĉu mi ne ploris pri tiu, kiu havis malfeliĉan tempon? Ĉu mia animo ne afliktiĝis pri malriĉulo?
25人遭难,我岂不为他哭泣呢? 人穷乏,我岂不为他忧愁呢?
26Mi atendis bonon, sed venis malbono; Mi esperis lumon, sed venis mallumo.
26我仰望得好处,灾祸就到了; 我等待光明,黑暗便来了。
27Miaj internaĵoj bolas kaj ne ĉesas; Atakis min tempo de mizero.
27我心里烦扰不安, 困苦的日子临到我身。
28Mi estas nigra, sed ne de la suno; Mi leviĝas en la komunumo kaj krias.
28我没有日光就哀哭行去 ; 我在会中站着求救。
29Mi fariĝis frato al la ŝakaloj Kaj kamarado al la strutoj.
29我与野狗为弟兄, 与鸵鸟为同伴。
30Mia haŭto nigriĝis sur mi, Kaj miaj ostoj sekiĝis de varmego.
30我的皮肤黑 而脱落 ; 我的骨头因热烧焦。
31Mia harpo fariĝis plendilo, Kaj mia fluto fariĝis voĉo de plorantoj.
31所以,我的琴音 变 为悲音; 我的箫声 变 为哭声。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.