Johano 1
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio.
1太初有道,道与 神同在,道就是 神。
2Tiu estis en la komenco kun Dio.
2这道太初与 神同在。
3Ĉio estiĝis per li; kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis.
3万物是借着他造的;凡被造的,没有一样不是借着他造的。
4En li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj.
4生命在他里头,这生命就是人的光。
5Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo ĝin ne venkis.
5光照在黑暗里,黑暗却不接受光。
6De Dio estis sendita viro, kies nomo estis Johano.
6有一个人,是从 神那里差来的,名叫 约翰 。
7Tiu venis kiel atestanto, por atesti pri la lumo, por ke ĉiuj per li kredu.
7这人来,为要作见证,就是为光作见证,叫众人因他可以信。
8Li ne estis la lumo, sed li venis, por atesti pri la lumo.
8他不是那光,乃是要为光作见证。
9Tio estis la vera lumo, kiu lumas al ĉiu homo, venanta en la mondon.
9那光是真光,照亮一切生在世上的人。
10Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li estiĝis, kaj la mondo lin ne konis.
10他在世界,世界也是借着他造的,世界却不认识他。
11Li venis al siaj propraĵoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis.
11他到自己的地方来,自己的人倒不接待他。
12Sed al ĉiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton fariĝi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo,
12凡接待他的,就是信他名的人,他就赐他们权柄作 神的儿女。
13kiuj naskiĝis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio.
13这等人不是从血气生的,不是从情欲生的,也不是从人意生的,乃是从 神生的。
14Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.
14道成了肉身,住在我们中间,充充满满地有恩典有真理。我们也见过他的荣光,正是父独生子的荣光。
15Johano atestis pri li, kaj kriis, dirante: Ĉi tiu estas li, pri kiu mi diris: Kiu venas post mi, tiu estas metita super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi.
15约翰 为他作见证,喊着说:「这就是我曾说:『那在我以后来的,反成了在我以前的,因他本来在我以前。』」
16Ĉar el lia pleneco ni ĉiuj ricevis, kaj gracon post graco.
16从他丰满 的恩典 里,我们都领受了,而且恩上加恩。
17Ĉar la leĝo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estiĝis per Jesuo Kristo.
17律法本是借着 摩西 传的;恩典和真理都是由耶稣基督来的。
18Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.
18从来没有人看见 神,只有在父怀里的独生子将他表明出来。
19Kaj jen estas la atesto de Johano, kiam la Judoj sendis al li pastrojn kaj Levidojn el Jerusalem, por demandi lin: Kiu vi estas?
19约翰 所作的见证记在下面: 犹太 人从 耶路撒冷 差祭司和 利未 人到 约翰 那里,问他说:「你是谁?」
20Kaj li konfesis kaj ne kaŝis; kaj li konfesis: Mi ne estas la Kristo.
20他就明说,并不隐瞒,明说:「我不是基督。」
21Kaj ili demandis lin: Kio do? Ĉu vi estas Elija? Kaj li diris: Mi ne estas. Ĉu vi estas la profeto? Kaj li respondis: Ne.
21他们又问他说:「这样,你是谁呢?是 以利亚 吗?」他说:「我不是。」「是那先知吗?」他回答说:「不是。」
22Ili do diris al li: Kiu vi estas? por ke ni donu respondon al niaj sendintoj. Kion vi diras pri vi mem?
22于是他们说:「你到底是谁,叫我们好回复差我们来的人。你自己说,你是谁?」
23Li diris: Mi estas voĉo de krianto en la dezerto: Rektigu la vojon de la Eternulo, kiel diris la profeto Jesaja.
23他说:「我就是那在旷野有人声喊着说:『修直主的道路』,正如先知 以赛亚 所说的。」
24Kaj tiuj estis senditaj de la Fariseoj.
24那些人是法利赛人差来的;
25Kaj ili demandis lin, kaj diris al li: Kial do vi baptas, se vi ne estas la Kristo, nek Elija, nek la profeto?
25他们就问他说:「你既不是基督,不是 以利亚 ,也不是那先知,为什么施洗呢?」
26Johano respondis al ili, dirante: Mi baptas per akvo; meze de vi staras tiu, kiun vi ne konas,
26约翰 回答说:「我是用水施洗,但有一位站在你们中间,是你们不认识的,
27kiu venas post mi; la rimenon de lia ŝuo mi ne estas inda malligi.
27就是那在我以后来的,我给他解鞋带也不配。」
28Tio okazis en Betania transe de Jordan, kie Johano baptadis.
28这是在 约旦河 外 伯大尼 , 约翰 施洗的地方作的见证。
29La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris: Jen la Ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo!
29次日, 约翰 看见耶稣来到他那里,就说:「看哪, 神的羔羊,除去世人罪孽的!
30Li estas tiu, pri kiu mi diris: Post mi venas viro, kiu estas metita super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi.
30这就是我曾说:『有一位在我以后来、反成了在我以前的,因他本来在我以前。』
31Kaj mi lin ne konis; sed por ke li estu montrita al Izrael, tial mi venis, baptante per akvo.
31我先前不认识他,如今我来用水施洗,为要叫他显明给 以色列 人。」
32Kaj Johano atestis, dirante: Mi vidis la Spiriton malsupreniranta de la ĉielo kiel kolombo, kaj ĝi restis sur li.
32约翰 又作见证说:「我曾看见圣灵,仿佛鸽子从天降下,住在他的身上。
33Kaj mi lin ne konis; sed kiu sendis min por bapti per akvo, Tiu diris al mi: Sur kiun vi vidos la Spiriton malsupreniranta kaj restanta sur li, tiu estas la baptanto per la Sankta Spirito.
33我先前不认识他,只是那差我来用水施洗的、对我说:『你看见圣灵降下来,住在谁的身上,谁就是用圣灵施洗的。』
34Kaj mi vidis, kaj atestis, ke ĉi tiu estas la Filo de Dio.
34我看见了,就证明这是 神的儿子。」
35Denove la sekvantan tagon staris Johano, kaj du el liaj disĉiploj;
35再次日, 约翰 同两个门徒站在那里。
36kaj rigardante Jesuon promenantan, li diris: Jen la Ŝafido de Dio!
36他见耶稣行走,就说:「看哪,这是 神的羔羊!」
37Kaj la du disĉiploj aŭdis lin paroli, kaj sekvis Jesuon.
37两个门徒听见他的话,就跟从了耶稣。
38Kaj Jesuo sin turnis, kaj vidis ilin sekvantajn, kaj diris al ili: Kion vi serĉas? Kaj ili diris al li: Rabeno (tio estas, Majstro), kie vi loĝas?
38耶稣转过身来,看见他们跟着,就问他们说:「你们要什么?」他们说:「拉比,在哪里住?」(拉比翻出来就是夫子。)
39Li diris al ili: Venu, kaj vi vidos. Ili do venis, kaj vidis, kie li loĝas, kaj ili restis ĉe li tiun tagon; estis ĉirkaŭ la deka horo.
39耶稣说:「你们来看。」他们就去看他在哪里住,这一天便与他同住;那时约有申正了。
40Unu el la du, kiuj aŭdis Johanon kaj lin sekvis, estis Andreo, la frato de Simon Petro.
40听见 约翰 的话跟从耶稣的那两个人,一个是 西门·彼得 的兄弟 安得烈 。
41Tiu unue trovis sian propran fraton Simon, kaj diris al li: Ni trovis la Mesion (tio estas, Kriston).
41他先找着自己的哥哥 西门 ,对他说:「我们遇见弥赛亚了。」(弥赛亚翻出来就是基督。)
42Li kondukis lin al Jesuo. Jesuo lin rigardis, kaj diris: Vi estas Simon, filo de Jona; vi estos nomata Kefas (tio estas, Petro).
42于是领他去见耶稣。耶稣看着他,说:「你是 约翰 的儿子 西门 ,你要称为 矶法 。」( 矶法 翻出来就是 彼得 。)
43La sekvantan tagon li volis foriri en Galileon, kaj trovis Filipon; kaj Jesuo diris al li: Sekvu min.
43又次日,耶稣想要往 加利利 去,遇见 腓力 ,就对他说:「来跟从我吧。」
44Filipo estis el Betsaida, la urbo de Andreo kaj Petro.
44这 腓力 是 伯赛大 人,和 安得烈 、 彼得 同城。
45Filipo trovis Natanaelon, kaj diris al li: Ni trovis tiun, pri kiu skribis Moseo en la leĝo, kaj la profetoj, Jesuon el Nazaret, filon de Jozef.
45腓力 找着 拿但业 ,对他说:「 摩西 在律法上所写的和众先知所记的那一位,我们遇见了,就是 约瑟 的儿子 拿撒勒 人耶稣。」
46Kaj Natanael diris al li: Ĉu io bona povas esti el Nazaret? Filipo diris al li: Venu kaj vidu.
46拿但业 对他说:「 拿撒勒 还能出什么好的吗?」 腓力 说:「你来看!」
47Jesuo vidis Natanaelon venanta al li, kaj diris pri li: Jen vera Izraelido, en kiu ne estas ruzeco!
47耶稣看见 拿但业 来,就指着他说:「看哪,这是个真 以色列 人,他心里是没有诡诈的。」
48Natanael diris al li: Per kio vi min konas? Jesuo respondis kaj diris al li: Antaŭ ol Filipo vin vokis, kiam vi estis sub la figarbo, mi vin vidis.
48拿但业 对耶稣说:「你从哪里知道我呢?」耶稣回答说:「 腓力 还没有招呼你,你在无花果树底下,我就看见你了。」
49Natanael respondis kaj diris al li: Rabeno, vi estas la Filo de Dio; vi estas Reĝo de Izrael!
49拿但业 说:「拉比,你是 神的儿子,你是 以色列 的王!」
50Jesuo respondis kaj diris al li: Ĉu vi kredas pro tio, ke mi diris al vi: Mi vin vidis sub la figarbo? vi vidos pli grandajn aferojn ol ĉi tio.
50耶稣对他说:「因为我说『在无花果树底下看见你』,你就信吗?你将要看见比这更大的事」;
51Kaj li diris al li: Vere, vere, mi diras al vi, vi vidos la ĉielon malfermita kaj la anĝelojn de Dio suprenirantaj kaj malsuprenirantaj sur la Filon de homo.
51又说:「我实实在在地告诉你们,你们将要看见天开了, 神的使者上去下来在人子身上。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.