Obadja 1
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri Edom: Diron ni aŭdis de la Eternulo, kaj kuriero estas sendita al la nacioj: Leviĝu, ni iru milite kontraŭ lin.
1俄巴底亚 得了耶和华的默示。 论 以东 说: 我从耶和华那里听见信息, 并有使者被差往列国去, 说 :起来吧, 一同起来与 以东 争战!
2Vidu, Mi faris vin malgranda inter la nacioj; vi estas tre malestimata.
2我使你— 以东 在列国中为最小的, 被人大大藐视。
3La fiereco de via koro delogis vin; loĝante en la fendegoj de rokoj, sur via alta sidejo, vi diras en via koro: Kiu depuŝos min sur la teron?
3住在山穴中、居所在高处的啊, 你因狂傲自欺, 心里说:谁能将我拉下地去呢?
4Sed se vi eĉ leviĝus tiel alte, kiel aglo, aŭ se vi aranĝus vian neston inter la steloj, eĉ de tie Mi ĵetos vin malsupren, diras la Eternulo.
4你虽如大鹰高飞, 在星宿之间搭窝, 我必从那里拉下你来。 这是耶和华说的。
5Ĉu ŝtelistoj venis al vi, aŭ noktaj rabistoj? kiamaniere vi estas tiel ruinigita? ili ŝtelus nur tiom, kiom sufiĉus por ili. Se vinberkolektantoj venus al vi, ili restigus ja forgesitajn berojn.
5盗贼若来在你那里, 或强盗夜间而来— 你何竟被剪除— 岂不偷窃直到够了呢? 摘葡萄的若来到你那里, 岂不剩下些葡萄呢?
6Kiel forte Esav estas priserĉita kaj liaj kaŝejoj estas traesploritaj!
6以扫 的隐密处 何竟被搜寻? 他隐藏的宝物何竟被查出?
7Al la limo vin puŝis ĉiuj viaj interliganoj, trompis kaj perfortis vin viaj amikoj; la manĝantoj de via pano metis sub vin kaptilon, kiun vi eĉ ne rimarkis.
7与你结盟的都送你上路,直到交界; 与你和好的欺骗你,且胜过你; 与你一同吃饭的设下网罗陷害你; 在你心里毫无聪明。
8En tiu tempo, diras la Eternulo, Mi pereigos ja la saĝulojn ĉe Edom kaj la prudenton sur la monto de Esav.
8耶和华说:到那日, 我岂不从 以东 除灭智慧人? 从 以扫山 除灭聪明人?
9Ektimos viaj kuraĝuloj, ho Teman, por ke ĉiuj sur la monto de Esav estu ekstermitaj per mortigo.
9提幔 哪, 你的勇士必惊惶, 甚至 以扫山 的人都被杀戮剪除。
10Pro tio, ke vi premis vian fraton Jakob, kovros vin honto, kaj vi estos ekstermita por ĉiam.
10因你向兄弟 雅各 行强暴, 羞愧必遮盖你, 你也必永远断绝。
11En la tempo, kiam vi staris apude, kiam fremduloj kondukis lian militistaron en kaptitecon kaj aligentuloj eniris en liajn pordegojn kaj lotis pri Jerusalem, vi ankaŭ estis kiel unu el ili.
11当外人掳掠 雅各 的财物, 外邦人进入他的城门, 为 耶路撒冷 拈阄的日子, 你竟站在一旁,像与他们同伙。
12Vi devus ne rigardi la malfeliĉan tagon de via frato, la tagon de lia forpuŝiteco, kaj vi devus ne ĝoji pri la idoj de Jehuda en la tago de ilia pereo, nek fanfaroni en la tago de ilia mizero.
12你兄弟遭难的日子, 你不当瞪眼看着; 犹大 人被灭的日子, 你不当因此欢乐; 他们遭难的日子, 你不当说狂傲的话。
13Vi devus ne eniri en la pordegon de Mia popolo en la tago de ilia malfeliĉo, vi devus ne rigardi ilian suferadon en la tago de ilia malfeliĉo, nek tuŝi ilian havaĵon en la tago de ilia malfeliĉo.
13我民遭灾的日子, 你不当进他们的城门; 他们遭灾的日子, 你不当瞪眼看着他们受苦; 他们遭灾的日子, 你不当伸手抢他们的财物;
14Vi devus ne stari ĉe la vojdisiĝo, por ekstermi iliajn forsaviĝintojn, nek transdoni iliajn restintojn en la tago de malfeliĉo.
14你不当站在岔路口剪除他们中间逃脱的; 他们遭难的日子, 你不当将他们剩下的人交付 仇敌 。
15Ĉar proksima estas la tago de la Eternulo kontraŭ ĉiuj nacioj. Kiel vi agis, tiel oni agos kun vi; kion vi meritas, tio venos sur vian kapon.
15耶和华降罚的日子临近万国。 你怎样行, 他 也必照样向你行; 你的报应必归到你头上。
16Ĉar kiel vi trinkis sur Mia sankta monto, tiel trinkos ĉiam ĉiuj nacioj; ili trinkos, trinkos ĝisfunde, ĝis ili fariĝos kiel tute ne ekzistintaj.
16你们 犹大 人在我圣山怎样喝了 苦杯 , 万国也必照样常常地喝; 且喝且咽,他们就归于无有。
17Sed sur la monto Cion estos saviĝo, kaj ĝi estos sankta; kaj la domo de Jakob ekposedos tiujn, kiuj ilin posedis.
17在 锡安山 必有逃脱的人, 那山也必成圣; 雅各 家必得原有的产业。
18La domo de Jakob estos fajro, la domo de Jozef estos flamo; sed la domo de Esav estos pajlo, oni ekbruligos ĝin kaj ekstermos ĝin, kaj neniu restos el la domo de Esav; ĉar la Eternulo tion diris.
18雅各 家必成为大火; 约瑟 家必为火焰; 以扫 家必如碎秸; 火必将他烧着吞灭。 以扫 家必无余剩的。 这是耶和华说的。
19Kaj la sudanoj ekposedos la monton de Esav, kaj la loĝantoj de la malaltaĵo la Filiŝtojn; ili ekposedos la kampojn de Efraim kaj la kampojn de Samario; kaj Benjamen posedos Gileadon.
19南地的人必得 以扫山 ; 高原的人必得 非利士 地, 也得 以法莲 地和 撒马利亚 地; 便雅悯 人必得 基列 。
20Kaj tiu multo da forkondukitaj Izraelidoj en la lando Kanaana ĝis Carfat kaj la forkondukitaj el Jerusalem en Sefarad ekposedos la urbojn sudajn.
20在 迦南 人中被掳的 以色列 众人 必得地 直到 撒勒法 ; 在 西法拉 中被掳的 耶路撒冷 人 必得南地的城邑。
21Kaj venos savantoj sur la monton Cion, por juĝi la monton de Esav. Kaj la regado apartenos al la Eternulo.
21必有拯救者上到 锡安山 ,审判 以扫山 ; 国度就归耶和华了。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.