Johano 18
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Parolinte tiujn vortojn, Jesuo foriris kun siaj disĉiploj trans la torenton Kidron, kie estis ĝardeno, en kiun li eniris kune kun siaj disĉiploj.
1耶稣说了这话,就同门徒出去,过了 汲沦溪 。在那里有一个园子,他和门徒进去了。
2Kaj Judas, lia perfidanto, konis la lokon; ĉar Jesuo ofte venis tien kun siaj disĉiploj.
2卖耶稣的 犹大 也知道那地方,因为耶稣和门徒屡次上那里去聚集。
3Judas do, ricevinte la kohorton kaj oficistojn, senditajn de la ĉefpastroj kaj Fariseoj, venis tien kun lanternoj kaj torĉoj kaj bataliloj.
3犹大 领了一队兵,和祭司长并法利赛人的差役,拿着灯笼、火把、兵器,就来到园里。
4Jesuo do, sciante ĉion, kio venos al li, paŝis antaŭen, kaj diris al ili: Kiun vi serĉas?
4耶稣知道将要临到自己的一切事,就出来对他们说:「你们找谁?」
5Ili respondis al li: Jesuon Nazaretan. Jesuo respondis: Mi estas tiu. Kaj Judas, lia perfidanto, staris kun ili.
5他们回答说:「找 拿撒勒 人耶稣。」耶稣说:「我就是!」卖他的 犹大 也同他们站在那里。
6Kiam do li diris al ili: Mi estas tiu, ili malantaŭen ekpaŝis kaj falis sur la teron.
6耶稣一说「我就是」,他们就退后倒在地上。
7Tiam denove li demandis ilin: Kiun vi serĉas? Ili diris: Jesuon Nazaretan.
7他又问他们说:「你们找谁?」他们说:「找 拿撒勒 人耶稣。」
8Jesuo respondis: Mi ĵus diris al vi, ke mi estas tiu; se do vi min serĉas, lasu ĉi tiujn foriri;
8耶稣说:「我已经告诉你们,我就是。你们若找我,就让这些人去吧。」
9por ke plenumiĝu la vorto, kiun li diris: El tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi perdis neniun.
9这要应验耶稣从前的话,说:「你所赐给我的人,我没有失落一个。」
10Simon Petro do, havante glavon, eltiris ĝin, kaj frapis sklavon de la ĉefpastro kaj detranĉis lian dekstran orelon. La nomo de la sklavo estis Malĥo.
10西门·彼得 带着一把刀,就拔出来,将大祭司的仆人砍了一刀,削掉他的右耳;那仆人名叫 马勒古 。
11Jesuo do diris al Petro: Metu la glavon en ĝian ingon; la kalikon, kiun la Patro donis al mi, ĉu mi ne trinkos?
11耶稣就对 彼得 说:「收刀入鞘吧,我父所给我的那杯,我岂可不喝呢?」
12La kohorto kaj la milestro kaj la oficistoj de la Judoj kaptis do Jesuon kaj ligis lin,
12那队兵和千夫长,并 犹太 人的差役就拿住耶稣,把他捆绑了,
13kaj kondukis lin unue al Anas; ĉar ĉi tiu estis bopatro de Kajafas, kiu estis ĉefpastro en tiu jaro.
13先带到 亚那 面前,因为 亚那 是本年作大祭司 该亚法 的岳父。
14Kajafas estis tiu, kiu donis konsilon al la Judoj, ke estos bone, ke unu homo mortu por la popolo.
14这 该亚法 就是从前向 犹太 人发议论说「一个人替百姓死是有益的」那位。
15Kaj Simon Petro sekvis Jesuon, kaj ankaŭ alia disĉiplo. Ĉi tiu disĉiplo estis konata de la ĉefpastro, kaj eniris kun Jesuo en la korton de la ĉefpastro;
15西门·彼得 跟着耶稣,还有一个门徒跟着。那门徒是大祭司所认识的,他就同耶稣进了大祭司的院子。
16sed Petro staris ekstere apud la pordo. Kaj la alia disĉiplo, kiu estis konata de la ĉefpastro, eliris kaj parolis kun la pordistino, kaj enirigis Petron.
16彼得 却站在门外。大祭司所认识的那个门徒出来,和看门的使女说了一声,就领 彼得 进去。
17La sklavino pordistino diris al Petro: Ĉu vi ne estas ankaŭ el la disĉiploj de tiu homo? Li diris: Mi ne estas.
17那看门的使女对 彼得 说:「你不也是这人的门徒吗?」他说:「我不是。」
18La sklavoj kaj la oficistoj, farinte karban fajron (ĉar estis malvarme), staris kaj sin varmigis; Petro ankaŭ estis kun ili, starante kaj sin varmigante.
18仆人和差役因为天冷,就生了炭火,站在那里烤火; 彼得 也同他们站着烤火。
19La ĉefpastro demandis Jesuon pri liaj disĉiploj kaj pri lia instruado.
19大祭司就以耶稣的门徒和他的教训盘问他。
20Jesuo respondis al li: Mi parolis malkaŝe al la mondo; mi ĉiam instruis en la sinagogoj kaj en la templo, kie ĉiuj Judoj kunvenas; kaj sekrete mi nenion parolis.
20耶稣回答说:「我从来是明明地对世人说话。我常在会堂和殿里,就是 犹太 人聚集的地方教训人;我在暗地里并没有说什么。
21Kial vi min demandas? demandu tiujn, kiuj aŭdis, kion mi parolis al ili; ili ja scias, kion mi diris.
21你为什么问我呢?可以问那听见的人,我对他们说的是什么;我所说的,他们都知道。」
22Kaj kiam li parolis tion, unu el la apude starantaj oficistoj per la manplato frapis Jesuon, dirante: Ĉu tiel vi respondas al la ĉefpastro?
22耶稣说了这话,旁边站着的一个差役用手掌打他,说:「你这样回答大祭司吗?」
23Respondis Jesuo al li: Se mi malbone parolis, atestu pri la malbono; sed se bone, kial vi min frapas?
23耶稣说:「我若说的不是,你可以指证那不是;我若说的是,你为什么打我呢?」
24Anas sendis lin ligitan al la ĉefpastro Kajafas.
24亚那 就把耶稣解到大祭司 该亚法 那里,仍是捆着解去的。
25Simon Petro staris kaj sin varmigis. Oni do diris al li: Ĉu vi estas unu el liaj disĉiploj? Li neis, dirante: Mi ne estas.
25西门·彼得 正站着烤火,有人对他说:「你不也是他的门徒吗?」 彼得 不承认,说:「我不是。」
26Unu el la sklavoj de la ĉefpastro, estante parenco de tiu, kies orelon Petro detranĉis, diris: Ĉu mi ne vidis vin kun li en la ĝardeno?
26有大祭司的一个仆人,是 彼得 削掉耳朵那人的亲属,说:「我不是看见你同他在园子里吗?」
27Petro do denove neis; kaj tuj la koko ekkriis.
27彼得 又不承认。立时鸡就叫了。
28Kaj oni kondukis Jesuon de Kajafas en la palacon; estis frumatene; kaj ili ne eniris en la palacon, por ke ili ne malpuriĝu, sed povu manĝi la Paskon.
28众人将耶稣从 该亚法 那里往衙门内解去,那时天还早。他们自己却不进衙门,恐怕染了污秽,不能吃逾越 节的筵席 。
29Pilato do eliris al ili, kaj diris: Kian akuzon vi prezentas kontraŭ ĉi tiu viro?
29彼拉多 就出来,到他们那里,说:「你们告这人是为什么事呢?」
30Ili respondis kaj diris al li: Se li ne estus malbonfaranto, ni ne transdonus lin al vi.
30他们回答说:「这人若不是作恶的,我们就不把他交给你。」
31Pilato do diris al ili: Vi mem prenu lin, kaj juĝu lin laŭ via leĝo. La Judoj diris al li: Ne estas permesate al ni mortigi homon;
31彼拉多 说:「你们自己带他去,按着你们的律法审问他吧。」 犹太 人说:「我们没有杀人的权柄。」
32por ke plenumiĝu la vorto de Jesuo, kiun li parolis, montrante, per kia morto li mortos.
32这要应验耶稣所说自己将要怎样死的话了。
33Pilato do reeniris en la palacon, kaj alvokis Jesuon, kaj diris al li: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj?
33彼拉多 又进了衙门,叫耶稣来,对他说:「你是 犹太 人的王吗?」
34Jesuo respondis: Ĉu vi tion diras de vi mem, aŭ ĉu aliaj diris ĝin al vi pri mi?
34耶稣回答说:「这话是你自己说的,还是别人论我对你说的呢?」
35Pilato respondis: Ĉu mi estas Judo? Via propra nacio kaj la ĉefpastroj transdonis vin al mi; kion vi faris?
35彼拉多 说:「我岂是 犹太 人呢?你本国的人和祭司长把你交给我。你做了什么事呢?」
36Jesuo respondis: Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo; se mia regno estus el ĉi tiu mondo, miaj servantoj bataladus, por ke mi ne transdoniĝu al la Judoj; sed nun mia regno ne estas el ĉi tie.
36耶稣回答说:「我的国不属这世界;我的国若属这世界,我的臣仆必要争战,使我不至于被交给 犹太 人。只是我的国不属这世界。」
37Pilato demandis lin: Ĉu vi do estas reĝo? Jesuo respondis: Vi diras, ke mi estas reĝo. Por tio mi naskiĝis kaj venis en la mondon, ke mi atestu pri la vero. Ĉiu, kiu estas el la vero, aŭskultas mian voĉon.
37彼拉多 就对他说:「这样,你是王吗?」耶稣回答说:「你说我是王。我为此而生,也为此来到世间,特为给真理作见证。凡属真理的人就听我的话。」
38Pilato diris al li: Kio estas la vero? Kaj dirinte tion, li eliris denove al la Judoj, kaj diris al ili: Mi trovas en li nenian kulpon.
38彼拉多 说:「真理是什么呢?」 说了这话,又出来到 犹太 人那里,对他们说:「我查不出他有什么罪来。
39Sed estas ĉe vi kutime, ke mi liberigu al vi unu dum la Pasko: ĉu vi do volas, ke mi liberigu al vi la Reĝon de la Judoj?
39但你们有个规矩,在逾越节要我给你们释放一个人,你们要我给你们释放 犹太 人的王吗?」
40Kaj ili kriis denove, dirante: Ne ĉi tiun, sed Barabason. Barabas estis rabisto.
40他们又喊着说:「不要这人,要 巴拉巴 !」这 巴拉巴 是个强盗。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.