Johano 11
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kaj estis unu malsanulo, nomata Lazaro, el Betania, la vilaĝo de Maria kaj ŝia fratino Marta.
1有一个患病的人,名叫 拉撒路 ,住在 伯大尼 ,就是 马利亚 和她姊姊 马大 的村庄。
2Tiu Maria, kies frato Lazaro estis malsana, estis tiu sama, kiu ŝmiris la Sinjoron per ŝmiraĵo kaj viŝis liajn piedojn per siaj haroj.
2这 马利亚 就是那用香膏抹主,又用头发擦他脚的;患病的 拉撒路 是她的兄弟。
3La fratinoj do sendis al li, dirante: Sinjoro, jen tiu, kiun vi amas, estas malsana.
3她姊妹两个就打发人去见耶稣,说:「主啊,你所爱的人病了。」
4Sed Jesuo, aŭdinte tion, diris: Ĉi tiu malsano estas ne por la morto, sed por la gloro de Dio, por ke la Filo de Dio estu per ĝi glorata.
4耶稣听见,就说:「这病不至于死,乃是为 神的荣耀,叫 神的儿子因此得荣耀。」
5Kaj Jesuo amis Martan kaj ŝian fratinon kaj Lazaron.
5耶稣素来爱 马大 和她妹子并 拉撒路 。
6Kaj kiam li sciiĝis, ke tiu estas malsana, li restis ankoraŭ du tagojn en la loko, kie li estis.
6听见 拉撒路 病了,就在所居之地仍住了两天。
7Poste li diris al la disĉiploj: Ni iru returne en Judujon.
7然后对门徒说:「我们再往 犹太 去吧。」
8La disĉiploj diris al li: Rabeno, la Judoj ĵus celis ŝtonmortigi vin; kaj ĉu vi denove iras tien?
8门徒说:「拉比, 犹太 人近来要拿石头打你,你还往那里去吗?」
9Jesuo respondis: Ĉu ne estas dek du horoj en la tago? Se iu iras dum la tago, li ne faletas, ĉar li vidas la lumon de ĉi tiu mondo.
9耶稣回答说:「白日不是有十二小时吗?人在白日走路,就不至跌倒,因为看见这世上的光。
10Sed se iu iras dum la nokto, li faletas, ĉar en li ne estas la lumo.
10若在黑夜走路,就必跌倒,因为他没有光。」
11Tion li parolis, kaj poste li diris al ili: Nia amiko Lazaro endormiĝis, sed mi iras, por veki lin el lia dormo.
11耶稣说了这话,随后对他们说:「我们的朋友 拉撒路 睡了,我去叫醒他。」
12La disĉiploj do diris: Sinjoro, se li endormiĝis, li resaniĝos.
12门徒说:「主啊,他若睡了,就必好了。」
13Jesuo parolis pri lia morto; sed ili supozis, ke li parolas pri ripozo en dormo.
13耶稣这话是指着他死说的,他们却以为是说照常睡了。
14Tiam Jesuo diris al ili klare: Lazaro jam mortis.
14耶稣就明明地告诉他们说:「 拉撒路 死了。
15Kaj pro vi mi ĝojas, ke mi ne ĉeestis tie, por ke vi kredu; tamen ni iru al li.
15我没有在那里就欢喜,这是为你们的缘故,好叫你们相信。 如今 我们可以往他那里去吧。」
16Tiam Tomaso, nomata Didimo, diris al siaj kundisĉiploj: Ni ankaŭ iru, por ke ni mortu kun li.
16多马 ,又称为 低土马 ,就对那同作门徒的说:「我们也去和他同死吧。」
17Kiam Jesuo alvenis, li trovis lin jam kvar tagojn entombigita.
17耶稣到了,就知道 拉撒路 在坟墓里已经四天了。
18Kaj Betania estis proksime de Jerusalem, en la distanco de ĉirkaŭ dek kvin stadioj;
18伯大尼 离 耶路撒冷 不远,约有六里路。
19kaj multaj el la Judoj jam venis al Marta kaj Maria, por konsoli ilin pri ilia frato.
19有好些 犹太 人来看 马大 和 马利亚 ,要为她们的兄弟安慰她们。
20Marta do, kiam ŝi eksciis, ke Jesuo alproksimiĝas, iris al li renkonte; sed Maria ankoraŭ sidis en la domo.
20马大 听见耶稣来了,就出去迎接他; 马利亚 却仍然坐在家里。
21Tiam diris Marta al Jesuo: Sinjoro, se vi estus ĉi tie, mia frato ne estus mortinta.
21马大 对耶稣说:「主啊,你若早在这里,我兄弟必不死。
22Sed eĉ nun mi scias, ke kion ajn vi petos de Dio, tion Dio donos al vi.
22就是现在,我也知道,你无论向 神求什么, 神也必赐给你。」
23Jesuo diris al ŝi: Via frato releviĝos.
23耶稣说:「你兄弟必然复活。」
24Marta diris al li: Mi scias, ke li releviĝos ĉe la releviĝo en la lasta tago.
24马大 说:「我知道在末日复活的时候,他必复活。」
25Jesuo diris al ŝi: Mi estas la releviĝo kaj la vivo; kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos,
25耶稣对她说:「复活在我,生命也在我。信我的人虽然死了,也必复活;
26kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por ĉiam ne mortos. Ĉu vi tion kredas?
26凡活着信我的人必永远不死。你信这话吗?」
27Ŝi diris al li: Jes, Sinjoro, mi jam kredas, ke vi estas la Kristo, la Filo de Dio, la venanta en la mondon.
27马大 说:「主啊,是的,我信你是基督,是 神的儿子,就是那要临到世界的。」
28Kaj dirinte tion, ŝi foriris, kaj vokis sekrete sian fratinon Maria, dirante: La Majstro ĉeestas, kaj vokas vin.
28马大 说了这话,就回去暗暗地叫她妹子 马利亚 ,说:「夫子来了,叫你。」
29Kaj ŝi, aŭdinte tion, leviĝis rapide kaj iris al li.
29马利亚 听见了,就急忙起来,到耶稣那里去。
30(Sed Jesuo ankoraŭ ne eniris en la vilaĝon, sed estis en la loko, kie Marta lin renkontis.)
30那时,耶稣还没有进村子,仍在 马大 迎接他的地方。
31La Judoj do, kiuj estis kun ŝi en la domo kaj konsolis ŝin, vidinte, ke Maria leviĝis subite kaj eliris, sekvis ŝin, dirante: Ŝi iras al la tombo, por plori tie.
31那些同 马利亚 在家里安慰她的 犹太 人,见她急忙起来出去,就跟着她,以为她要往坟墓那里去哭。
32Kiam Maria alvenis al la loko, kie Jesuo estis, kaj lin vidis, ŝi falis antaŭ liaj piedoj, dirante: Sinjoro, se vi estus ĉi tie, mia frato ne estus mortinta.
32马利亚 到了耶稣那里,看见他,就俯伏在他脚前,说:「主啊,你若早在这里,我兄弟必不死。」
33Kiam do Jesuo vidis ŝin ploranta kaj la Judojn ankaŭ, kiuj venis kun ŝi, plorantaj, li ĝemis en la spirito kaj maltrankviliĝis,
33耶稣看见她哭,并看见与她同来的 犹太 人也哭,就心里悲叹,又甚忧愁,
34kaj diris: Kie vi lin kuŝigis? Ili diris al li: Sinjoro, venu kaj vidu.
34便说:「你们把他安放在哪里?」他们回答说:「请主来看。」
35Jesuo larmis.
35耶稣哭了。
36La Judoj do diris: Jen kiel li lin amis!
36犹太 人就说:「你看他爱这人是何等恳切。」
37Sed kelkaj el ili diris: Ĉu ĉi tiu, kiu malfermis la okulojn de la blindulo, ne povus kaŭzi ankaŭ, ke ĉi tiu homo ne mortu?
37其中有人说:「他既然开了瞎子的眼睛,岂不能叫这人不死吗?」
38Tiam Jesuo, denove ĝemante en si, venis al la tombo. Ĝi estis kaverno, kaj sur ĝi kuŝis ŝtono.
38耶稣又心里悲叹,来到坟墓前;那坟墓是个洞,有一块石头挡着。
39Jesuo diris: Forprenu la ŝtonon. Marta, la fratino de la mortinto, diris al li: Sinjoro, li jam malbonodoras, ĉar li estis tie kvar tagojn.
39耶稣说:「你们把石头挪开。」那死人的姊姊 马大 对他说:「主啊,他现在必是臭了,因为他 死了 已经四天了。」
40Jesuo diris al ŝi: Ĉu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio?
40耶稣说:「我不是对你说过,你若信,就必看见 神的荣耀吗?」
41Oni do forprenis la ŝtonon. Kaj Jesuo levis siajn okulojn, kaj diris: Patro, mi dankas Vin, ke Vi min aŭskultis.
41他们就把石头挪开。耶稣举目 望天 ,说:「父啊,我感谢你,因为你已经听我。
42Kaj mi sciis, ke Vi ĉiam aŭskultas min; sed pro la ĉirkaŭstaranta homamaso mi tion diris, por ke ili kredu, ke Vi min sendis.
42我也知道你常听我,但我说这话是为周围站着的众人,叫他们信是你差了我来。」
43Kaj dirinte tion, li kriis per laŭta voĉo: Lazaro, elvenu.
43说了这话,就大声呼叫说:「 拉撒路 出来!」
44Kaj la mortinto elvenis, kun la manoj kaj piedoj ligitaj per tombotukoj; kaj lia vizaĝo estis ĉirkaŭligita per viŝtuko. Jesuo diris al ili: Malligu lin, kaj lasu lin iri.
44那死人就出来了,手脚裹着布,脸上包着手巾。耶稣对他们说:「解开,叫他走!」
45Tiam multaj el la Judoj, kiuj venis al Maria, kaj vidis, kion li faris, kredis al li.
45那些来看 马利亚 的 犹太 人见了耶稣所做的事,就多有信他的;
46Sed kelkaj el ili foriris al la Fariseoj, kaj rakontis al ili tion, kion Jesuo faris.
46但其中也有去见法利赛人的,将耶稣所做的事告诉他们。
47Tial la ĉefpastroj kaj la Fariseoj kunvenigis sinedrion, kaj diris: Kion ni faras? ĉar ĉi tiu homo faras multajn signojn;
47祭司长和法利赛人聚集公会,说:「这人行好些神迹,我们怎么办呢?
48se ni lasos lin tiel, ĉiuj kredos al li, kaj la Romanoj venos kaj forigos nian lokon kaj nian nacion.
48若这样由着他,人人都要信他, 罗马 人也要来夺我们的地土和我们的百姓。」
49Sed unu el ili, Kajafas, ĉefpastro en tiu sama jaro, diris al ili: Vi scias nenion,
49内中有一个人,名叫 该亚法 ,本年作大祭司,对他们说:「你们不知道什么。
50nek konsideras, ke bone estas por vi, ke unu homo mortu por la popolo, kaj ke la tuta nacio ne pereu.
50独不想一个人替百姓死,免得通国灭亡,就是你们的益处。」
51Sed li diris tion ne de si mem; sed estante ĉefpastro en tiu jaro, li profetis, ke Jesuo mortos por la nacio;
51他这话不是出于自己,是因他本年作大祭司,所以预言耶稣将要替这一国死;
52kaj ne nur por la nacio, sed ankaŭ por ke li kunvenigu en unu la ĉie disĵetitajn filojn de Dio.
52也不但替这一国死,并要将 神四散的子民都聚集归一。
53De post tiu tago do ili konsiliĝis, por lin mortigi.
53从那日起,他们就商议要杀耶稣
54Tial Jesuo ne plu iris publike inter la Judoj, sed foriris de tie en la kamparon apud la dezerto, en urbon nomatan Efraim; kaj tie li restadis kun la disĉiploj.
54所以,耶稣不再显然行在 犹太 人中间,就离开那里往靠近旷野的地方去,到了一座城,名叫 以法莲 ,就在那里和门徒同住。
55Kaj la Pasko de la Judoj proksimiĝis, kaj multaj supreniris el la kamparo al Jerusalem antaŭ la Pasko, por sin sanktigi.
55犹太 人的逾越 节 近了,有许多人从乡下上 耶路撒冷 去,要在节前洁净自己。
56Ili do serĉis Jesuon, kaj parolis inter si, starante en la templo: Kion vi pensas? Ĉu ke li ne venos al la festo?
56他们就寻找耶稣,站在殿里彼此说:「你们的意思如何,他不来过节吗?」
57Kaj la ĉefpastroj kaj la Fariseoj jam antaŭe ordonis, ke se iu scias, kie li estas, tiu montru tion, por ke oni lin kaptu.
57那时,祭司长和法利赛人早已吩咐说,若有人知道耶稣在哪里,就要报明,好去拿他。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.