Ijob 29
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kaj plue Ijob parolis siajn sentencojn, kaj diris:
1约伯 又接着说:
2Ho, se estus al mi tiel, kiel en la antaŭaj monatoj, Kiel en la tempo, kiam Dio min gardis;
2惟愿我 的景况 如从前的月份, 如 神保守我的日子。
3Kiam Lia lumilo lumis super mia kapo; Kaj sub Lia lumo mi povis iri en mallumo;
3那时他的灯照在我头上; 我借他的光行过黑暗。
4Kiel estis al mi en la tagoj de mia juneco, Kiam la ŝirmado de Dio estis super mia tendo;
4我愿如壮年的时候: 那时我在帐棚中, 神待我有密友之情;
5Kiam la Plejpotenculo estis ankoraŭ kun mi, Kaj ĉirkaŭ mi estis miaj infanoj;
5全能者仍与我同在; 我的儿女都环绕我。
6Kiam miaj paŝoj laviĝadis en butero, Kaj la roko verŝadis al mi fluojn da oleo!
6奶多可洗我的脚; 磐石为我出油成河。
7Kiam mi eliris el la pordego al la urbo Kaj aranĝis al mi sidon sur la placo,
7我出到城门, 在街上设立座位;
8Vidis min junuloj kaj kaŝis sin, Kaj maljunuloj leviĝis kaj staris;
8少年人见我而回避, 老年人也起身站立;
9Eminentuloj ĉesis paroli Kaj metis la manon sur sian buŝon;
9王子都停止说话, 用手捂口;
10La voĉo de altranguloj sin kaŝis, Kaj ilia lango algluiĝis al ilia palato.
10首领静默无声, 舌头贴住上膛。
11Kiam orelo aŭdis, ĝi nomis min feliĉa; Kiam okulo vidis, ĝi gloris min;
11耳朵听我的,就称我有福; 眼睛看我的,便称赞我;
12Ĉar mi savadis kriantan malriĉulon, Kaj orfon, kiu ne havis helpanton.
12因我拯救哀求的困苦人 和无人帮助的孤儿。
13Beno de pereanto venadis sur min, Kaj la koro de vidvino estis ĝojigata de mi.
13将要灭亡的为我祝福; 我也使寡妇心中欢乐。
14Virteco estis mia vesto, Kaj mia justeco vestis min kiel mantelo kaj kapornamo.
14我以公义为衣服, 以公平为外袍和冠冕。
15Mi estis okuloj por la blindulo, Kaj piedoj por la lamulo;
15我为瞎子的眼, 瘸子的脚。
16Mi estis patro por la malriĉuloj, Kaj juĝan aferon de homoj nekonataj mi esploradis;
16我为穷乏人的父; 素不认识的人,我查明他的案件。
17Mi rompadis la makzelojn al maljustulo, Kaj el liaj dentoj mi elŝiradis la kaptitaĵon.
17我打破不义之人的牙床, 从他牙齿中夺了所抢的。
18Kaj mi pensis: En mia nesto mi mortos, Kaj grandnombraj kiel sablo estos miaj tagoj;
18我便说:我必死在家中, 必增添我的日子,多如尘沙。
19Mia radiko estas malkovrita por la akvo, Kaj roso noktas sur miaj branĉoj.
19我的根长到水边; 露水终夜沾在我的枝上。
20Mia gloro estas ĉiam nova, Kaj mia pafarko ĉiam refortiĝas en mia mano.
20我的荣耀在身上增新; 我的弓在手中日强。
21Oni aŭskultadis min kaj atendadis, Kaj silentadis, kiam mi donadis konsilojn.
21人听见我而仰望, 静默等候我的指教。
22Post miaj vortoj oni ne plu parolis; Kaj miaj vortoj gutadis sur ilin.
22我说话之后,他们就不再说; 我的言语 像雨露 滴在他们身上。
23Oni atendadis min kiel la pluvon, Kaj malfermadis sian buŝon, kiel por malfrua pluvo.
23他们仰望我如仰望雨, 又张开口如切慕春雨。
24Se mi iam ridis al ili, ili ne kredis tion; Kaj la lumo de mia vizaĝo ne falis.
24他们不敢自信,我就向他们含笑; 他们不使我脸上的光改变。
25Kiam mi iris al ili, mi sidis sur la ĉefa loko; Mi loĝis kiel reĝo inter taĉmentoj, Kiel konsolanto de funebruloj.
25我为他们选择道路,又坐首位; 我如君王在军队中居住, 又如吊丧的安慰伤心的人。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.