Jesaja 48
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Aŭskultu tion, ho domo de Jakob, vi, kiuj estas nomataj per la nomo de Izrael, kiuj devenis el la fonto de Jehuda, kiuj ĵuras per la nomo de la Eternulo kaj citas la Dion de Izrael, ne en vero kaj ne en justeco.
1雅各 家,稱為 以色列 名下, 從 猶大 水源出來的,當聽我言! 你們指着耶和華的名起誓, 提說 以色列 的上帝, 卻不憑誠實,不憑公義。
2Laŭ la sankta urbo ili sin nomas, kaj je la Dio de Izrael ili sin apogas; Eternulo Cebaot estas Lia nomo.
2他們自稱為聖城的人, 所倚靠的是 名為萬軍之耶和華- 以色列 的上帝。
3La estintajn okazintaĵojn Mi anoncis antaŭlonge, el Mia buŝo tio eliris, kaj Mi ĝin aŭdigis; Mi agis subite, kaj ĉio plenumiĝis.
3主說:早先的事,我從古時說明, 已經出了我的口, 也是我所指示的; 我忽然行做,事便成就。
4Ĉar Mi sciis, ke vi estas obstina kaj via kolo estas fera tendeno kaj via frunto estas kupra,
4因為我素來知道你是頑梗的- 你的頸項是鐵的; 你的額是銅的。
5tial Mi anoncis al vi antaŭlonge, Mi aŭdigis al vi, antaŭ ol tio plenumiĝis, por ke vi ne diru: Mia idolo tion faris, mia statuo kaj mia fanditaĵo tion ordonis.
5所以,我從古時將這事給你說明, 在未成以先指示你, 免得你說:這些事是我的偶像所行的, 是我雕刻的偶像和我鑄造的偶像所命定的。
6Vi aŭdis; rigardo do ĉion; ĉu vi ne devas mem tion konfesi? Mi aŭdigis al vi nun aferojn novajn kaj kaŝitajn, kiujn vi ne sciis.
6你已經聽見,現在要看見這一切; 你不說明嗎? 從今以後,我將新事, 就是你所不知道的隱密事指示你。
7Nun ili estas kreitaj, ne antaŭlonge; eĉ unu tagon antaŭe vi ne aŭdis pri tio, por ke vi ne diru: Jen, mi sciis pri ili.
7這事是現今造的,並非從古就有; 在今日以先,你也未曾聽見, 免得你說:這事我早已知道了。
8Vi ne aŭdis, vi ne sciis, kaj via orelo antaŭe ne estis malfermita; ĉar Mi sciis, ke vi perfidos, de la momento de via naskiĝo oni ja nomas vin nefidindulo.
8你未曾聽見,未曾知道; 你的耳朵從來未曾開通。 我原知道你行事極其詭詐, 你自從出胎以來, 便稱為悖逆的。
9Pro Mia nomo Mi prokrastas Mian koleron, kaj pro Mia gloro Mi detenas Min, ke Mi ne ekstermu vin.
9我為我的名暫且忍怒, 為我的頌讚向你容忍, 不將你剪除。
10Jen Mi vin refandis, sed ne rezultis arĝento; Mi elprovis vin en la forno de mizero.
10我熬煉你,卻不像熬煉銀子; 你在苦難的爐中,我揀選你。
11Por Mi, por Mi Mi tion faras; ĉar kial oni blasfemu? Mian gloron Mi ne donos al iu alia.
11我為自己的緣故必行這事, 我焉能使 我的名 被褻瀆? 我必不將我的榮耀歸給假神。
12Aŭskultu Min, ho Jakob kaj Mia alvokito Izrael: tio estas Mi; Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta.
12雅各 -我所選召的 以色列 啊, 當聽我言: 我是耶和華, 我是首先的,也是末後的。
13Nur Mia mano fondis la teron, kaj Mia dekstra mano etendis la ĉielon; se Mi vokos ilin, ili stariĝos kune.
13我手立了地的根基; 我右手鋪張諸天; 我一招呼便都立住。
14Kolektiĝu vi ĉiuj kaj aŭskultu: kiu inter ili anoncis tion? tiu, kiun la Eternulo ekamis, plenumos Lian volon en Babel kaj aperigos Lian potencon super la Ĥaldeoj.
14你們都當聚集而聽, 他們內中誰說過這些事? 耶和華所愛的人必向 巴比倫 行他所喜悅的事; 他的膀臂也要 加在 迦勒底 人身上。
15Mi, Mi tion diris, Mi lin alvokis, venigis, kaj sukcesigis lian vojon.
15惟有我曾說過,我又選召他, 領他來,他的道路就必亨通。
16Alproksimiĝu al Mi, aŭskultu tion; de la komenco Mi ne parolis sekrete; de la momento, kiam la afero komenciĝis, Mi tie estis. Kaj ankaŭ nun sendis min la Sinjoro, la Eternulo, kaj Lia spirito.
16你們要就近我來聽這話: 我從起頭並未曾在隱密處說話; 自從有這事,我就在那裏。 現在,主耶和華差遣我和他的靈來。
17Tiele diras la Eternulo, via Liberiganto, la Sanktulo de Izrael: Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu instruas vin por via utilo, kiu kondukas vin laŭ la vojo, kiun vi devas iri.
17耶和華-你的救贖主, 以色列 的聖者如此說: 我是耶和華-你的上帝, 教訓你,使你得益處, 引導你所當行的路。
18Ho, se vi atentus Miajn ordonojn! tiam via paco estus kiel rivero, kaj via justeco kiel la ondoj de la maro;
18甚願你素來聽從我的命令! 你的平安就如河水; 你的公義就如海浪。
19kaj via idaro estus kiel sablo, kaj viaj devenantoj kiel ĝiaj grajnetoj; lia nomo ne estus ekstermita nek pereigita antaŭ Mi.
19你的後裔也必多如 海 沙; 你腹中所生的也必多如沙粒。 他的名在我面前必不剪除, 也不滅絕。
20Eliru el Babel, kuru el Ĥaldeujo, anoncu kun voĉo ĝojkria, aŭdigu tion, disportu ĝin ĝis la fino de la tero, diru: La Eternulo liberigis Sian servanton Jakob.
20你們要從 巴比倫 出來, 從 迦勒底 人中逃脫, 以歡呼的聲音傳揚說: 耶和華救贖了他的僕人 雅各 ! 你們要將這事宣揚到地極。
21Kaj ili ne soifis en la dezertoj, tra kiuj Li kondukis ilin; Li elfluigis por ili akvon el roko, Li disfendis rokon, kaj ekfluis akvo.
21耶和華引導他們經過沙漠。 他們並不乾渴; 他為他們使水從磐石而流, 分裂磐石,水就湧出。
22Sed por la malpiuloj, diras la Eternulo, ne ekzistas paco.
22耶和華說: 惡人必不得平安!
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.