Jesaja 54
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Ĝoju, ho senfruktulino, kiu ne naskis; sonigu kanton kaj ĝojkriu, ho vi, kiu ne suferis doloron; ĉar la forlasitino havos pli da infanoj, ol la havanta edzon, diras la Eternulo.
1你這不懷孕、不生養的要歌唱; 你這未曾經過產難的要發聲歌唱,揚聲歡呼; 因為沒有丈夫的比有丈夫的兒女更多。 這是耶和華說的。
2Vastigu la spacon de via tendo, disetendu la tapiŝojn de viaj loĝejoj, ne retenu; etendu pli longe viajn ŝnurojn, kaj viajn palisojn fortikigu.
2要擴張你帳幕之地, 張大你居所的幔子,不要限止; 要放長你的繩子, 堅固你的橛子。
3Ĉar dekstren kaj maldekstren vi disvastiĝos, kaj via idaro ekposedos naciojn kaj ekloĝos en urboj dezertigitaj.
3因為你要向左向右開展; 你的後裔必得多國為業, 又使荒涼的城邑有人居住。
4Ne timu, ĉar vi ne estos malhonorata; ne kaŝu vin honte, ĉar vi ne estos hontigata, kaj ĉar la honton de via juneco vi forgesos kaj la malhonoron de via vidvineco vi ne plu rememoros.
4不要懼怕,因你必不致蒙羞; 也不要抱愧,因你必不致受辱。 你必忘記幼年的羞愧, 不再記念你寡居的羞辱。
5Ĉar via Kreinto estas via edzo, Eternulo Cebaot estas Lia nomo; kaj via Liberiginto estas la Sanktulo de Izrael, kiun oni nomas Dio de la tuta tero.
5因為造你的是你的丈夫; 萬軍之耶和華是他的名。 救贖你的是 以色列 的聖者; 他必稱為全地之上帝。
6Ĉar kiel virinon forlasitan kaj afliktitan en la spirito la Eternulo vin alvokis; kaj kiel edzinon de la juneco, kvankam forpuŝitan, diras via Dio.
6耶和華召你, 如召被離棄心中憂傷的妻, 就是幼年所娶被棄的妻。 這是你上帝所說的。
7Por malgranda momento Mi vin forlasis, kaj kun granda kompato Mi vin reprenos al Mi.
7我離棄你不過片時, 卻要施大恩將你收回。
8En eksplodo de kolero Mi forturnis de vi Mian vizaĝon por momento, sed per eterna favorkoreco Mi vin kompatis, diras via Liberiginto, la Eternulo.
8我的怒氣漲溢, 頃刻之間向你掩面, 卻要以永遠的慈愛憐恤你。 這是耶和華-你的救贖主說的。
9Ĉar tio estas por Mi kiel la akvo de Noa; kiel Mi ĵuris, ke Mi ne plu venigos la akvon de Noa sur la teron, tiel Mi ĵuris, ke Mi ne koleros vin nek insultos vin.
9這事在我好像 挪亞 的洪水。 我怎樣起誓不再使 挪亞 的洪水漫過遍地, 我也照樣起誓不再向你發怒, 也不斥責你。
10Ĉar montoj forŝoviĝos kaj altaĵoj ŝanceliĝos; sed Mia favorkoreco ne foriĝos de vi, kaj la interligo de Mia paco ne ŝanceliĝos, diras la Eternulo, via Kompatanto.
10大山可以挪開, 小山可以遷移; 但我的慈愛必不離開你; 我平安的約也不遷移。 這是憐恤你的耶和華說的。
11Ho mizera, suferanta de ventego, senkonsola! jen Mi donos brilon al viaj ŝtonoj, kaj vian fundamenton Mi faros el safiroj.
11你這受困苦、被風飄蕩不得安慰的人哪, 我必以彩色安置你的石頭, 以藍寶石立定你的根基;
12Kaj Mi faros viajn murdentojn el rubenoj kaj viajn pordegojn el kristaloj kaj ĉiujn viajn limojn el multekostaj ŝtonoj.
12又以紅寶石造你的女牆, 以紅玉造你的城門, 以寶石造你四圍的邊界。
13Kaj ĉiuj viaj infanoj estos instruitaj de la Eternulo, kaj granda estos la bonstato de viaj filoj.
13你的兒女都要受耶和華的教訓; 你的兒女必大享平安。
14Per vero vi fortikiĝos; estu malproksima de premiteco, ĉar vi ne bezonas timi, kaj de teruro, ĉar ĝi ne alproksimiĝos al vi.
14你必因公義得堅立, 必遠離欺壓,不致害怕; 你必遠離驚嚇,驚嚇必不臨近你。
15Certe, oni sin armos kontraŭ vi, sed tio ne estos de Mi; kiu sin armos kontraŭ vi, tiu falos antaŭ vi.
15即或有人聚集,卻不由於我; 凡聚集攻擊你的,必因你仆倒。
16Jen Mi kreis la forĝiston, kiu blovas fajron sur karboj kaj ellaboras ilojn por siaj faroj; kaj Mi ankaŭ kreis ekstermanton por detruado.
16吹噓炭火、打造合用器械的鐵匠是我所造; 殘害人、行毀滅的也是我所造。
17Nenia ilo, kreita kontraŭ vi, havos sukceson; kaj ĉiun langon, kiu batalos kontraŭ vi en la juĝo, vi malpravigos. Tio estas la heredaĵo de la servantoj de la Eternulo, kaj ilia praveco antaŭ Mi, diras la Eternulo.
17凡為攻擊你造成的器械必不利用; 凡在審判時興起用舌攻擊你的, 你必定他為有罪。 這是耶和華僕人的產業, 是他們從我所得的義。 這是耶和華說的。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.