Jesaja
Chapter 55
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Ho vi, ĉiuj soifantoj, iru al la akvo, kaj vi, kiuj ne havas monon; iru, aĉetu, kaj manĝu; iru, aĉetu sen mono kaj sen pago vinon kaj lakton.
1你們一切乾渴的都當就近水來; 沒有銀錢的也可以來。 你們都來,買了吃; 不用銀錢,不用價值, 也來買酒和奶。
2Kial vi donas monon por tio, kio ne estas pano? kaj vian laboron por tio, kio ne satigas? aŭskultu do Min, kaj manĝu bonaĵon, kaj via animo ĝuu grasaĵon.
2你們為何花錢買那不足為食物的? 用勞碌得來的買那不使人飽足的呢? 你們要留意聽我的話就能吃那美物, 得享肥甘,心中喜樂。
3Klinu vian orelon, kaj venu al Mi; aŭskultu, por ke vivu via animo; kaj Mi faros kun vi interligon eternan pri la fidindaj korfavoroj, promesitaj al David.
3你們當就近我來; 側耳而聽,就必得活。 我必與你們立永約, 就是 應許 大衛 那可靠的恩典。
4Jen Mi starigis lin kiel atestanton por la nacioj, kiel princon kaj ordonanton por la gentoj.
4我已立他作萬民的見證, 為萬民的君王和司令。
5Jen vi vokos popolon, kiun vi ne konas; kaj popolo, kiu vin ne konas, alkuros al vi, pro la Eternulo, via Dio, kaj pro la Sanktulo de Izrael, ĉar Li faris vin glora.
5你素不認識的國民,你也必召來; 素不認識你的國民也必向你奔跑, 都因耶和華-你的上帝 以色列 的聖者, 因為他已經榮耀你。
6Serĉu la Eternulon, dum Li estas trovebla; voku Lin, dum Li estas proksime.
6當趁耶和華可尋找的時候尋找他, 相近的時候求告他。
7Malpiulo forlasu sian vojon, kaj krimulo siajn intencojn, kaj li returnu sin al la Eternulo, kaj ĉi Tiu lin kompatos, kaj al nia Dio, ĉar Li multe pardonas.
7惡人當離棄自己的道路; 不義的人當除掉自己的意念。 歸向耶和華,耶和華就必憐恤他; 當歸向我們的上帝,因為上帝必廣行赦免。
8Ĉar Miaj pensoj ne estas viaj pensoj, kaj viaj vojoj ne estas Miaj vojoj, diras la Eternulo.
8耶和華說:我的意念非同你們的意念; 我的道路非同你們的道路。
9Kiom la ĉielo estas pli alte ol la tero, tiom Miaj vojoj estas pli alte ol viaj vojoj, kaj Miaj pensoj ol viaj pensoj.
9天怎樣高過地, 照樣,我的道路高過你們的道路; 我的意念高過你們的意念。
10Ĉar kiel la pluvo kaj la neĝo falas de la ĉielo kaj ne revenas tien, sed malsoifigas la teron kaj naskigas kaj produktigas ĝin kaj donas semon al la semanto kaj panon al la manĝanto:
10雨雪從天而降,並不返回, 卻滋潤地土,使地上發芽結實, 使撒種的有種,使要吃的有糧。
11tiel estos Mia vorto, kiu eliras el Mia buŝo; ĝi ne revenos al Mi vane, sed plenumos Mian volon, kaj sukcesos en tio, por kio Mi ĝin sendis.
11我口所出的話也必如此, 決不徒然返回, 卻要成就我所喜悅的, 在我發他去成就的事上必然亨通。
12Kun ĝojo vi eliros, kaj kun paco vi estos kondukataj; la montoj kaj montetoj sonigos antaŭ vi kanton, kaj ĉiuj arboj de la kampo plaŭdos per la manoj.
12你們必歡歡喜喜而出來, 平平安安蒙引導。 大山小山必在你們面前發聲歌唱; 田野的樹木也都拍掌。
13Anstataŭ pikarbetaĵo elkreskos cipreso, anstataŭ urtiko elkreskos mirto; kaj tio estos gloro por la Eternulo, eterna signo, kiu ne ekstermiĝos.
13松樹長出,代替荊棘; 番石榴長出,代替蒺藜。 這要為耶和華留名, 作為永遠的證據,不能剪除。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.