Jesaja 66
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Tiele diras la Eternulo: La ĉielo estas Mia trono, kaj la tero estas Mia piedbenketo; kie do estos la domo, kiun vi konstruos por Mi? kaj kie estos la loko por Mia ripozo?
1耶和華如此說: 天是我的座位; 地是我的腳凳。 你們要為我造何等的殿宇? 哪裏是我安息的地方呢?
2Ĉion tion faris ja Mia mano, kaj tiel ĉio fariĝis, diras la Eternulo. Nur tion Mi rigardas: humilulon kaj spirite-afliktiton, kiu respektegas Mian vorton.
2耶和華說:這一切都是我手所造的, 所以就都有了。 但我所看顧的, 就是虛心痛悔、 因我話而戰兢的人。
3Unu buĉas bovon, alia mortigas homon; unu buĉoferas ŝafidon, alia rompas la kolon al hundo; unu alportas farunoferon, alia sangon de porko; unu incensas olibanon, alia preĝas al idolo. Sed kiel ili elektis al si siajn vojojn kaj ilia animo ĝuas ilian abomenindaĵon,
3假冒為善的 宰牛,好像殺人, 獻羊羔,好像打折狗項, 獻供物,好像獻豬血, 燒乳香,好像稱頌偶像。 這等人揀選自己的道路, 心裏喜悅行可憎惡的事。
4tiel ankaŭ Mi elektos por ili petolantojn kaj venigos sur ilin tion, kion ili timis; ĉar Mi vokis, kaj neniu respondis; Mi parolis, kaj ili ne aŭskultis; sed ili faris malbonon antaŭ Miaj okuloj, kaj elektis tion, kio ne plaĉis al Mi.
4我也必揀選迷惑他們的事, 使他們所懼怕的臨到他們; 因為我呼喚,無人答應; 我說話,他們不聽從; 反倒行我眼中看為惡的, 揀選我所不喜悅的。
5Aŭskultu la parolon de la Eternulo, vi, kiuj respektegas Lian parolon: Viaj fratoj, kiuj vin malamas kaj forpuŝas pro Mia nomo, diras: La Eternulo montru Sian gloron, por ke ni vidu vian ĝojon! Sed ili estos hontigitaj.
5你們因耶和華言語戰兢的人當聽他的話: 你們的弟兄-就是恨惡你們, 因我名趕出你們的,曾說: 願耶和華得榮耀, 使我們得見你們的喜樂; 但蒙羞的究竟是他們!
6Aŭdiĝas brua voĉo el la urbo, voĉo el la templo, voĉo de la Eternulo, kiu repagas merititaĵon al Siaj malamikoj.
6有喧嘩的聲音出自城中! 有聲音出於殿中! 是耶和華向仇敵施行報應的聲音!
7Antaŭ ol ŝi eksentis dolorojn, ŝi naskis; antaŭ ol venis al ŝi la akuŝiĝaj suferoj, ŝi elfaligis filon.
7錫安 未曾劬勞就生產, 未覺疼痛就生出男孩。
8Kiu aŭdis ion similan? kiu vidis ion similan? ĉu la tero naskas en unu tago? ĉu naskiĝas popolo per unu fojo, kiel, apenaŭ eksentinte naskajn dolorojn, tuj naskis Cion siajn filojn?
8國豈能一日而生? 民豈能一時而產? 因為 錫安 一劬勞便生下兒女, 這樣的事誰曾聽見? 誰曾看見呢?
9Ĉu Mi, malfermante la uteron, ne lasus naski? diras la Eternulo. Ĉu Mi, kiu pretigis la naskon, mem ĝin haltigus? diras via Dio.
9耶和華說:我既使她臨產, 豈不使她生產呢? 你的上帝說:我既使她生產, 豈能使她閉 胎 不生呢?
10Ĝoju kun Jerusalem kaj estu gajaj pri ĝi ĉiuj ĝiaj amantoj; forte ĝoju pri ĝi ĉiuj, kiuj ploris pri ĝi.
10你們愛慕 耶路撒冷 的 都要與她一同歡喜快樂; 你們為她悲哀的 都要與她一同樂上加樂;
11Suĉu kaj satiĝu el la brusto de ĝiaj konsoloj; suĉu kaj ĝuu la abundon de ĝia gloro.
11使你們在她安慰的懷中吃奶得飽, 使他們得她豐盛的榮耀, 猶如擠奶,滿心喜樂。
12Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen Mi fluigos sur ĝin pacon kiel riveron, kaj la riĉaĵon de la popoloj kiel disverŝiĝintan torenton, por ke vi suĉu; sur la brakoj vi estos portataj, kaj sur la genuoj vi estos dorlotataj.
12耶和華如此說: 我要使平安延及她,好像江河, 使列國的榮耀延及她,如同漲溢的河。 你們要 從中 享受; 你們必蒙抱在肋旁,搖弄在膝上。
13Kiel homon, kiun konsolas lia patrino, tiel Mi vin konsolos; kaj en Jerusalem vi estos konsolataj.
13母親怎樣安慰兒子,我就照樣安慰你們; 你們也必因 耶路撒冷 得安慰。
14Kaj vi vidos, kaj ĝojos via koro, kaj viaj ostoj vigliĝos kiel freŝa verdaĵo; kaj la mano de la Eternulo fariĝos konata al Liaj servantoj, kaj Lia kolero al Liaj malamikoj.
14你們看見,就心中快樂; 你們的骨頭必得滋潤像嫩草一樣; 而且耶和華的手向他僕人所行的必被人知道; 他也要向仇敵發惱恨。
15Ĉar jen la Eternulo venos en fajro, kaj Lia ĉaro estos kiel ventego, por elverŝi en ardo Sian koleron kaj en flama fajro Sian indignon.
15看哪,耶和華必在火中降臨; 他的車輦像旋風, 以烈怒施行報應, 以火焰施行責罰;
16Ĉar per fajro kaj glavo la Eternulo faros juĝon super ĉiu karno; kaj multaj estos la frapitoj de la Eternulo.
16因為耶和華在一切有血氣的人身上, 必以火與刀施行審判; 被耶和華所殺的必多。
17Tiuj, kiuj sanktigas kaj purigas sin por la ĝardenoj, starante post unu en la mezo, kiuj manĝas viandon de porko kaj abomenindaĵon kaj musojn, ĉiuj kune estos ekstermitaj, diras la Eternulo.
17「那些分別為聖、潔淨自己的,進入園內跟在其中一個人的後頭,吃豬肉和倉鼠並可憎之物,他們必一同滅絕;這是耶和華說的。
18Kaj por Mi, pro iliaj faroj kaj intencoj, venis la tempo kolekti ĉiujn popolojn kaj gentojn, por ke ili venu kaj vidu Mian gloron.
18「 我知道 他們的行為和他們的意念。 時候 將到,我必將萬民萬族聚來,看見我的榮耀,
19Kaj Mi faros sur ili signon, kaj la saviĝintojn el ili Mi sendos al la popoloj Tarŝiŝ, Pul, kaj Lud, al la streĉantoj de pafarkoj, al Tubal kaj Javan, sur la malproksimajn insulojn, kiuj ne aŭdis la famon pri Mi kaj ne vidis Mian gloron; kaj ili proklamos Mian gloron inter la popoloj.
19我要顯神蹟在他們中間。逃脫的,我要差到列國去,就是到 他施 、 普勒 、拉弓的 路德 和 土巴 、 雅完 ,並素來沒有聽見我名聲、沒有看見我榮耀遼遠的海島;他們必將我的榮耀傳揚在列國中。
20Kaj ili venigos ĉiujn viajn fratojn el inter ĉiuj popoloj kiel donacon al la Eternulo, sur ĉevaloj kaj ĉaroj, en veturiloj, kaj sur muloj kaj kameloj, sur Mian sanktan monton en Jerusalemon, diras la Eternulo, simile al tio, kiel la Izraelidoj alportadis la donacojn en la domon de la Eternulo en pura vazo.
20他們必將你們的弟兄從列國中送回,使他們或騎馬,或坐車,坐轎,騎騾子,騎獨峰駝,到我的聖山 耶路撒冷 ,作為供物獻給耶和華,好像 以色列 人用潔淨的器皿盛供物奉到耶和華的殿中;這是耶和華說的。
21Kaj el ili Mi prenos al Mi pastrojn kaj Levidojn, diras la Eternulo.
21耶和華說:我也必從他們中間取人為祭司,為 利未 人。」
22Ĉar kiel la nova ĉielo kaj la nova tero, kiujn Mi kreos, staros antaŭ Mi, diras la Eternulo, tiel staros via idaro kaj via nomo.
22耶和華說:我所要造的新天新地, 怎樣在我面前長存; 你們的後裔和你們的名字也必照樣長存。
23Kaj regule en ĉiu monatkomenco kaj en ĉiu sabato venos ĉiu karno, por adorkliniĝi antaŭ Mi, diras la Eternulo.
23每逢月朔、安息日, 凡有血氣的必來在我面前下拜。 這是耶和華說的。
24Kaj ili eliros kaj vidos la kadavrojn de la homoj, kiuj malbonagis kontraŭ Mi; ĉar ilia vermo ne mortos kaj ilia fajro ne estingiĝos, kaj ili estos abomenindaĵo por ĉiu karno.
24他們必出去觀看那些違背我人的屍首; 因為他們的蟲是不死的; 他們的火是不滅的; 凡有血氣的都必憎惡他們。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.