Jesaja
Chapter 17
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Profetaĵo pri Damasko: Jen Damasko ne plu estos urbo, sed ĝi estos amaso da ruinaĵoj.
1論 大馬士革 的默示: 看哪, 大馬士革 已被廢棄,不再為城, 必變作亂堆。
2Forlasitaj estos la urboj de Aroer; brutaroj tie paŝtiĝos, kaj neniu ilin fortimigos.
2亞羅珥 的城邑已被撇棄, 必成為牧羊之處; 羊在那裏躺臥,無人驚嚇。
3Kaj detruita estos la fortikaĵo de Efraim, kaj la regno de Damasko kaj la restaĵo de Sirio estos kiel la gloro de la Izraelidoj, diras la Eternulo Cebaot.
3以法蓮 不再有保障; 大馬士革 不再有國權; 亞蘭 所剩下的 必像 以色列 人的榮耀消滅一樣。 這是萬軍之耶和華說的。
4En tiu tempo maldikiĝos la gloro de Jakob, kaj lia grasa korpo malgrasiĝos.
4到那日, 雅各 的榮耀必至枵薄; 他肥胖的身體必漸瘦弱。
5Kaj estos tiel, kiel kiam rikoltanto enkolektis la grenon kaj lia mano rikoltis la spikojn, kaj estos kiel post la rikolto de spikoj en la valo Refaim.
5就必像收割的人收斂禾稼, 用手割取穗子, 又像人在 利乏音谷 拾取遺落的穗子。
6Kaj restos tie postrikoltaĵo, kiel ĉe la skuado de olivarbo: du, tri olivoj sur la supro de alta branĉo, kvar, kvin sur la branĉoj fruktoportaj, diras la Eternulo, Dio de Izrael.
6其間所剩下的不多,好像人打橄欖樹- 在儘上的枝梢上只剩兩三個果子; 在多果樹的旁枝上只剩四五個果子。 這是耶和華- 以色列 的上帝說的。
7En tiu tempo la homo sin turnos al sia Kreinto, kaj liaj okuloj ekrigardos al la Sanktulo de Izrael.
7當那日,人必仰望造他們的主,眼目重看 以色列 的聖者。
8Kaj li ne turnos sin al la altaroj, faritaj de liaj manoj, kaj ne rigardos al la faritaĵo de siaj fingroj, al la sanktaj stangoj kaj la idoloj de la suno.
8他們必不仰望祭壇,就是自己手所築的,也不重看自己指頭所做的,無論是木偶是日像。
9En tiu tempo liaj urboj fortikigitaj estos kiel ruinoj en arbaro aŭ sur altaĵo, kiujn oni forlasis pro la Izraelidoj, kaj ili estos dezertaj.
9在那日,他們的堅固城必像樹林中和山頂上所撇棄的地方,就是從前在 以色列 人面前被人撇棄的。這樣,地就荒涼了。
10Ĉar vi forgesis la Dion de via savo kaj ne memoris la Rokon de via forteco; tial vi plantis plantaĵojn plezurigajn kaj kreskigis fremdan vinberbranĉon;
10因你忘記救你的上帝, 不記念你能力的磐石; 所以,你栽上佳美的樹秧子, 插上異樣的栽子。
11en la tago, kiam vi plantis, vi zorgis pri la kreskado, kaj en la mateno, kiam vi semis, vi zorgis pri la floroj; sed en la tago de ricevado estas ne rikolto, sed doloro suferiga.
11栽種的日子,你周圍圈上籬笆, 又到早晨使你所種的開花; 但在愁苦極其傷痛的日子, 所收割的都飛去了。
12Ho ve! bruo de multe da popoloj; ili bruas simile al la bruo de maroj; kaj tumulto de gentoj, kiel tumulto de grandaj akvoj.
12唉!多民鬨嚷,好像海浪匉訇; 列邦奔騰,好像猛水滔滔;
13Gentoj bruas simile al la bruado de grandaj akvoj; sed Li minace ekkrios al ili, kaj ili forkuros malproksimen, kaj ili estos pelataj, kiel grenventumaĵo sur la montoj estas pelata de vento, kaj kiel polvo estas pelata de ventego.
13列邦奔騰,好像多水滔滔; 但上帝斥責他們,他們就遠遠逃避, 又被追趕,如同山上的風前糠, 又如暴風前的旋風土。
14Dum la vespero jen estas teruro; sed antaŭ la mateno ili jam ne ekzistas. Tia estas la sorto de niaj premantoj kaj la loto de niaj rabantoj.
14到晚上有驚嚇,未到早晨他們就沒有了。這是擄掠我們之人所得的分,是搶奪我們之人的報應。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.