Jesaja 25
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Ho Eternulo, Vi estas mia Dio; mi gloros Vin, mi laŭdos Vian nomon; ĉar Vi faris miraklon; decidoj antikvaj fariĝis efektivaĵoj kaj veraĵoj.
1耶和華啊,你是我的上帝; 我要尊崇你,我要稱讚你的名。 因為你以忠信誠實行過奇妙的事, 成就你古時所定的。
2Ĉar Vi faris el urbo amason da ŝtonoj; urbon fortikigitan Vi faris ruino; la kasteloj de la barbaroj ne plu prezentas urbon kaj neniam rekonstruiĝos.
2你使城變為亂堆, 使堅固城變為荒場, 使外邦人宮殿的城不再為城, 永遠不再建造。
3Pro tio gloros Vin popolo potenca, urbo de fortaj gentoj Vin timos.
3所以,剛強的民必榮耀你; 強暴之國的城必敬畏你。
4Ĉar Vi fariĝis fortikaĵo por senhavulo, fortikaĵo por malriĉulo en lia mizero, rifuĝejo kontraŭ pluvego, ombro kontraŭ varmego; ĉar la spirito de potenculoj estas kiel pluvego kontraŭ muron.
4因為當強暴人催逼人的時候, 如同暴風直吹牆壁, 你就作貧窮人的保障, 作困乏人急難中的保障, 作躲暴風之處, 作避炎熱的陰涼。
5Kiel varmegon en dezerto Vi kvietigis la malhumilecon de la barbaroj; kiel varmego per ombro de nubo estas mallaŭtigita la kantado de la potenculoj.
5你要壓制外邦人的喧嘩, 好像乾燥地的熱氣下落; 禁止強暴人的凱歌, 好像熱氣被雲影消化。
6Kaj la Eternulo Cebaot faros por ĉiuj popoloj sur tiu monto festenon el grasaĵoj, festenon el bona vino, el grasaĵoj sukoplenaj, el vinoj ne fermentintaj.
6在這山上,萬軍之耶和華必為萬民用肥甘設擺筵席,用陳酒和滿髓的肥甘,並澄清的陳酒,設擺筵席。
7Kaj Li forigos sur tiu monto la kovrilon, kiu kovras ĉiujn popolojn, kaj la kurtenon, kiu estas etendita super ĉiuj gentoj.
7他又必在這山上除滅遮蓋萬民之物和遮蔽萬國蒙臉的帕子。
8Li neniigos la morton por ĉiam; kaj la Sinjoro, la Eternulo, forviŝos la larmojn de ĉiuj vizaĝoj, kaj la honton de Sia popolo Li forigos de la tuta tero; ĉar la Eternulo tion diris.
8他已經吞滅死亡直到永遠。主耶和華必擦去各人臉上的眼淚,又除掉普天下他百姓的羞辱,因為這是耶和華說的。
9Kaj oni diros en tiu tago: Jen estas nia Dio, al kiu ni esperis, kaj Li nin savis; jen estas la Eternulo, al kiu ni esperis, ni ĝoju kaj estu gajaj pro Lia savo.
9到那日,人必說:「看哪,這是我們的上帝;我們素來等候他,他必拯救我們。這是耶和華,我們素來等候他,我們必因他的救恩歡喜快樂。」
10Ĉar haltos la mano de la Eternulo sur tiu monto; tiam Moab estos dispremita sur sia loko, kiel pajlo estas dispremata en sterka koto.
10耶和華的手必按在這山上; 摩押 人在所居之地必被踐踏,好像乾草被踐踏在糞池的水中。
11Kaj se li etendos siajn manojn meze de ĝi, kiel naĝanto etendas, por naĝi, tiam humiliĝos lia fiereco kune kun la lerteco de liaj manoj.
11他必在其中伸開手,好像洑水的伸開手洑水一樣;但 耶和華 必使他的驕傲和他手所行的詭計一併敗落。
12Kaj viajn altajn fortikajn murojn Li renversos, malaltigos, ĵetos sur la teron al la polvo.
12耶和華使你城上的堅固高臺傾倒,拆平,直到塵埃。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.