Jesaja
Chapter 46
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kliniĝis Bel, falis Nebo; iliaj idoloj estas transdonitaj al bestoj kaj brutoj; tio, kion vi portadis, fariĝis ŝarĝo por lacaj bestoj.
1彼勒 屈身, 尼波 彎腰; 巴比倫 的偶像馱在獸和牲畜上。 他們所抬的如今成了重馱, 使 牲畜 疲乏,
2Ili kliniĝis kaj falis kune, ne povis savi sian ŝarĝon, kaj mem iris en malliberecon.
2都一同彎腰屈身, 不能保全重馱, 自己倒被擄去。
3Aŭskultu Min, domo de Jakob kaj la tuta restaĵo de la domo de Izrael, kiuj estas ŝarĝitaj sur Mi de post via naskiĝo, kiuj estas portataj de Mi de post via eliro el la ventro.
3雅各 家, 以色列 家一切餘剩的要聽我言: 你們自從生下,就蒙 我 保抱, 自從出胎,便蒙 我 懷搋。
4Ankaŭ ĝis via maljuneco Mi estos la sama, kaj ĝis via griziĝo Mi vin portos; Mi vin kreis kaj Mi portos, Mi ŝarĝos sur Min kaj Mi savos.
4直到你們年老,我仍這樣; 直到你們髮白,我仍懷搋。 我已造作,也必保抱; 我必懷抱,也必拯救。
5Al kiu vi Min egaligos kaj komparos kaj similigos Min, ke ni estu similaj?
5你們將誰與我相比,與我同等, 可以與我比較,使我們相同呢?
6Tiuj, kiuj ŝutas oron el la saketo kaj pesas arĝenton sur pesilo, dungas oraĵiston, ke li faru el tio dion, antaŭ kiu ili kliniĝas kaj ĵetas sin teren,
6那從囊中抓金子, 用天平平銀子的人, 雇銀匠製造神像, 他們又俯伏,又叩拜。
7levas lin sur la ŝultron, portas kaj starigas lin sur lia loko; kaj li staras, ne moviĝas de sia loko; eĉ se oni krias al li, li ne respondas kaj neniun savas el lia malfeliĉo.
7他們將神像抬起,扛在肩上, 安置在定處,它就站立, 不離本位; 人呼求它,它不能答應, 也不能救人脫離患難。
8Memoru tion kaj estu viroj, prenu tion al via koro, ho pekantoj.
8你們當想念這事,自己作大丈夫。 悖逆的人哪,要心裏思想。
9Memoru tion, kio estis en la komenco de la tempo; ĉar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia; Mi estas Dio, kaj ne ekzistas simila al Mi.
9你們要追念上古的事。 因為我是上帝,並無別神; 我是 上帝,再沒有能比我的。
10Mi anoncas antaŭe la estontaĵon, kaj antaŭlonge tion, kio ankoraŭ ne okazis; kiam Mi diras, Mia decido plenumiĝas, kaj ĉion, kion Mi deziras, Mi faras.
10我從起初指明末後的事, 從古時言明未成的事, 說:我的籌算必立定; 凡我所喜悅的,我必成就。
11Mi vokas de oriento aglon, el lando malproksima viron de Mia destino. Kion Mi diris, tion Mi venigos; kion Mi pripensis, tion Mi plenumos.
11我召鷙鳥從東方來, 召那成就我籌算的人從遠方來。 我已說出,也必成就; 我已謀定,也必做成。
12Aŭskultu Min, vi, kiuj havas malhumilan koron, kiuj estas malproksimaj de la vero:
12你們這些心中頑梗、 遠離公義的,當聽我言。
13Mi alproksimigis Mian veron, por ke ĝi ne estu malproksima, kaj Mia savo ne prokrastiĝos; kaj Mi donos al Cion savon, al Izrael Mian gloron.
13我使我的公義臨近,必不遠離。 我的救恩必不遲延; 我要為 以色列 -我的榮耀, 在 錫安 施行救恩。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.