Jesaja 21
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Profetaĵo pri la apudmara dezerto: Kiel renversanta de ventego de sudo, li venas el la dezerto, el lando terura.
1論海旁曠野的默示: 有 仇敵 從曠野,從可怕之地而來, 好像南方的旋風,猛然掃過。
2Kruela vizio estas montrita al mi: rabanto rabas, kaj ruiniganto ruinigas. Supreniru, ho Elam; sieĝu, ho Medujo; ĉiun ĝemadon mi ĉesigis.
2令人悽慘的異象已默示於我。 詭詐的行詭詐,毀滅的行毀滅。 以攔 哪,你要上去! 米底亞 啊,你要圍困! 主說 :我使一切歎息止住。
3Tial mia lumbo estas plena de doloro; turmentoj kaptis min, kiel turmentoj de naskantino; mi tordiĝis, kiam mi aŭdis; mi sentis teruron, kiam mi vidis.
3所以,我滿腰疼痛; 痛苦將我抓住, 好像產難的婦人一樣。 我疼痛甚至不能聽; 我驚惶甚至不能看。
4Konsterniĝas mia koro, teruro min frapis; la ĉarma nokto fariĝis por mi teruro.
4我心慌張,驚恐威嚇我。 我所羨慕的黃昏,變為我的戰兢。
5Preparu tablon, starigu gardostarantojn, manĝu, trinku. Leviĝu, princoj, ŝmiru la ŝildon.
5他們擺設筵席, 派人守望,又吃又喝。 首領啊,你們起來, 用油抹盾牌。
6Ĉar tiele diris al mi mia Sinjoro: Iru, starigu observanton; kion li vidos, li diru.
6主對我如此說: 你去設立守望的, 使他將所看見的述說。
7Kaj li vidis vicojn da ĉevaloj duope, vicojn da azenoj, vicojn da kameloj; kaj li aŭskultis atente, kun granda atento.
7他看見軍隊, 就是騎馬的一對一對地來, 又看見驢隊,駱駝隊, 就要側耳細聽。
8Kaj li ekkriis kiel leono: Mia sinjoro, mi staris konstante sur mia observejo dum la tago, kaj sur mia gardejo mi staris tutajn noktojn;
8他像獅子吼叫, 說 : 主啊,我白日常站在望樓上, 整夜立在我守望所。
9kaj jen venis viro, veturanta sur duĉevala ĉaro, kaj li ekkrias kaj diras: Falis, falis Babel, kaj ĉiuj idoloj de ĝiaj dioj rompiĝis sur la teron.
9看哪,有一隊軍兵騎着馬, 一對一對地來。 他就說: 巴比倫 傾倒了!傾倒了! 他一切雕刻的神像都打碎於地。
10Mia draŝaĵo, kaj filo de mia garbejo! kion mi aŭdis de la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, tion mi diris al vi.
10我被打的禾稼,我場上的穀啊, 我從萬軍之耶和華- 以色列 的上帝那裏所聽見的,都告訴你們了。
11Profetaĵo pri Duma: Oni krias al mi el Seir: Gardisto, kiom da nokto restas? gardisto, kiom da nokto restas?
11論 度瑪 的默示: 有人聲從 西珥 呼問我 說 : 守望的啊,夜裏如何? 守望的啊,夜裏如何?
12La gardisto diris: Venis la mateno, kaj tamen estas nokto; se vi volas demandi, demandu, revenu denove.
12守望的說: 早晨將到,黑夜也來。 你們若要問就可以問, 可以回頭再來。
13Profetaĵo pri Arabujo: En la arbaro Arabuja pasigu la nokton, karavanoj Dedanaj!
13論 阿拉伯 的默示: 底但 結伴的客旅啊, 你們必在 阿拉伯 的樹林中住宿。
14Elportu akvon renkonte al la soifanto, vi, loĝantoj de la lando Tema, kun pano renkontu la forkurinton;
14提瑪 地的居民拿水來,送給口渴的, 拿餅來迎接逃避的。
15ĉar oni forkuras de glavo, de akrigita glavo, kaj de pafarko streĉita, kaj de kruela batalo.
15因為他們逃避刀劍和出了鞘的刀, 並上了弦的弓與刀兵的重災。
16Ĉar tiele diris al mi la Sinjoro: Post unu jaro, kiel la jaro de dungito, malaperos la tuta gloro de Kedar;
16主對我這樣說:「一年之內,照雇工的年數, 基達 的一切榮耀必歸於無有。
17kaj la restaĵo de la heroaj arkpafistoj de Kedar estos malgranda; ĉar la Eternulo, Dio de Izrael, diris.
17弓箭手所餘剩的,就是 基達 人的勇士,必然稀少,因為這是耶和華- 以色列 的上帝說的。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.