Jesaja 28
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Ve al la fiera krono de la ebriuloj de Efraim! ilia bela majesto estas velkinta floro; sur la supro de grasa kampo ili estas senkonsciigitaj de vino.
1禍哉! 以法蓮 的酒徒, 住在肥美谷的山上, 他們心裏高傲, 以所誇的為冠冕, 猶如 將殘之花。
2Jen la Sinjoro havas fortulon kaj potenculon; kiel hajla pluvego, kiel pereiga ventego, kiel inundo de forta disverŝiĝinta akvo, li potence ĵetos ilin sur la teron.
2看哪,主有一大能大力者, 像一陣冰雹, 像毀滅的暴風, 像漲溢的大水, 他必用手將 冠冕 摔落於地。
3Per piedoj estos premata la fiera krono de la ebriuloj de Efraim.
3以法蓮 高傲的酒徒, 他的冠冕必被踏在腳下。
4Kaj ilia bela majesto fariĝos velkinta floro sur la supro de grasa kampo, kiel figo antaŭ la somero; kiam la vidanto ĝin ekvidas, li, apenaŭ preninte ĝin en la manon, tuj ĝin englutas.
4那榮美將殘之花, 就是在肥美谷山上的, 必像夏令以前初熟的無花果; 看見這果的就注意, 一到手中就吞吃了。
5En tiu tago la Eternulo Cebaot estos majesta krono kaj bela diademo por la restaĵo de Sia popolo,
5到那日,萬軍之耶和華 必作他餘剩之民的榮冠華冕,
6kaj spirito de justeco por la sidantoj en la juĝejo, kaj forto por tiuj, kiuj rebatas la batalon al la pordego.
6也作了在位上行審判者公平之靈, 並城門口打退仇敵者的力量。
7Sed ankaŭ ĉi tiuj ŝanceliĝas de vino kaj balanciĝas de drinkaĵo; pastro kaj profeto ŝanceliĝas de drinkaĵo, senkonsciiĝas de vino, vagas pro drinkaĵo, eraras en la vidado, falpuŝiĝas ĉe la juĝa verdikto.
7就是這 地的 人也因酒搖搖晃晃, 因濃酒東倒西歪。 祭司和先知因濃酒搖搖晃晃, 被酒所困, 因濃酒東倒西歪。 他們錯解默示, 謬行審判。
8Ĉar ĉiuj tabloj estas plenaj de vomaĵo kaj malpuraĵo, mankas jam loko.
8因為各席上滿了嘔吐的污穢, 無一處 乾淨 。
9Al kiu li instruas scion, kaj al kiu li aŭdigas predikon? ĉu al forprenitaj for de lakto, al demamigitoj?
9譏誚先知的說 : 他要將知識指教誰呢? 要使誰明白傳言呢? 是那剛斷奶離懷的嗎?
10Ĉar ordono post ordono, ordono post ordono; regulo post regulo, regulo post regulo; iom tie, iom ĉi tie.
10他竟命上加命,令上加令, 律上加律,例上加例, 這裏一點,那裏一點。
11Per balbutantaj lipoj kaj per lingvo fremda Li parolos al ili,
11先知說 :不然,主要藉異邦人的嘴唇 和外邦人的舌頭對這百姓說話。
12Tiu, kiu diris al ili: Jen estas ripozejo, lasu la laculon ripozi; kaj jen estas trankviligo; sed ili ne volis aŭskulti.
12他曾對他們說: 你們要使疲乏人得安息, 這樣才得安息,才得舒暢, 他們卻不肯聽。
13Kaj aperos al ili la vorto de la Eternulo, ordono post ordono, ordono post ordono, regulo post regulo, regulo post regulo, iom tie, iom ĉi tie; por ke ili iru kaj falu dorsen kaj rompiĝu kaj enretiĝu kaj kaptiĝu.
13所以,耶和華向他們說的話是 命上加命,令上加令, 律上加律,例上加例, 這裏一點,那裏一點, 以致他們前行仰面跌倒, 而且跌碎,並陷入網羅被纏住。
14Tial aŭskultu la vorton de la Eternulo, vi, mokistoj, regantoj de tiu popolo, kiu estas en Jerusalem.
14所以,你們這些褻慢的人, 就是轄管住在 耶路撒冷 這百姓的, 要聽耶和華的話。
15Ĉar vi diras: Ni faris interligon kun la morto, kaj kun Ŝeol ni faris interkonsenton; kiam la frapanta vipo estos trapasanta, ĝi nin ne atingos, ĉar mensogon ni faris nia rifuĝejo kaj per malvero ni nin kovros.
15你們曾說: 我們與死亡立約, 與陰間結盟; 敵軍 如水 漲漫經過的時候, 必不臨到我們; 因我們以謊言為避所, 在虛假以下藏身。
16Pro tio tiele diris la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi por fundamento kuŝigas ŝtonon en Cion, ŝtonon elprovitan, bazangulan, valoregan, fortikigitan fundamenton; la fidanto ne maltrankviliĝu.
16所以,主耶和華如此說: 看哪,我在 錫安 放一塊石頭作為根基, 是試驗過的石頭, 是穩固根基,寶貴的房角 石 ; 信靠的人必不着急。
17Kaj Mi faros justecon la mezurŝnuro, kaj veron la vertikalo; kaj hajlo forbatos la rifuĝejon de mensogo, kaj la kaŝejon forportos akvo.
17我必以公平為準繩, 以公義為線鉈。 冰雹必沖去謊言的避所; 大水必漫過藏身之處。
18Kaj forigita estos via interligo kun la morto, kaj via interkonsento kun Ŝeol ne teniĝos; kiam la frapanta vipo estos trapasanta, vi estos frakasata de ĝi.
18你們與死亡所立的約必然廢掉, 與陰間所結的盟必立不住。 敵軍 如水 漲漫經過的時候, 你們必被他踐踏;
19Ĉiufoje, kiam ĝi trairos, ĝi kaptos vin; ĉar ĉiutage ĝi trairos, tage kaj nokte, kaj terura estos la klarigo, kiun ĝi donos.
19每逢經過必將你們擄去。 因為每早晨他必經過, 白晝黑夜都必如此。 明白傳言的必受驚恐。
20Ĉar tro mallonga estos la lito, por sin etendi; kaj la litkovrilo estos tro mallarĝa, por sin enkovri.
20原來,床榻短,使人不能舒身; 被窩窄,使人不能遮體。
21Ĉar la Eternulo leviĝos, kiel sur la monto Peracim, Li koleros, kiel en la valo Gibeona, por plenumi Sian faron, Sian eksterordinaran faron, kaj fari Sian laboron, Sian eksterordinaran laboron.
21耶和華必興起,像在 毗拉心山 ; 他必發怒,像在 基遍谷 , 好做成他的工,就是非常的工; 成就他的事,就是奇異的事。
22Kaj nun ne moku, por ke viaj katenoj ne plifortiĝu; ĉar mi aŭdis, ke de la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, tio estas neŝanĝeble decidita pri la tuta lando.
22現在你們不可褻慢, 恐怕捆你們的綁索更結實了; 因為我從主-萬軍之耶和華那裏聽見, 已經決定在全地上施行滅絕的事。
23Atentu, kaj aŭskultu mian voĉon; konsideru, kaj aŭskultu mian parolon.
23你們當側耳聽我的聲音, 留心聽我的言語。
24Ĉu ĉiutage la plugisto plugas por semado, sulkaranĝas kaj erpas sian kampon?
24那耕地為要撒種的, 豈是常常耕地呢? 豈是常常開墾耙地呢?
25Kiam li ebenigis ĝian supraĵon, li disŝutas ja nigelon kaj disĵetas kuminon kaj metas tritikon laŭ vicoj kaj hordeon en la difinitan lokon kaj spelton ĉe la limoj.
25他拉平了地面, 豈不就撒種小茴香, 播種大茴香, 按行列種小麥, 在定處種大麥, 在田邊種粗麥呢?
26Tian ordon lernigis al li lia Dio, Li instruis lin.
26因為他的上帝教導他務農相宜, 並且指教他。
27Ĉar ne per fera draŝilo oni draŝas nigelon, kaj oni ne rulas radon de ĉaro sur kumino; sed per bastono oni elbatas nigelon, kaj kuminon per vergo.
27原來打小茴香,不用尖利的器具, 軋大茴香,也不用碌碡; 但用杖打小茴香, 用棍打大茴香。
28Greno estas draŝata; sed ne eterne oni ĝin draŝas; oni frapas ĝin per la rado de sia ĉaro, sed per siaj ĉevaloj oni ĝin ne dispremas.
28做餅的 糧食 是用磨磨碎, 因它不必常打; 雖用碌碡和馬打散, 卻不磨它。
29Ankaŭ ĉi tio venas de la Eternulo Cebaot; mirinda estas Lia decido, granda estas Lia saĝeco.
29這也是出於萬軍之耶和華- 他的謀略奇妙; 他的智慧廣大。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.