Jesaja 13
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Profetaĵo pri Babel, kiun viziis Jesaja, filo de Amoc.
1亞摩斯 的兒子 以賽亞 得默示,論 巴比倫 。
2Sur senarba monto levu standardon, laŭte voku al ili, faru signon per la mano, ke ili eniru en la pordegon de la eminentuloj.
2應當在淨光的山豎立大旗, 向群眾揚聲招手, 使他們進入貴冑的門。
3Mi ordonis al Miaj sanktigitoj, Mi kunvokis al Mia kolero Miajn fortulojn, kiuj ĝojas pro Mia majesteco.
3我吩咐我所挑出來的人; 我招呼我的勇士- 就是那矜誇高傲之輩, 為要成就我怒中所定的。
4Bruo de amaso estas sur la montoj, kvazaŭ de grandnombra popolo! bruo de la regnoj de nacioj kolektiĝintaj! la Eternulo Cebaot ĉirkaŭrigardas la batalontan militistaron.
4山間有多人的聲音, 好像是大國人民。 有許多國的民聚集鬨嚷的聲音; 這是萬軍之耶和華點齊軍隊,預備打仗。
5Ili venis el lando malproksima, de la rando de la ĉielo, la Eternulo kaj la iloj de Lia kolero, por ruinigi la tutan landon.
5他們從遠方來, 從天邊來, 就是耶和華並他惱恨的兵器 要毀滅這全地。
6Ĝemu, ĉar proksima estas la tago de la Eternulo; kiel katastrofo ĝi venos de la Plejpotenculo.
6你們要哀號, 因為耶和華的日子臨近了! 這日來到, 好像毀滅從全能者來到。
7Tial ĉiuj manoj senfortiĝas kaj ĉiu homa koro senkuraĝiĝas.
7所以,人手都必軟弱; 人心都必消化。
8Ili estas terurataj, spasmoj kaj doloroj ilin atakas, ili sin tordas, kiel naskantino; kun miro ili rigardas unu alian, iliaj vizaĝoj flamas.
8他們必驚惶悲痛; 愁苦必將他們抓住。 他們疼痛,好像產難的婦人一樣, 彼此驚奇相看,臉如火焰。
9Jen venis la tago de la Eternulo, kruela kaj kolera kaj furioza, por fari la landon dezerto kaj ekstermi el ĝi ĝiajn pekulojn.
9耶和華的日子臨到, 必有殘忍、忿恨、烈怒, 使這地荒涼, 從其中除滅罪人。
10La steloj de la ĉielo kaj ĝiaj stelfiguroj ne donas sian lumon, la suno mallumiĝis leviĝante, kaj la luno ne briligos sian lumon.
10天上的眾星群宿都不發光; 日頭一出就變黑暗; 月亮也不放光。
11Mi repagos al la mondo la malbonon kaj al la malpiuloj ilian kulpon; Mi ĉesigos la fierecon de la malhumiluloj, kaj la arogantecon de la potenculoj Mi malaltigos.
11我必因邪惡刑罰世界, 因罪孽刑罰惡人, 使驕傲人的狂妄止息, 制伏強暴人的狂傲。
12Mi faros, ke viro estos pli kara, ol oro, kaj homo estos pli kara, ol la ora metalo el Ofir.
12我必使人比精金還少, 使人比 俄斐 純金更少。
13Por tio Mi ektremigos la ĉielon, kaj la tero skuiĝos el sia loko, pro la kolero de la Eternulo Cebaot kaj en la tago de Lia flama kolero.
13我-萬軍之耶和華在忿恨中發烈怒的日子, 必使天震動, 使地搖撼,離其本位。
14Ili estos kiel gazelo persekutata, kiel ŝafo forlasita; ĉiu sin turnos al sia popolo, kaj ĉiu kuros al sia lando.
14人必像被追趕的鹿, 像無人收聚的羊, 各歸回本族, 各逃到本土。
15Ĉiu renkontita estos trapikita, kaj ĉiu kaptita falos de glavo.
15凡被 仇敵 追上的必被刺死; 凡被捉住的必被刀殺。
16Iliaj infanoj estos frakasitaj antaŭ iliaj okuloj; iliaj domoj estos prirabitaj, kaj iliaj edzinoj estos malhonoritaj.
16他們的嬰孩必在他們眼前摔碎; 他們的房屋必被搶奪; 他們的妻子必被玷污。
17Mi vekos kontraŭ ilin la Medojn, kiuj ne ŝatas arĝenton kaj oron ne avidas,
17我必激動 米底亞 人來攻擊他們。 米底亞 人不注重銀子, 也不喜愛金子。
18sed per pafarkoj mortigas junulojn, frukton de ventro ne kompatas; infanojn ne indulgas ilia okulo.
18他們必用弓擊碎少年人, 不憐憫婦人所生的, 眼也不顧惜孩子。
19Kaj Babel, la plej bela el la regnoj, la majesta belaĵo de la Ĥaldeoj, estos kiel Sodom kaj Gomora, ruinigitaj de Dio;
19巴比倫 素來為列國的榮耀, 為 迦勒底 人所矜誇的華美, 必像上帝所傾覆的 所多瑪 、 蛾摩拉 一樣。
20neniu iam tie sidos, kaj por eterne ĝi restos neloĝata; Arabo ne starigos tie sian tendon, kaj paŝtistoj tie ne ripozos.
20其內必永無人煙, 世世代代無人居住。 阿拉伯 人也不在那裏支搭帳棚; 牧羊的人也不使羊群臥在那裏。
21Ripozos tie sovaĝaj bestoj, kaj iliaj domoj estos plenaj de gufoj, kaj strutoj tie loĝos, kaj virkaproj tie saltados.
21只有曠野的走獸臥在那裏; 咆哮的獸滿了房屋。 鴕鳥住在那裏; 野山羊在那裏跳舞。
22Kaj ŝakaloj bruos en iliaj palacoj, kaj strigoj en la salonoj de amuzo. Kaj baldaŭ venos ĝia tempo, kaj ĝiaj tagoj ne daŭros.
22豺狼必在它宮中呼號; 野狗必在它華美殿內吼叫。 巴比倫 受罰 的時候臨近; 它的日子必不長久。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.