Jesaja 37
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kiam la reĝo Ĥizkija tion aŭdis, li disŝiris siajn vestojn kaj ĉirkaŭkovris sin per sako, kaj iris en la domon de la Eternulo.
1希西家 王聽見就撕裂衣服,披上麻布,進了耶和華的殿,
2Kaj li sendis Eljakimon, la palacestron, kaj Ŝebnan, la skribiston, kaj la plejaĝulojn de la pastroj, ĉirkaŭkovritajn per sakoj, al la profeto Jesaja, filo de Amoc.
2使家宰 以利亞敬 和書記 舍伯那 ,並祭司中的長老,都披上麻布,去見 亞摩斯 的兒子先知 以賽亞 ,
3Kaj ili diris al li: Tiele diras Ĥizkija: Ĉi tiu tago estas tago de malfeliĉo, de puno, kaj de malhonoro; ĉar infanoj atingis la aperturon de la utero, sed forestas forto por naski.
3對他說:「 希西家 如此說:『今日是急難、責罰、凌辱的日子,就如婦人將要生產嬰孩,卻沒有力量生產。
4Eble aŭdos la Eternulo, via Dio, la vortojn de Rabŝake, kiun sendis la reĝo de Asirio, lia sinjoro, por blasfemi la vivantan Dion, kaj insulti per la vortoj, kiujn aŭdis la Eternulo, via Dio. Levu do preĝon por la restintoj, kiuj ankoraŭ ekzistas.
4或者耶和華-你的上帝聽見拉伯沙基的話,就是他主人 亞述 王打發他來辱罵永生上帝的話;耶和華-你的上帝聽見這話就發斥責。故此,求你為餘剩的民揚聲禱告。』」
5Kaj la servantoj de la reĝo Ĥizkija venis al Jesaja.
5希西家 王的臣僕就去見 以賽亞 。
6Kaj Jesaja diris al ili: Tiele parolu al via sinjoro: Tiele diras la Eternulo: Ne timu la vortojn, kiujn vi aŭdis kaj per kiuj blasfemis Min la servantoj de la reĝo de Asirio.
6以賽亞 對他們說:「要這樣對你們的主人說,耶和華如此說:『你聽見 亞述 王的僕人褻瀆我的話,不要懼怕。
7Jen Mi metos en lin spiriton, ke, aŭdinte sciigon, li reiros en sian landon; kaj Mi faligos lin per glavo en lia lando.
7我必驚動他的心;他要聽見風聲就歸回本地,我必使他在那裏倒在刀下。』」
8Kaj Rabŝake revenis, kaj trovis la reĝon de Asirio militanta kontraŭ Libna; ĉar li aŭdis, ke li foriris de Laĥiŝ.
8拉伯沙基回去,正遇見 亞述 王攻打 立拿 ;原來他早聽見 亞述 王拔營離開 拉吉 。
9Kaj venis sciigo pri Tirhaka, reĝo de Etiopujo, nome: Li eliris, por militi kontraŭ vi. Kiam li tion aŭdis, li sendis senditojn al Ĥizkija kun la sekvanta komisio:
9亞述 王聽見人論 古實 王 特哈加 說:「他出來要與你爭戰。」 亞述 王一聽見,就打發使者去見 希西家 ,吩咐他們說:
10Tiele diru al Ĥizkija, reĝo de Judujo: Ne forlogu vin via Dio, kiun vi fidas, dirante: Jerusalem ne estos transdonita en la manojn de la reĝo de Asirio.
10「你們對 猶大 王 希西家 如此說:『不要聽你所倚靠的上帝欺哄你說: 耶路撒冷 必不交在 亞述 王的手中。
11Vi aŭdis ja, kion faris la reĝoj de Asirio al ĉiuj landoj, ruiniginte ilin; ĉu vi do saviĝos?
11你總聽說 亞述 諸王向列國所行的乃是盡行滅絕,難道你還能得救嗎?
12Ĉu ilin savis la dioj de la nacioj, kiujn ekstermis miaj patroj, la naciojn de Gozan kaj Ĥaran kaj Recef kaj la filojn de Eden en Telasar?
12我列祖所毀滅的,就是 歌散 、 哈蘭 、 利色 ,和屬 提‧拉撒 的 伊甸 人;這些國的神何曾拯救這些國呢?
13Kie estas la reĝo de Ĥamat kaj la reĝo de Arpad kaj la reĝo de la urbo Sefarvaim, de Hena kaj Iva?
13哈馬 的王, 亞珥拔 的王, 西法瓦音 城的王, 希拿 和 以瓦 的王,都在哪裏呢?』」
14Ĥizkija prenis la leteron el la manoj de la senditoj kaj legis ĝin, kaj li iris en la domon de la Eternulo, kaj Ĥizkija disvolvis ĝin antaŭ la Eternulo.
14希西家 從使者手裏接過書信來,看完了,就上耶和華的殿,將書信在耶和華面前展開。
15Kaj Ĥizkija ekpreĝis al la Eternulo, dirante:
15希西家 向耶和華禱告說:
16Ho Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, sidanta sur la keruboj! Vi estas la sola Dio super ĉiuj regnoj de la tero, Vi kreis la ĉielon kaj la teron;
16「坐在二基路伯上萬軍之耶和華- 以色列 的上帝啊,你-惟有你是天下萬國的上帝,你曾創造天地。
17klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj aŭskultu; malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu; kaj aŭdu ĉiujn vortojn de Sanĥerib, kiujn li sendis, por insulti la Dion vivantan.
17耶和華啊,求你側耳而聽;耶和華啊,求你睜眼而看,要聽 西拿基立 的一切話,他是打發使者來辱罵永生上帝的。
18Estas vero, ho Eternulo, la reĝoj de Asirio ruinigis ĉiujn regnojn kaj ilian teron,
18耶和華啊, 亞述 諸王果然使列國和列國之地變為荒涼,
19kaj ĵetis iliajn diojn en fajron; ĉar tio estis ne dioj, sed faritaĵoj de homaj manoj, ligno kaj ŝtono, ili ekstermis ilin.
19將列國的神像都扔在火裏;因為他本不是神,乃是人手所造的,是木頭、石頭的,所以滅絕他。
20Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin kontraŭ liaj manoj, por ke ĉiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.
20耶和華-我們的上帝啊,現在求你救我們脫離 亞述 王的手,使天下萬國都知道惟有你是耶和華。」
21Kaj Jesaja, filo de Amoc, sendis al Ĥizkija, por diri: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Koncerne tion, kion vi preĝis al Mi pri Sanĥerib, reĝo de Asirio,
21亞摩斯 的兒子 以賽亞 就打發人去見 希西家 ,說:「耶和華- 以色列 的上帝如此說,你既然求我攻擊 亞述 王 西拿基立 ,
22jen estas tio, kion diris pri li la Eternulo: Malestimas vin, mokas vin la virga filino de Cion, balancas post vi la kapon la filino de Jerusalem.
22所以耶和華論他這樣說: 錫安 的處女藐視你,嗤笑你; 耶路撒冷 的女子向你搖頭。
23Kiun vi blasfemis kaj insultis? kaj kontraŭ kiun vi laŭtigis voĉon kaj alte levis viajn okulojn? Kontraŭ la Sanktulon de Izrael!
23你辱罵誰,褻瀆誰? 揚起聲來,高舉眼目攻擊誰呢? 乃是攻擊 以色列 的聖者。
24Per viaj servantoj vi blasfemis la Sinjoron, kaj vi diris: Kun mia multo da ĉaroj mi supreniris sur la supron de montoj, sur la randon de Lebanon, kaj mi dehakis ĝiajn altajn cedrojn, ĝiajn plej bonajn cipresojn, kaj mi atingis ĝian plej altan pinton, ĝian ĝardensimilan arbaron.
24你藉你的臣僕辱罵主說: 我率領許多戰車上山頂, 到 黎巴嫩 極深之處; 我要砍伐其中高大的香柏樹 和佳美的松樹。 我必上極高之處, 進入肥田的樹林。
25Mi fosis kaj trinkis akvon, kaj mi sekigos per la plandoj de miaj piedoj ĉiujn riverojn de Egiptujo.
25我已經挖井喝水; 我必用腳掌踏乾 埃及 的一切河。
26Ĉu vi ne aŭdis, ke Mi jam de longe tion decidis, de tempo antikva tion destinis? nun Mi tion plenumis, ke la fortikigitaj urboj fariĝis amaso da ruinŝtonoj.
26耶和華說 :你豈沒有聽見 我早先所做的、古時所立的嗎? 現在藉你使堅固城荒廢,變為亂堆。
27Kaj iliaj loĝantoj senfortigitaj ektremis kaj kovriĝis per honto; ili fariĝis kiel herbo de kampo, kiel malgrava verdaĵo, kiel musko sur tegmentoj, kaj kiel sunbruligita greno antaŭ la spikiĝo.
27所以其中的居民力量甚小, 驚惶羞愧。 他們像野草,像青菜, 如房頂上的草, 又如田間未長成的 禾稼 。
28Sed vian sidon kaj vian eliron kaj vian venon Mi scias, ankaŭ vian koleron kontraŭ Mi.
28你坐下,你出去,你進來, 你向我發烈怒,我都知道。
29Pro tio, ke vi koleris kontraŭ Mi kaj via aroganteco venis al Miaj oreloj, Mi metos Mian ringon en viajn nazotruojn kaj Mian buŝbridaĵon en vian buŝon, kaj Mi reirigos vin per la sama vojo, per kiu vi venis.
29因你向我發烈怒, 又因你狂傲 的話 達到我耳中, 我就要用鉤子鉤上你的鼻子, 把嚼環放在你口裏, 使你從原路轉回去。
30Kaj jen estas por vi la pruvosigno: vi manĝos en ĉi tiu jaro grenon memsemiĝintan, en la dua jaro grenon sovaĝan, sed en la tria jaro vi semos kaj rikoltos kaj plantos vinberĝardenojn kaj manĝos iliajn fruktojn.
30「 以色列 人哪,我賜你們一個證據:你們今年要吃自生的,明年也要吃自長的,至於後年,你們要耕種收割,栽植葡萄園,吃其中的果子。
31Kaj la restaĵo de la domo de Jehuda denove enradikiĝos malsupre kaj donos fruktojn supre.
31猶大 家所逃脫餘剩的,仍要往下扎根,向上結果。
32Ĉar el Jerusalem devenos restaĵo, kaj savitaĵo de la monto Cion; la fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.
32必有餘剩的民從 耶路撒冷 而出;必有逃脫的人從 錫安山 而來。萬軍之耶和華的熱心必成就這事。
33Tial tiele diras la Eternulo pri la reĝo de Asirio: Li ne eniros en ĉi tiun urbon kaj ne ĵetos tien sagon kaj ne aliros al ĝi kun ŝildo kaj ne ŝutos kontraŭ ĝi remparon.
33「所以耶和華論 亞述 王如此說:他必不得來到這城,也不在這裏射箭,不得拿盾牌到城前,也不築壘攻城。
34Per la sama vojo, per kiu li venis, li reiros, kaj en ĉi tiun urbon li ne eniros, diras la Eternulo.
34他從哪條路來,必從那條路回去,必不得來到這城。這是耶和華說的。
35Mi defendos ĉi tiun urbon, por savi ĝin pro Mi kaj pro Mia servanto David.
35因我為自己的緣故,又為我僕人 大衛 的緣故,必保護拯救這城。」
36Kaj eliris anĝelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni leviĝis matene, oni ekvidis, ke ili ĉiuj estas kadavroj senvivaj.
36耶和華的使者出去,在 亞述 營中殺了十八萬五千人。清早有人起來一看,都是死屍了。
37Kaj Sanĥerib, la reĝo de Asirio, elmoviĝis kaj iris kaj rehejmiĝis kaj restis en Nineve.
37亞述 王 西拿基立 就拔營回去,住在 尼尼微 。
38Kaj kiam li adorkliniĝis en la domo de sia dio Nisroĥ, liaj filoj Adrameleĥ kaj Ŝarecer mortigis lin per glavo, kaj mem ili forkuris en la landon Araratan. Kaj ekreĝis anstataŭ li lia filo Esar-Ĥadon.
38一日在他的神- 尼斯洛 廟裏叩拜,他兒子 亞得米勒 和 沙利色 用刀殺了他,就逃到 亞拉臘 地。他兒子 以撒哈頓 接續他作王。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.