Jesaja 64
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Ho, se Vi disfendus la ĉielon kaj malsuprenirus, antaŭ Vi ektremus la montoj;
1願你裂天而降; 願山在你面前震動-
2aperu kiel fajro, kiu bruligas lignerojn, kiel akvo, kiu bolas de fajro, por konigi Vian nomon al Viaj malamikoj; antaŭ Via vizaĝo ektremu la popoloj!
2好像火燒乾柴, 又像火將水燒開, 使你敵人知道你的名, 使列國在你面前發顫!
3Kiam Vi faris miraklojn, kiujn ni ne atendis, kiam Vi malsupreniris, antaŭ Vi ektremis la montoj.
3你曾行我們不能逆料可畏的事。 那時你降臨,山嶺在你面前震動。
4Neniam oni tion aŭdis, ne eksciis per la orelo, nek okulo tion vidis, ke iu dio krom Vi tion faras por tiuj, kiuj esperas je li.
4從古以來,人未曾聽見、未曾耳聞、未曾眼見 在你以外有甚麼神為等候他的人行事。
5Vi renkontis tiujn, kiuj ĝoje faris justaĵon kaj memoris Vin sur Viaj vojoj; kvankam Vi koleris, kiam ni pekis, tamen per ili ni ĉiam estis savataj.
5你迎接那歡喜行義、記念你道的人; 你曾發怒,我們 仍 犯罪; 這景況已久,我們還能得救嗎?
6Ni ĉiuj fariĝis kiel malpuruloj, kaj nia tuta virto estas kiel makulita vesto; ni ĉiuj velkas kiel folio, kaj niaj pekoj portas nin kiel vento.
6我們都像不潔淨的人; 所有的義都像污穢的衣服。 我們都像葉子漸漸枯乾; 我們的罪孽好像風把我們吹去。
7Kaj neniu vokas Vian nomon, nek vekiĝas, por forte sin teni je Vi; ĉar Vi kovris Vian vizaĝon antaŭ ni kaj lasas nin perei per niaj pekoj.
7並且無人求告你的名; 無人奮力抓住你。 原來你掩面不顧我們, 使我們因罪孽消化。
8Sed nun, ho Eternulo, Vi estas nia Patro; ni estas la argilo, kaj Vi estas nia formanto, kaj ni ĉiuj estas la produkto de Via mano.
8耶和華啊,現在你仍是我們的父! 我們是泥,你是窯匠; 我們都是你手的工作。
9Ne koleru, ho Eternulo, tro forte, kaj ne eterne memoru la kulpon; ho, rigardu, ni ĉiuj estas Via popolo.
9耶和華啊,求你不要大發震怒, 也不要永遠記念罪孽。 求你垂顧我們, 我們都是你的百姓。
10Viaj sanktaj urboj fariĝis dezerto, Cion fariĝis dezerto, Jerusalem ruino.
10你的聖邑變為曠野。 錫安 變為曠野; 耶路撒冷 成為荒場。
11Nia sankta kaj belega domo, en kiu niaj patroj Vin laŭdadis, estas forbruligita per fajro, kaj ĉiuj niaj dezirindaĵoj fariĝis ruinoj.
11我們聖潔華美的殿- 就是我們列祖讚美你的所在被火焚燒; 我們所羨慕的美地盡都荒廢。
12Ĉu malgraŭ ĉio ĉi tio Vi retenos Vin, ho Eternulo? ĉu Vi silentos kaj tiel forte nin premos?
12耶和華啊,有這些事,你還忍得住嗎? 你仍靜默使我們深受苦難嗎?
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.