Jesaja
Chapter 60
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Leviĝu, lumiĝu; ĉar venas via lumo, kaj la majesto de la Eternulo ekbrilas super vi.
1興起,發光!因為你的光已經來到! 耶和華的榮耀發現照耀你。
2Ĉar jen mallumo kovros la teron, kaj krepusko la popolojn; sed super vi brilos la Eternulo, kaj Lia majesto aperos super vi.
2看哪,黑暗遮蓋大地, 幽暗遮蓋萬民, 耶和華卻要顯現照耀你; 他的榮耀要現在你身上。
3Kaj popoloj iros al via lumo, kaj reĝoj al la brilo de viaj radioj.
3萬國要來就你的光; 君王要來就你發現的光輝。
4Levu ĉirkaŭen viajn okulojn, kaj rigardu: ĉiuj ili kolektiĝas kaj iras al vi; viaj filoj venas de malproksime, kaj viaj filinoj estas portataj sur la brako.
4你舉目向四方觀看; 眾人都聚集來到你這裏。 你的眾子從遠方而來; 你的眾女也被懷抱而來。
5Tiam vi vidos kaj estos ravita, ektremos kaj vastiĝos via koro; ĉar turniĝos al vi la abundaĵo de la maro, la riĉaĵoj de la popoloj venos al vi.
5那時,你看見就有光榮; 你心又跳動又寬暢; 因為大海豐盛的 貨物 必轉來歸你; 列國的財寶也必來歸你。
6Multo da kameloj kovros vin, junaj kameloj el Midjan kaj Efa; ĉiuj ili venos el Ŝeba, portos oron kaj olibanon, kaj proklamos laŭdon al la Eternulo.
6成群的駱駝, 並 米甸 和 以法 的獨峰駝必遮滿你; 示巴 的眾人都必來到; 要奉上黃金乳香, 又要傳說耶和華的讚美。
7Ĉiuj ŝafoj de Kedar kolektiĝos ĉe vi; la virŝafoj de Nebajot servos al vi; favore akceptotaj ili iros sur Mian altaron, kaj la domon de Mia gloro Mi majestigos.
7基達 的羊群都必聚集到你這裏, 尼拜約 的公羊要供你使用, 在我壇上必蒙悅納; 我必榮耀我榮耀的殿。
8Kiuj ili estas, kiuj flugas kiel nuboj, kaj kiel kolomboj al siaj kolombujoj?
8那些飛來如雲、 又如鴿子向窗戶飛回的是誰呢?
9Al Mi celas la insuloj, kaj la ŝipoj de Tarŝiŝ estas antaŭe, por venigi viajn filojn de malproksime, ilian arĝenton kaj oron kune kun ili, pro la nomo de la Eternulo, via Dio, kaj de la Sanktulo de Izrael, ĉar Li faris vin glora.
9眾海島必等候我, 首先是 他施 的船隻, 將你的眾子連他們的金銀從遠方一同帶來, 都為耶和華-你上帝的名, 又為 以色列 的聖者, 因為他已經榮耀了你。
10Kaj fremduloj konstruos viajn murojn, kaj iliaj reĝoj servos al vi; ĉar en Mia kolero Mi vin frapis, sed en Mia favoro Mi vin kompatas.
10外邦人必建築你的城牆; 他們的王必服事你。 我曾發怒擊打你, 現今卻施恩憐恤你。
11Kaj ĉiam nefermitaj estos viaj pordegoj, nek tage nek nokte ili estos ŝlosataj; por ke oni venigu al vi la potencon de la popoloj kaj konduku iliajn reĝojn.
11你的城門必時常開放, 晝夜不關; 使人把列國的財物帶來歸你, 並將他們的君王牽引而來。
12Ĉar popolo aŭ regno, kiu ne servos al vi, pereos, kaj tiaj popoloj estas tute ekstermotaj.
12哪一邦哪一國不事奉你,就必滅亡, 也必全然荒廢。
13La majesto de Lebanon venos al vi; cipreso, abio, kaj bukso kuniĝos, por ornami la lokon de Mia sanktejo; kaj la lokon de Miaj piedoj Mi faros honorata.
13黎巴嫩 的榮耀, 就是松樹、杉樹、黃楊樹, 都必一同歸你, 為要修飾我聖所之地; 我也要使我腳踏之處得榮耀。
14Kaj humile venos al vi la filoj de viaj premantoj, kaj ĵetos sin antaŭ viajn piedojn ĉiuj, kiuj vin malestimis; kaj oni nomos vin urbo de la Eternulo, Cion de la Sanktulo de Izrael.
14素來苦待你的,他的子孫都必屈身來就你; 藐視你的,都要在你腳下跪拜。 他們要稱你為「耶和華的城」, 為「 以色列 聖者的 錫安 」。
15Anstataŭ tio, ke vi estis forlasita kaj malamata kaj neniu volis preterpasi vin, Mi faros vin fierindaĵo de la mondo, ĝojo de ĉiuj generacioj.
15你雖然被撇棄被厭惡, 甚至無人經過, 我卻使你變為永遠的榮華, 成為累代的喜樂。
16Kaj vi nutros vin per la lakto de la popoloj kaj per la abundaĵo de la reĝoj; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas via Savanto kaj via Liberiganto, la Potenculo de Jakob.
16你也必吃萬國的奶, 又吃君王的奶。 你便知道我-耶和華是你的救主, 是你的救贖主, 雅各 的大能者。
17Anstataŭ kupro Mi alportos oron, kaj anstataŭ fero Mi alportos arĝenton, anstataŭ ligno kupron, kaj anstataŭ ŝtonoj feron; kaj Mi faros via estraro la pacon kaj viaj administrantoj la justecon.
17我要拿金子代替銅, 拿銀子代替鐵, 拿銅代替木頭, 拿鐵代替石頭; 並要以和平為你的官長, 以公義為你的監督。
18Oni ne plu aŭdos pri perforto en via lando, pri malfeliĉo kaj pereigo inter viaj limoj; kaj viajn murojn vi nomos savo kaj viajn pordegojn laŭda kanto.
18你地上不再聽見強暴的事, 境內不再聽見荒涼毀滅的事。 你必稱你的牆為「拯救」, 稱你的門為「讚美」。
19La suno ne plu estos por vi lumo de la tago, kaj la brilo de la luno ne lumos al vi; sed la Eternulo estos por vi lumo eterna, kaj via Dio estos via gloro.
19日頭不再作你白晝的光; 月亮也不再發光照耀你。 耶和華卻要作你永遠的光; 你上帝要為你的榮耀。
20Via suno ne plu subiros, kaj via luno ne kaŝiĝos; ĉar la Eternulo estos por vi lumo eterna, kaj la tagoj de via funebro finiĝos.
20你的日頭不再下落; 你的月亮也不退縮; 因為耶和華必作你永遠的光。 你悲哀的日子也完畢了。
21Kaj via popolo tuta estos justuloj, por eterne ili ekposedos la teron; tio estas markoto de Mia plantado, faro de Miaj manoj, per kiu Mi Min gloros.
21你的居民都成為義人, 永遠得地為業; 是我種的栽子,我手的工作, 使我得榮耀。
22El la plej malgranda fariĝos milo, kaj el la plej sensignifa fariĝos potenca popolo; Mi, la Eternulo, rapide faros tion en ĝia tempo.
22至小的 族 要加增千倍; 微弱的國必成為強盛。 我-耶和華要按定期速成這事。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.