Jesaja 62
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Pro Cion mi ne silentos, kaj pro Jerusalem mi ne haltos, ĝis ĝia praveco eliĝos kiel brilo kaj ĝia savo kiel brulanta torĉo.
1我因 錫安 必不靜默, 為 耶路撒冷 必不息聲, 直到他的公義如光輝發出, 他的救恩如明燈發亮。
2Kaj la popoloj vidos vian feliĉon, kaj ĉiuj reĝoj vian honoron; kaj oni nomos vin per nomo nova, kiun eldiros la buŝo de la Eternulo.
2列國必見你的公義; 列王必見你的榮耀。 你必得新名的稱呼, 是耶和華親口所起的。
3Kaj vi estos belega krono en la mano de la Eternulo, kaj reĝa kapornamo en la manplato de via Dio.
3你在耶和華的手中要作為華冠, 在你上帝的掌上必作為冕旒。
4Oni ne plu nomos vin forlasita, kaj pri via lando oni ne plu diros, ke ĝi estas dezerta; sed oni nomos vin Mia Favorata kaj vian landon Edzinigitino; ĉar la Eternulo vin favoras kaj via lando havos edzon.
4你必不再稱為「撇棄的」; 你的地也不再稱為「荒涼的」。 你卻要稱為「我所喜悅的」; 你的地也必稱為「有夫之婦」。 因為耶和華喜悅你, 你的地也必歸他。
5Kiel junulo prenas por kunvivado junulinon, tiel kunvivos kun vi viaj filoj; kaj kiel fianĉo ĝojas pri la fianĉino, tiel ĝojos pri vi via Dio.
5少年人怎樣娶處女, 你的眾民也要照樣娶你; 新郎怎樣喜悅新婦, 你的上帝也要照樣喜悅你。
6Sur viaj muregoj, ho Jerusalem, Mi starigis gardistojn, por ke la tutan tagon kaj la tutan nokton ili ne eksilentu; vi, kiuj memorigas pri la Eternulo, ne faru al vi ripozon,
6耶路撒冷 啊, 我在你城上設立守望的, 他們晝夜必不靜默。 呼籲耶和華的,你們不要歇息,
7kaj al Li ne donu ripozon, ĝis Li aranĝos kaj faros Jerusalemon gloro sur la tero.
7也不要使他歇息, 直等他建立 耶路撒冷 , 使 耶路撒冷 在地上成為可讚美的。
8La Eternulo ĵuris per Sia dekstra mano kaj per Sia potenca brako: Mi ne plu donos vian grenon kiel manĝaĵon al viaj malamikoj, kaj fremduloj ne trinkos vian moston, por kiu vi laboris;
8耶和華指着自己的右手和大能的膀臂起誓說: 我必不再將你的五穀給你仇敵作食物; 外邦人也不再喝你勞碌得來的新酒。
9sed ĝiaj rikoltantoj ĝin manĝos, kaj laŭdos la Eternulon; kaj ĝiaj kolektantoj ĝin trinkos en la korto de Mia sanktejo.
9惟有那收割的要吃,並讚美耶和華; 那聚斂的要在我聖所的院內喝。
10Pasu, pasu tra la pordegoj, pretigu vojon por la popolo; ebenigu, ebenigu la vojon, liberigu ĝin de ŝtonoj; levu standardon super la popoloj.
10你們當從門經過經過, 預備百姓的路; 修築修築大道, 撿去石頭, 為萬民豎立大旗,
11Jen la Eternulo aŭdigas ĝis la fino de la tero: Diru al la filino de Cion: Jen venas via Savanto; jen Lia rekompenco estas kun Li, kaj Lia repago antaŭ Li.
11看哪,耶和華曾宣告到地極, 對 錫安 的居民說: 你的拯救者來到。 他的賞賜在他那裏; 他的報應在他面前。
12Kaj oni nomos ilin la sankta popolo, la liberigitoj de la Eternulo; kaj vin oni nomos urbo multevizitata kaj ne forlasata.
12人必稱他們為「聖民」,為「耶和華的贖民」; 你也必稱為「被眷顧、不撇棄的城」。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.