Jesaja 59
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Vidu, ne mallongiĝis la mano de la Eternulo, por ke ĝi ne povu helpi; kaj ne malakriĝis Lia orelo, por ke Li ne aŭdu.
1耶和華的膀臂並非縮短,不能拯救, 耳朵並非發沉,不能聽見,
2Nur viaj krimoj estis disigilo inter vi kaj via Dio, kaj viaj pekoj kovris antaŭ vi Lian vizaĝon, por ke Li ne aŭdu.
2但你們的罪孽使你們與上帝隔絕; 你們的罪惡使他掩面不聽你們。
3Ĉar viaj manoj estas makulitaj per sango, kaj viaj fingroj per krimo; via buŝo parolas malveron, via lango esprimas maljustaĵon.
3因你們的手被血沾染, 你們的指頭被罪孽沾污, 你們的嘴唇說謊言, 你們的舌頭出惡語。
4Neniu procesas honeste, kaj neniu juĝas juste; oni fidas vantaĵon kaj parolas malveron, gravediĝas per malhonestaĵo kaj naskas krimon.
4無一人按公義告狀, 無一人憑誠實辯白; 都倚靠虛妄,說謊言。 所懷的是毒害; 所生的是罪孽。
5Oni kovas ovojn de vipuro, kaj oni teksas araneaĵon. Kiu manĝas iom el tiuj ovoj, tiu mortas; kiam oni ilin disrompas, elaperas vipuro.
5他們菢毒蛇蛋, 結蜘蛛網; 人吃這蛋必死。 這蛋被踏,必出蝮蛇。
6Ilia teksaĵo ne taŭgos por vesto, kaj ili ne kovros sin per sia faritaĵo; iliaj faroj estas faroj pekaj, kaj agoj de rabo estas en iliaj manoj.
6所結的網不能成為衣服; 所做的也不能遮蓋自己。 他們的行為都是罪孽; 手所做的都是強暴。
7Iliaj piedoj kuras al malbono, kaj ili rapidas, por verŝi senkulpan sangon; iliaj pensoj estas pensoj pekaj; ruinigo kaj pereigo estas sur ilia vojo.
7他們的腳奔跑行惡; 他們急速流無辜人的血; 意念都是罪孽, 所經過的路都荒涼毀滅。
8Vojon de paco ili ne konas, kaj sur iliaj irejoj ne troviĝas justeco; siajn vojetojn ili kurbigis al si; ĉiu, kiu iras sur ili, ne konas pacon.
8平安的路,他們不知道; 所行的事沒有公平。 他們為自己修彎曲的路; 凡行此路的都不知道平安。
9Tial malproksimiĝis de ni justeco, kaj vero ne atingis nin; ni atendas lumon, sed jen estas mallumo; brilon, sed ni iras en mallumo.
9因此,公平離我們遠, 公義追不上我們。 我們指望光亮,卻是黑暗, 指望光明,卻行幽暗。
10Ni palpas la muron kiel blinduloj, kaj ni palpas kiel senokululoj; en tagmezo ni faletas kiel en krepusko, en mallumo kiel mortintoj.
10我們摸索牆壁,好像瞎子; 我們摸索,如同無目之人。 我們晌午絆腳,如在黃昏一樣; 我們在肥壯人中,像死人一般。
11Ni ĉiuj blekegas kiel ursoj, kaj ni ĝemas kiel kolomboj; ni atendas justecon, sed ĝi forestas; savon, sed ĝi estas malproksime de ni.
11我們咆哮如熊, 哀鳴如鴿; 指望公平,卻是沒有; 指望救恩,卻遠離我們。
12Ĉar multiĝis niaj krimoj antaŭ Vi, kaj niaj pekoj atestas kontraŭ ni; ĉar niaj krimoj estas kun ni, kaj niajn pekojn ni konas.
12我們的過犯在你面前增多, 罪惡作見證告我們; 過犯與我們同在。 至於我們的罪孽,我們都知道:
13Ni krimis kaj mensogis kontraŭ la Eternulo, kaj ni forturnis nin de nia Dio; ni parolis pri rabado kaj malbonagado, ni preparis kaj eligis el la koro vortojn mensogajn.
13就是悖逆、不認識耶和華, 轉去不跟從我們的上帝, 說欺壓和叛逆的話, 心懷謊言,隨即說出。
14Kaj forturniĝis malantaŭen la justeco, kaj la virto staras malproksime; ĉar la vero faletis sur la strato, kaj la ĝusteco ne povas veni.
14並且公平轉而退後, 公義站在遠處; 誠實在街上仆倒, 正直也不得進入。
15Kaj la vero estas forigita; kaj prirabata estas tiu, kiu detenas sin de malbono. Kaj la Eternulo vidis, kaj Li indignis, ke forestas justeco.
15誠實少見; 離惡的人反成掠物。 那時,耶和華看見沒有公平, 甚不喜悅。
16Kaj Li vidis, ke ne troviĝas viro, kaj Li miris, ke ne troviĝas defendanto; kaj helpis Lin Lia brako, kaj Lia justeco Lin subtenis.
16他見無人 拯救 , 無人代求,甚為詫異, 就用自己的膀臂施行拯救, 以公義扶持自己。
17Kaj Li surmetis sur Sin la veron kiel kirason, kaj la kaskon de savo sur Sian kapon; kaj Li metis sur Sin veston de venĝo, kaj envolvis Sin en severecon kiel en mantelon.
17他以公義為鎧甲, 以拯救為頭盔, 以報仇為衣服, 以熱心為外袍。
18Laŭ la faroj Li repagos: koleron al Siaj malamikoj, honton al Siaj malamantoj; al la insuloj Li repagos, kion ili meritas.
18他必按人的行為施報, 惱怒他的敵人, 報復他的仇敵, 向眾海島施行報應。
19Kaj oni timos en la okcidento la nomon de la Eternulo kaj en la oriento Lian majeston; ĉar la malamiko venos kiel rivero, pelata de la spirado de la Eternulo.
19如此,人從日落之處必敬畏耶和華的名, 從日出之地也必敬畏他的榮耀; 因為仇敵好像急流的河水沖來, 是耶和華之氣所驅逐的。
20Kaj venos Liberiganto por Cion, kaj por tiuj el Jakob, kiuj retiriĝis de malbonagoj, diras la Eternulo.
20必有一位救贖主來到 錫安 - 雅各 族中轉離過犯的人那裏。 這是耶和華說的。
21Kaj Mi faras kun ili jenan interligon, diras la Eternulo: Mia spirito, kiu estas sur vi, kaj Miaj vortoj, kiujn Mi metis en vian buŝon, ne foriĝos de via buŝo nek de la buŝo de viaj infanoj nek de la buŝo de via plua idaro, de nun ĝis eterne, diras la Eternulo.
21耶和華說:「至於我與他們所立的約乃是這樣:我加給你的靈,傳給你的話,必不離你的口,也不離你後裔與你後裔之後裔的口,從今直到永遠;這是耶和華說的。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.