Jesaja 30
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Ve al la filoj malobeemaj, diras la Eternulo, kiuj faras interkonsilojn, sed sen Mi, kaj aranĝas interkonsentojn, sed sen Mia spirito, por aligi pekon al peko,
1耶和華說: 禍哉!這悖逆的兒女。 他們同謀,卻不由於我, 結盟,卻不由於我的靈, 以致罪上加罪;
2kaj kiuj iras Egiptujon, ne demandinte Mian buŝon, por defendi sin per defendo de Faraono kaj kaŝi sin en la ombro de Egiptujo!
2起身下 埃及 去,並沒有求問我; 要靠法老的力量加添自己的力量, 並投在 埃及 的蔭下。
3Sed la defendo de Faraono estos por vi honto, kaj la kaŝiĝo en la ombro de Egiptujo — malhonoro.
3所以,法老的力量必作你們的羞辱; 投在 埃及 的蔭下,要為你們的慚愧。
4Ĉar liaj princoj estis en Coan, kaj liaj senditoj venis en Ĥaneson.
4他們的首領已在 瑣安 ; 他們的使臣到了 哈內斯 。
5Ĉiuj hontos pro la popolo, kiu ne servis al ili por helpo, nek por utilo, sed nur por honto kaj malhonoro.
5他們必因那不利於他們的民蒙羞。 那民並非幫助,也非利益, 只作羞恥凌辱。
6Jen oni vidas ŝarĝojn sur bestoj en sudo, en lando de mizero kaj suferoj, kie estas leonino kaj leono, vipuro kaj fluganta serpento; ili forportas sur la dorso de junaj azenoj siajn riĉaĵojn kaj sur la ĝibo de kameloj siajn trezorojn al popolo, kiu ne povas utili.
6論南方牲畜的默示: 他們把財物馱在驢駒的脊背上, 將寶物馱在駱駝的肉鞍上, 經過艱難困苦之地, 就是公獅、母獅、蝮蛇、火焰的飛龍之地, 往那不利於他們的民那裏去。
7La helpo de la Egiptoj estas vanta kaj vana; tial Mi diris pri tio: Ili fanfaronas, sidante hejme.
7埃及 的幫助是徒然無益的; 所以我稱她為「坐而不動的 拉哈伯 」。
8Nun iru, skribu tion al ili sur tabelo kaj desegnu tion en libro, por ke tio restu por la tempo estonta, por ĉiam, por eterne.
8現今你去, 在他們面前將這話刻在版上, 寫在書上, 以便傳留後世,直到永永遠遠。
9Ĉar tio estas popolo malobeema, filoj mensogaj, filoj, kiuj ne volas aŭskulti instruon de la Eternulo.
9因為他們是悖逆的百姓、說謊的兒女, 不肯聽從耶和華訓誨的兒女。
10Ili diras al la antaŭvidistoj: Ne antaŭvidu; kaj al la profetoj: Ne profetu al ni la veron, parolu al ni flataĵojn, profetu al ni gajaĵon;
10他們對先見說:不要望見 不吉利的事 , 對先知說:不要向我們講正直的話; 要向我們說柔和的話, 言虛幻的事。
11flankiĝu for de la vojo, dekliniĝu de la irejo, forigu de antaŭ ni la Sanktulon de Izrael.
11你們要離棄正道,偏離直路, 不要在我們面前再提說 以色列 的聖者。
12Tial tiele diras la Sanktulo de Izrael: Ĉar vi malŝatas tiun vorton kaj fidas maljustaĵon kaj trompon kaj apogas vin sur ĉi tio:
12所以, 以色列 的聖者如此說: 因為你們藐視這 訓誨的 話, 倚賴欺壓和乖僻,以此為可靠的,
13tial ĉi tiu kulpo estos por vi kiel fendo, minacanta disfalon kaj montranta sin sur alta muro, kies falo estos subita, neatendita.
13故此,這罪孽在你們身上, 好像將要破裂凸出來的高牆, 頃刻之間忽然坍塌;
14Kaj Li frakasos ĝin, kiel oni frakasas argilan vazon, frakasos senindulge, tiel ke en ĝiaj rompopecoj ne troviĝos vazopeco, por preni fajron de la fajrujo aŭ ĉerpi akvon el akvujo.
14要被打碎,好像把窯匠的瓦器打碎, 毫不顧惜, 甚至碎塊中找不到一片可用以從爐內取火, 從池中舀水。
15Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, la Sanktulo de Izrael: Per pento kaj trankvileco vi saviĝus, en kvieteco kaj fido estus via forto; sed vi ne volis.
15主耶和華- 以色列 的聖者曾如此說: 你們得救在乎歸回安息; 你們得力在乎平靜安穩; 你們竟自不肯。
16Vi diris: Ne, ni forkuros sur ĉevaloj; tial vi forkuros; kaj: Sur rapiduloj ni forrajdos; tial rapidaj estos viaj persekutantoj.
16你們卻說:不然,我們要騎馬奔走。 所以你們必然奔走; 又說:我們要騎飛快的 牲口 。 所以追趕你們的,也必飛快。
17De la minaco de unu forkuros tuta milo, de la minaco de kvin vi ĉiuj forkuros, ĝis vi restos kiel signo sur la supro de monto kaj kiel flago sur monteto.
17一人叱喝,必令千人 逃跑 ; 五人叱喝,你們都必逃跑; 以致剩下的,好像山頂的旗杆, 岡上的大旗。
18Tial la Eternulo atendos, antaŭ ol Li vin korfavoros, kaj tial Li leviĝos, antaŭ ol Li vin kompatos; ĉar la Eternulo estas Dio de juĝo; feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin.
18耶和華必然等候,要施恩給你們; 必然興起,好憐憫你們。 因為耶和華是公平的上帝; 凡等候他的都是有福的!
19Ĉar, ho popolo de Cion, loĝantoj de Jerusalem, vi ne plu ploros; Li korfavoros vin, kiam vi plorkrios; kiam Li aŭdos vin, Li respondos al vi.
19百姓必在 錫安 、在 耶路撒冷 居住;你不再哭泣。主必因你哀求的聲音施恩給你;他聽見的時候就必應允你。
20Kaj la Sinjoro donos al vi panon en la mizero kaj akvon en la premado; kaj ne plu kaŝiĝos viaj instruantoj, kaj viaj okuloj vidos viajn instruantojn.
20主雖然以艱難給你當餅,以困苦給你當水,你的教師卻不再隱藏;你眼必看見你的教師。
21Kaj kiam vi dekliniĝos ĉu dekstren, ĉu maldekstren, viaj oreloj aŭdos vortojn diratajn malantaŭ vi: Jen estas la vojo, iru laŭ ĝi.
21你或向左或向右,你必聽見後邊有聲音說:「這是正路,要行在其間。」
22Kaj vi rigardos kiel malpuran la arĝentan tegon de viaj statuoj kaj la oran kovron de viaj idoloj; vi forĵetos ilin kiel malpuraĵon, vi diros al ili: For!
22你雕刻偶像所包的銀子和鑄造偶像所鍍的金子,你要玷污,要拋棄,好像污穢之物,對偶像說:「去吧!」
23Kaj Li donos pluvon al via semo, kiun vi semos sur la kampo, kaj panon, produkton de la tero, kaj ĝi estos sukoplena kaj grasa; sur vasta paŝtejo paŝtiĝos tiam viaj brutoj.
23你將種子撒在地裏,主必降雨在其上,並使地所出的糧肥美豐盛。到那時,你的牲畜必在寬闊的草場吃草。
24Kaj la bovoj kaj junaj azenoj, kiuj prilaboros la teron, manĝos miksitan nutraĵon, ŝutitan per kribrilo kaj ŝovelilo.
24耕地的牛和驢駒必吃加鹽的料;這料是用木杴和杈子揚淨的。
25Kaj sur ĉiu alta monto kaj sur ĉiu alta monteto estos riveroj, torentoj da akvo, en la tago de la granda mortigado, kiam falos la turoj.
25在大行殺戮的日子,高臺倒塌的時候,各高山岡陵必有川流河湧。
26Kaj la lumo de la luno estos kiel la lumo de la suno, kaj la lumo de la suno estos sepoble pli granda, kiel la lumo de sep tagoj, en tiu tempo, kiam la Eternulo bandaĝos la difektojn de Sia popolo kaj resanigos ĝiajn vundojn.
26當耶和華纏裹他百姓的損處,醫治他民鞭傷的日子,月光必像日光,日光必加七倍,像七日的光一樣。
27Jen la nomo de la Eternulo venas de malproksime; Lia kolero flamas kaj estas pezega; Lia buŝo estas plena de indigno, kaj Lia lango estas kiel fajro ekstermanta;
27看哪,耶和華的名從遠方來, 怒氣燒起,密煙上騰。 他的嘴唇滿有忿恨; 他的舌頭像吞滅的火。
28kaj Lia spiro estas kiel torento disverŝiĝinta, kiu atingas ĝis la kolo, por trakribri la popolojn per kribrilo de pereo; kaj erariga brido estos sur la makzeloj de la popoloj.
28他的氣如漲溢的河水,直漲到頸項, 要用毀滅的篩籮篩淨列國, 並且在眾民的口中必有使人錯行的嚼環。
29Kantado estos ĉe vi, kiel en la nokto de celebrado de festo; kaj kora ĝojo, kiel ĉe tiu, kiu iras kun fluto, por veni sur la monton de la Eternulo al la Roko de Izrael.
29你們必唱歌,像守聖節的夜間一樣,並且心中喜樂,像人吹笛,上耶和華的山,到 以色列 的磐石那裏。
30Kaj la Eternulo aŭdigos Sian majestan voĉon, kaj la pezon de Sia brako Li vidigos en bolanta kolero kaj en flamo de ekstermanta fajro, en ventego kaj pluvego kaj ŝtona hajlo.
30耶和華必使人聽他威嚴的聲音,又顯他降罰的膀臂和他怒中的忿恨,並吞滅的火焰與霹雷、暴風、冰雹。
31Ĉar ektremos la Asiriano de la voĉo de la Eternulo, kiu frapos lin per la vergo.
31亞述 人必因耶和華的聲音驚惶;耶和華必用杖擊打他。
32Kaj penetranta estos ĉiu ekbato per la bastono, kiun la Eternulo faligos sur lin kun tamburinoj kaj harpoj; kaj per bataloj senhaltaj Li batalos kontraŭ li.
32耶和華必將命定的杖加在他身上;每打一下,人必擊鼓彈琴。打仗的時候,耶和華必掄起 手 來,與他交戰。
33Ĉar delonge estas preparita la bruligejo; ĝi estas preta ankaŭ por la reĝo, profundigita, vastigita; ĝia lignaro enhavas multe da fajro kaj ligno; la blovo de la Eternulo ekbruligos ĝin kiel torenton da sulfuro.
33原來 陀斐特 又深又寬,早已為王預備好了;其中堆的是火與許多木柴。耶和華的氣如一股硫磺火使他着起來。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.